EKO 33 - novaj lingvaj kursoj


Kursoj de Esperanto en gravaj lingvoj

Jen konstruejo por nia estonto!

Por la hispana lingvo – servo al dudeko da landoj

Kun ĝojo mi diskonigas al la Amerika Komisiono, ke UEA, TEJO kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunigis fortojn por liveri senpagan Esperanto-kurson al hispanparolantoj. La kurso okazas kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020). La programo proponas gvidatan studon de Esperanto dum du monatoj laŭ 16 sesioj (po 2 por semajno).

Pri la kurso oni povas legi ĉe https://esperanto.co/cursos/en-espanol. Aliĝado al la kurso restos malfermita ĝis la 26-a de junio. La lecionoj komenciĝos la 29-an de junio kaj daŭros ĝis la 22-a de aŭgusto. Kursfinintoj ricevos atestilon.

UEA alvokas ĉiujn landajn asociojn en Latinameriko kaj ĉiujn komunumojn de hispanlingvanoj en la mondo diskonigi la novaĵon kaj kunlabori kun KEL. Tiu kurso estas tre grava informagado pri Esperanto en la jaro 2020: la hispana estas la dua lingvo kun la plej granda nombro de denaskaj parolantoj, la tria lingvo plej uzata en la interreto kaj grava lingvo en internaciaj rilatoj.

UEA, TEJO kaj KEL esperas allogi la aliĝon de multe da hispanlingvanoj. Efektive en tri tagoj da diskoniga laboro en la sociaj retoj aliĝis jam pli ol 210 homoj! Por komenci tiun agadon KEL kalkulas inter kvar kaj ok instruistoj. Sed depende de la kvanto da aliĝoj KEL bezonos la subtenon de pli da instruistoj. Se vi parolas la hispanan kaj spertas kiel instruisto aŭ pretas helpi kiel kursgvidanto, kontaktu KEL ĉe https://esperanto.co/kontakti.

Vi bonvenas donaci al la Fondaĵo Ameriko de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj/ameriko. Tio ebligos kompensi la sindonemajn instruistojn per aliĝo al niaj organizoj, aliĝoj al eventoj kaj provizo de Esperanto-libroj kaj instrumaterialoj. Ankaŭ per membriĝo vi subtenas la laboron de UEA: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Mi esperas, ke la novaĵo alvenas ĝoje. Opinioj, duboj ankaŭ bonvenas.
Fernando Maia Jr. Universala Esperanto-Asocio Vicprezidanto

Por la suahila lingvo – por orienta Afriko

Senpaga reta kurso pri Esperanto en la interafrika lingvo suahila komenciĝos per la kunven-programo Zoom la 22-an de junio je la 17:30 de Kab-urbo (UTC +2), gvidota de Elisee Byelongo. Teĥnike zorgas pri la kurso la iranaj esperantistoj. Se vi parolas la suahilan kaj deziras ricevi la ligilon por partopreni, skribu al renato@esperanto.org.

Por la indonezia lingvo – gravega lando

Komenciĝis kurso pri Esperanto en la indonezia (kredeble la bahasa), gvidata en la programo Zoom de la Irana Esperanto-Asocio de Ilia Dewi. Se vi konas neesperantistajn indonezianojn, kiuj volas aliĝi, bonvolu diri al ili, ke ili prenu kontakton kun Ilian Dewi, ilia.dewi@gmail.com.

Dankon al Ilia kaj al niaj iranaj samideanoj, kiuj jam gastigis kurson pri Esperanto en la taja.

Kiu alia parolanto de aziaj lingvoj pretas instrui Esperanton per sia lingvo?

Araba Esperanto-Kursaro ‘Tibor Sekelj’ el Irano

Senpaga kurso pri Esperanto en la araba per la kunven-programo Zoom komenciĝos la 23-an de junio je la 11-a matene laŭ la horo de Teherano,(UTC + 4½) kaj daŭros ĉiu-marde kaj ĉiu-sabate ekde la sama horo dum 22 lecionoj. Se vi deziras aliĝi, skribu tion al landa.agado@esperanto.org.

Kurda Esperanto-kursaro ‘Tibor Sekelj’ el Irano

Reta kurso pri Esperanto en la kurda, variaĵo suda kurmanĝa/sorana, komenciĝos lundon, la 22an de junio, je la 22:00 horo ĝis la 24:00 laŭ la hor-zono de Teherano (UTC + 4½). Ĝi okazos dufoje semajne: lunde kaj ĵaŭde je la sama horo dum 22 sesioj.

Se vi deziras partopreni, skribu al landa.agado@esperanto.org.

Ĝenerala alvoko por la lingvoj de MONA

Estas ĵus kreita en la kadro de la laboroj de la komisiono MONA de UEA la Irana Esperanto-Kursaro je la nomo de 'Tibor Sekelj', kiu celas okazigi per retaj kunvenoj kursojn pri Esperanto ĉefe en la lingvoj de la Meza Oriento kaj de Azio. La kursoj estos poste disponigataj en Jutubo.

Se vi kapablas gvidi kurson pri Esperanto en unu el tiuj lingvoj, bonvolu skribi al landa.agado@esperanto.org