En Lisbono kulminis la Jaro de la Esperanta Kulturo

Sara Spanò,
estrarano de UEA


Informoj pri la kultura kaj arta pro­gramo aperis dum la monatoj an­taŭ la kongreso, ĉefe danke al la revuo Esperanto kaj aliaj komunikkanaloj de UEA. Dum la 103-a Universala Kon­gre­so okazis altvaloraj kulturaj progra­me­roj; la aranĝo estas konsiderebla la kul­mino de la Jaro de la Esperanta Kul­turo.
La tradiciaj programeroj “Aŭto­raj Duonhoroj” kaj “Libroj de la Ja­ro”, kiujn mi havis la honoron kaj la res­pondecon prizorgi ankaŭ ĉi-jare, en­havis riĉan trarigardon pri lasta­tempaj verkoj, prezentitaj de verkistoj kaj el­donistoj.
Okazis en Lisbono, ĉe la Lib­ro­servo, dudek Aŭtoraj Duonhoroj: la prezentoj de Miguel Fernández (du­foje), Mikaelo Bronŝtejn, Spomenka Šti­mec, Suso Moinhos, Christer Ki­sel­man, Dima Ŝevĉenko kaj Anna Stri­ga­nova, Amri Wandel, István Ertl, Ma­ritza Gutiérrez, Anna Löwenstein, Yu Jianchao, Hju Rid, Heidi Goes, Tatjana Auderskaja, Abel Montagut, João Jo­sé Santos, Javier Al­calde kaj José Maria Sal­guero, Humphrey Tonkin, Carlo Minnaja riĉi­gis la kulturan progra­mon.

Kelkaj vizaĝoj de Aŭtoraj Duonhoroj

Kadre de “Libroj de la Jaro”, Universala Esperanto-Asocio, Kroata Esperanto-Unuiĝo, Eldonejo Impe­to, Eldo­nejo Espero, Itala Es­peranto-Federacio, Sen­naci­eca Asocio Tutmonda, Monda Asembleo Socia, El­­donejo la Karavelo, Hispana Espe­ran­to-Federacio prezentis la novaĵojn eldonitajn dum la interkongresa jaro. Krome, estis prezentitaj respektive de Amri Wandel la IKU-libro 2018 kaj de Anna Löwenstein La teorio Na­ka­mura , publikigita kelkajn tagojn an­taŭ la ko­menco de la kongreso.

Libroj de la Jaro. Ionel Oneț

La jam klasika kultura mani­fes­tacio de la Belartaj Konkursoj fer­mi­ĝis ĉi-jare per spektakleca pre­mi­ceremo-nio, reĝisorata de la du gvi­dan­toj, dum kiu la voĉoj de pluraj aktivuloj en la kultura kampo enviciĝis por deklami ĉerpitaĵojn ne nur de la premiitaj ver­koj, sed ankaŭ de aliaj konindaj verkoj de nia literaturo. Inter la homoj, kiuj kunlaboris pri tiu spektaklo, troviĝas Michela Lipari, eksa BK-Sekretario; Ana Manero, responsulino pri la bib­lioteko Juan Régulo kaj la bitoteko de HEF; Mark Fettes, UEA-Prezidanto; Gonça­lo Neves, elstara portugala verkisto, mem­bro de la Ibera Skolo; Miguel Gutiérrez, BK-Sekretario; Miguel Fer­nán­dez, BK-Prezidanto; mi mem, ne nur kiel estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj ĝis la fino de la 103-a kon­greso, sed ankaŭ kiel jam kutima kunlaboranto kadre de la programero “Vivu la Teatro!”, aparta karakterizo de la Hispanaj Kongresoj de Esperanto.
La premiceremonio, kiu havis ĉi-jare unikan karakteron, estis kor­tuŝa, harmonia kunmeto de ĉer­pitaĵoj el di­versaj literaturaj ĝenroj, akompana­taj de muziko kaj kantado. Du novaj sub­branĉoj, nome mikronoveloj (bran­ĉo “Prozo”) kaj monologoj (branĉo “Te­atraĵo”), aperis ĉi-jare eksperimente sur la scenejo de la Belartaj Konkursoj, danke al la iniciato de la novaj gvi­dantoj.
Dum la premiceremonio okazis oma­ĝo al la elstara poetino Marjorie Boulton, forpasinta pasintjare; Ana Ma­nero kaj mi kundeklamis la poemon “Al la edzino de mia amato”.
Krome, por honorigi ŝian me­mo­ron, okazis, sub la egido de Aka­demio Literatura de Esperanto, oma­ĝa programero sub la kunordi­go de Claude Nourmont kaj Michela Lipari, dum kiu enviciĝis pluraj vo­ĉoj kiuj deklamis ĉer­pi­taĵojn el la verkoj de la poetino kaj kunpartigis me­­mo-rojn pri ŝi.

Dum la premiceremonio de la Belartaj Konkursoj

2018 estas la centa datreveno de la traduko en Esperanto de la pola epo­peo de Adam Mickie­wicz “Pan Tadeusz” – “Sinjoro Tadeo” – fare de Antoni Grabowski. Tiuokaze, Ro­man Dobrzyński, kunla­bore kun Humphrey Tonkin, inter­ve­nis por memorigi la datre­venon. La aranĝo havis ankaŭ rimarkindan kon­sciigan efikon: du reprezentantoj de la pola ambasado en Portugalio ĉeestis la programeron.
La Kleriga Lundo, sub la kun­or­digo de Claude Nourmont, gastigis se­sion pri la temo: La artoj serve al Esperanto – Esperanto serve al la artoj , en kies kadro Stefan MacGill (la temo es­tis jam la kerno de AMO-47, semina­rio okazinta en Góra, Pollando, en majo 2018) kaj panelo de praktikantaj artistoj diverskampaj, diskutis pri di­versaj temoj. Dum la unua bloko, La artoj serve al Esperanto , estis pritrakti­taj la temoj: la nuna kultura sceno en Esperantujo; la rolo de Universalaj Kon­gresoj en stimulo de la artoj; la ro­loj de kulturaj festivaloj kaj aliaj ren­kontiĝoj; perspektivoj kaj defioj por artistoj en Esperantujo; la malfacilaĵoj specife por la teatra arto; la rolo de la parolaj artoj kontraste al neparolaj. Kadre de la dua bloko, Esperanto ser­ve al la artoj la ĉefaj temoj estis: la re­putacio de Esperanto en artismaj ron­doj; Esperanto kiel pontolingvo por literaturo kaj aliaj artoj; sukcesaj ini­ciatoj tra la lastaj jaroj; kulturaj ekste­raj rilatoj por esperantistoj; favoraj kondiĉoj por tia kunlaboro; subvenciaj ebloj por arta agado en aŭ pere de Esperanto.
Unu el niaj plej valoraj trezoroj estas niaj bibliotekoj: faka kunsido pri valorigo de bibliotekoj kaj komuna ka­talogado okazis inter diversaj fakuloj kaj interesatoj pri la temo, sub la gvido de Orlando Raola, kiu i.a. organizis la ĉi-jaran Esperantologian Konferencon, duone dediĉitan al la karmemora es­perantologo Detlev Blanke, forpasinta en 2016, kaj duone al temoj rilataj al ĝenerala esperantologio.
La tradicia Oratora Konkurso por la Junularo ricevis, eksperimente en Lisbono, danke al la kunlaboro inter UEA kaj TEJO, novan titolon kaj novan formulon: okazis dum la 103-a UK la unua prezento de la Junulara Konkurso pri Publika Parolado, dum kiu, al la jam klasika provo pri kelkminuta parolado pri antaŭelektita temo, provo pri unu­minuta improvizado pri hazarde lo­tumita temo, kaj la t.n. “oratora du­elo” (kio ŝajne – ni malkovris tion pos­te, dum diskutoj! – estis proponita de Claude Nour­mont jam antaŭ pli ol 30 jaroj, sed konkretigita ĉi-jare), dum kiu la konkursantoj havis la ŝancon batali inter si per favoraj aŭ kontraŭaj argumentoj pri hazarde lotumita tezo. La nova for­mulo montriĝis aparte vigla kaj dina­mika, kaj amuzis la ĉeestantojn kaj la konkursantojn mem. Ankaŭ la unua pre­mio estis senprecedenca: temis pri senpaga aliĝo (unua aliĝperiodo) al UK aŭ IJK. Gratulojn al ĉiuj kon­kur­sintoj, kaj aparte al la unua pre­miito, Hans Becklin (Usono); al la dua pre­mi­ito, André Levin (Francio), kaj al la tria premiito, Nicolas Viau (Kanado). La dua kaj la tria premioj estis librokupo­noj elspezeblaj ĉe la Libroservo de UEA.
Ne forgesindas la pluraj koncer­toj okazintaj dum la Universala Kongreso, kies bunta serio gustumigis diversajn muzikĝenrojn al la kongresanoj: Gi­jom’, Grazia Barboni, Platano (el la pafklik’), Saŝa Pilipoviĉ, Mikaelo Bron­ŝtejn kaj Sergeo la Terura, Mar­tin Wie-se, la Etna Elektronika Muzik­gru­po MAJU, jOmO, Jonny M., Eric Lan­guil­lat, Kajto, Zhou Mack Mafuila, Sara Su Jones kun Dennis Moore, Georgo kaj Dominika Handzlik, Jo Haazen el­mon­tris kiom varia kaj multfaceta estas nia Esperanta muziko. Surloka surprizo: ko­ridora improvizita koncerto de Juli­án Hernández Angulo, elstara ak­ti­vu­lo kaj instruisto el Kubo, kiu dona­cis kelkajn el siaj plej famaj kantoj al la preterpasantaj kongresanoj.

Jo Haazen


Tali Wandel en la libroservo
La tradiciaj Nacia Vespero, ĉefe fo­kusita pri la tradicia portugala kant­formo nomata “faduo”, pri dancoj kaj aliaj manifestiĝoj de la portugala kul­turo, kaj la Internacia Arta Vespero, kiu gastigis tre altkvalitajn artajn kontribu­ojn, altvalore kronis la kulturan kaj ar­tan programon de la Universala Kon­greso en Lisbono, fine de kiu mi fiere kaj esperoplene transdonis la torĉon al la kolego kaj amiko Fernando Maia Jr., nia nova estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj, memkompreneble daŭ­re gardante mian intereson kaj enga­ĝiĝe­mon pri tiuj ĉi gravaj fakoj.

Sukceson al nia kultura kaj kongresa agado!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la septembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.