Pli ol 500 jam aliĝis al la Virtuala Kongreso: brazilanoj unuas


#MondaFest2020
La 27-an de julio UEA formale anoncis la malfermon de la aliĝilo al la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), kiu okazos kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020): https://vk.mondafest.net. Individuaj Membroj de UEA rajtas aliĝi senpage ĝis la 26-a de julio, la Tago de Esperanto. Eblas samtempe aliĝi al UEA kaj ĝui la senpagan aliĝon al la VK aŭ partopreni sen aliĝo al UEA kontraŭ simbola kotizo.

En la unuaj tri tagoj pli ol 300 homoj aliĝis per la retejo de VK. Unu semajnon post la lanĉo de la aliĝilo la VK superis 500 aliĝintojn. Tio estas bona ritmo, tial ĉiuj estas kuraĝigataj rapide aliĝi per la reta aliĝilo. Ĝis la redakto de tiu ĉi artikolo aliĝis precize 507 homoj el 67 landoj. Sube vi trovas la kompletan liston de nombro de aliĝintoj laŭ lando laŭ alfabeta ordo kaj laŭ nombro de aliĝintoj por lando. La grafikaĵo montras la distribuon por la landoj kun jam pli ol 10 aliĝintoj.

La Virtuala Kongreso celas esti plej inkluzivema kiel eble. Se vi trovas malfacilojn aliri pro financaj kaŭzoj, kontaktu info@mondafest.net.