Furoraĵoj de la kongresa libroservo en Lisbono

Ionel Oneț

Dum la 103-a UK en Lisbono la Libroservo de UEA vendis varojn sume por € 25 822. Ĉi-sube estas listigitaj la 20 titoloj el kiuj vendiĝis pli ol 10 ekzempleroj dum la kongreso. En la listo ne aperas insignoj, glumarkoj, skribiloj, T-ĉemizoj k.s., da kiuj vendiĝis centoj. La prezoj indikitaj ĉi-sube estas tiuj aplikitaj dum la kongreso (sen imposto!), multaj rabatitaj sub la normalaj prezoj.
La vendojn de la kongresa libroservo influas ne nur la nombro da partoprenantoj, sed ankaŭ ilia pagipovo kaj eĉ la pagipovo de la eventualaj klientoj en najbara(j) lando(j), kiuj povus veni al la kongreso eĉ nur por aĉeti en la kongresa libroservo.

Ekz. Titolo Prezo (€)
90 Internacia Kongresa Universitato 2018 (Red. A. Wandel) 14,15
83 Poŝamiko (B. Allée, K. Kováts) 4,25
41 Ekzercaro kaj Paroladoj (L.L. Zamenhof) 7,50
40 La teorio Nakamura (A. Löwenstein) 12,00
33 Fabeloj pri amo (A. Striganova) 3,00
28 Kio estas anarkiismo? (A. González) 0,95
20 Konfuziloj (P. Wierzbowski) 10,00
20 Averto pri murdo (J. Modest) 6,00
19 Pasporta Servo (La listo de gastigantoj de TEJO, 2017) 6,00
16 O Esperanto além da língua (Komp. F. Pita, G. Fians) 14,60
16 La jaro 2019 (poŝagendo de FEL) 6,30
15 Antaŭ unu jarcento (Red. J. Alcalde, J. Salguero) 14,70
15 Unesko-Kuriero 3/2018 12,50
15 La Tago de Kiborgiĝo (H. Reid) 9,00
14 Sensorteco (I. Kertész) 16,20
14 La kosmo kaj ni (D. Galadí-Enríquez, A. Wandel) 15,00
13 La danĝera lingvo (U. Lins) 12,00
13 Fabeloj pri komenco (A. Striganova) 2,50
11 Tagoj kaj ruinoj (J. Grau Casas) 25,20
11 Miraklo de unu momento (A. Striganova) 2,50

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la decembra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.