EKO 37. Fondaĵo Canuto


Fondaĵo Canuto rolas grave en la pandemio

En mondo kun deviga izoliĝo, aparte gravas la eblo aliri la retajn servojn de UEA, inter ili la vojo al revuoj Esperanto kaj Kontakto, Eventa Servo kaj la Monda Fest. Fondaĵo Canuto ludas valoran rolon en la membrigo de tiuj kun pagaj aŭ (pli ofte) transpagaj obstakloj. Ni kore invitas al novaj donacantoj esprimi solidarecon por teni la membraron de UEA vere tutmonda. La suba resumo pri la laboro de la Fondaĵo jam iris al la estraroj de UEA, TEJO kaj ILEI, krome al donacintoj al la fondaĵo tra la lastaj jaroj. Alta proporcio de tiuj donacintoj estas ripetaj herooj; iuj donacadis eĉ kelkfoje tra la jaro kaj jaroj. Ni opinias maljuste fari alvokojn nur al tiuj seriaj donacantoj – jen vasta kaj ĝenerala alvoko.

Informoj pri donacado estas trovebla ĉe: https://uea.org/alighoj. Eblas donaci por personoj, kiun vi mem elektas.

* * *
Jen la stato de FC por 2020 je la 18a de junio 2020 (413 entute – kun celo 500).

Afriko (subsahara) 22 landoj, 127 membroj: Angolo 3, Benino 20, Burkino 1 (junulo), Burundo 7, Ĉado 3, Centra Afrika Resp. 1 (junulo), Etiopio 2, Ganao 3, Kameruno 3, Kenjo 1, Komoroj 2, Kongo DR 34, Madagaskaro 4, Malio 2, Niĝero 2, Niĝerio 1, Ruando 2, Senegalo 9, Sud-Afriko 2 Tanzanio 6, Togolando 12. Ugando 1 (junulo).

Ameriko: 14 landoj, 85 membroj: Argentino 6, Bolivio 1, Brazilo 23, Ĉilio 2, Gvatemalo 2, Honduro 1, Kolombio 5, Kubo 23, Meksiko 6, Nikaragvo 2, Peruo 4, Venezuelo 2.

Azio: 15 landoj, 101 membroj: Ĉinio 1, Filipinoj 6, Hinda Unio (Barato) 6, Indonezio 9, Irano 12, Kamboĝo 2, Kazaĥio 2, Mongolio 9, Nepalo 12, Orienta Timoro 3, Pakistano 18, Taĝikio 1,Tajlando 1 (junulo), Uzbekio 6 (2 junaj). Vjetnamio 16.

Eŭropo: 13 landoj, 79 membroj: Albanio 10, Belorusio 2, Bosnio-Hercegovino 10, Bulgario 10, Francio 2, Germanio 1, Makedonio 2, Rumanio 13, Rusio 8, Serbio 6, Ukrainio 11

MONA: 7 landoj, 27 membroj: Alĝerio 3 Armenio 6, Kartvelio 2, Maroko 3, Palestino 1 (junulo), Tunizio 3, Turkio 9.

Ni tre intence provas uzi la Fondaĵon por membrigi junulojn kaj virinojn (cito el raporto de 2019).

La ciferoj estas kiel raportitaj de la reta oficejo de UEA – malgrandaj modifoj povos okazi. La hodiaŭa sumo (julio 2) por FC 2020 estas 418.

* * *

‘Pajo’ retiras sin el aktiva agado

‘Pajo’ estas la karesnomo de Zlatko Tiŝljar, preskaŭ tutviva aganto por Esperanto. En la plej freŝa numero de Eŭropa Bulteno (n-ro 203), li anoncas sian kontraŭvolan retiriĝon per ĉefartikolo, kiu resumas lian agadon tra la jardekoj. Ni alkroĉas la retan formon de tiu revuo, kiu ja enhavas fotojn.

Li mem delonge redaktis tiun bultenon, kiu portis novaĵojn pri la movado en Eŭropo kaj pli specife pri la agado de la Eŭropa Esperanto-Unio. EEU organizis serion da Eŭropaj Kongresoj kaj sisteme prizorgis lobiadon ĉe la Eŭropa Parlamento kaj la aliaj instancoj de EU. ‘Pajo’ iĝis ĝia sekretario en 2005.

En EEU kaj la Eŭropa Komisiono de UEA devas okazi debatoj kaj planado, kiel repreni la agadon kaj kompensi la perdon de esenca movada motoro.