Inaŭguro de Kanada Virtuala Kinejo: kontraŭ rasismo kaj por indiĝenaj popoloj


La Loka Kongresa Komitato (LKK) de Montrealo (105-a kaj 107-a Universalaj Kongresoj de Esperanto) proponis al la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020) starigon de Virtuala (Kanada) Kinejo: https://esperanto2020.ca/eo/kanada-virtuala-kinejo.

La Virtuala Kanada Kinejo okazigis antaŭfestivalan malfermon la 19-an de junio per la filmo "Nigra Animo", de Martine Chartrand (NFO), okaze de la Junideka Festo, kontraŭ sklavismo kaj kontraŭ rasismo en Norda Ameriko: https://esperanto2020.ca/eo/nigra-animo.

La Kinejo tamen estis oficiale anoncita de la LKK dum la Somera Inaŭguro de la Festivalo, en kiu la LKK havis specialan partoprenon. La inaŭguro de la Kinejo kadre de MondaFest' 2020 okazas la 21-an de junio lige kun la festoj de la Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj en Kanado, kun spekteblo de tri filmetoj fare de indiĝenaj filmistoj. La programo de la Kinejo ankaŭ proponas filmojn jam por aliaj datoj.

PROGRAMO: https://esperanto2020.ca/eo/kanada-virtuala-kinejo (plej aktuale ĉe tiu ligilo)

19/junio (Junideka) - Antaŭfestivala Malfermo
Filmo: Nigra Animo
20/junio (Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj en Kanado) - Inaŭguro en MondaFest' 2020
Filmo 1: Ruĝa Flago
Filmo 2: Tondreto
Filmo 3: Ŝaltilo
24/junio (Kebekia Nacia Tago)
Filmo: Les raquetteurs (Neĝoŝuuloj)
1/julio (Kanada Tago)
Filmo: Momentum

UEA varme gratulas kaj dankas al la LKK pro tiu donaco al la Esperanto-komunumo kadre de MondaFest' 2020.