Festivala Lanĉo de la Poŝtkarto de Espero: estu inter la 100 unuaj!

Fernando Maia Jr.

#MondaFest2020
La 22-an de junio ni vizitu kaj subtenu Montrealon 2022: eĉ se la koronvirusa epidemio haltigis la Universalan Kongreson 2020, ĝi ja ne haltigis montrealanojn! Kun preskaŭ la sama teamo, la Loka Kongresa Komitato (LKK) daŭrigas sian laboron por 2022 kaj esperas ke la evento, pri kiu ili revas jam de pluraj jaroj, okazos eĉ pli bele, grande kaj memorinde!

La LKK de Montrealo, ni amike diras, estas inter la plej spertaj LKK de la historio de Esperanto kaj certe ankaŭ inter la plej persitaj, plej esperaj. Esperohava kaj esperodona estas ilia montreala mesaĝo “Ĉio iros bone”, kiu tuŝis Esperantujon kaj fariĝis parto de la spirito de MondaFest’ 2020, kune kun la ĉielarka simbolo. Tial, hodiaŭ, la 22-an de junio, la Festivalo oficiale alvokas subteni Montrealon 2022 per la Poŝtkarto de Espero: https://esperanto2020.ca/eo/posxtkarto.


Por doni la mesaĝon de espero al ĉiuj esperantistoj la montreala UK eldonis poŝtkarton, kiu estas invito al la UK 2022, kun la fama citaĵo de Zamenhof: “Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan!”. Tio estas la lanĉilo de la kampanjo “2022 eŭrojn por Montrealo 2022”, organizata de Kanada Esperanto-Asocio (KEA), subtene de UEA. Se vi ŝatus subteni la kampanjon, vi povas donaci kiom ajn al KEA, kun indiko “por la UK en Montrealo”. Eblas donaci per la UEA-konto de Kanada Esperanto-Asocio: keaa-f (skribu al financoj@co.uea.org, kopie al lkk@esperanto2020.ca) aŭ per kreditkarto aŭ PayPal (https://esperanto2020.ca/eo/donacu). Sed la unuaj cent donacantoj, kiuj donacos pli ol 22 eŭrojn, ricevos la poŝtkarton subskribitan de unu el LKK-anoj. Por donacoj de cent eŭroj aŭ pli la karto estos subskribita de la tuta LKK 2022, kun la speciala ĉielarka poŝtmarko (vidu sube)! Bv. indiki la adreson, se vi ŝatus ricevi la karton, kaj la LKK sendos ĝin al tiu adreso. Kanadanoj povas ricevi impost-kvitancon!

La kampanjo havas varmmezurilon. Ĉu ni kolektive atingos 2022? Ni ne dubas! Donacu hodiaŭ! Se 100 amikoj donacos 22 eŭrojn, ni rapide superos nian celon simbole montri nian subtenon al tiu brava LKK. Jes ja, ĉio iros bone.


Mezurilo de la kampanjo “2022 por 2022” en la 22-a de junio. Kiel ĝi estos morgaŭ?