AMO 65 pri Landa Agado en MondaFest’ 2020: Programo


Fernando Maia Jr.
#MondaFest2020
La Seminarioj por Aktivula Maturigo de Universala Esperanto-Asocio (nuntempe organizataj kun ILEI), mallonge AMO-seminarioj, estas trejnokazoj kadre de la programo por Aktivula Maturigo (mallonge AMO) de UEA. La programo celas altigi la konojn kaj kapablojn de Esperanto-aktivuloj pere de intensa serio da seminarioj, longaj de 1 ĝis 7 tagoj, kun sesioj inter 4 kaj 8 horoj tage. Ili kutime okazas paralele aŭ sinsekve kun aliaj aranĝoj. La 1-a AMO-seminario okazis en 2014. La 65-a AMO-seminario aŭ AMO 65 (kunorganizata kun ILEI) okazos rete, kiel oficiala evento de la Monda Festivalo de Esperanto 2020 - MondaFest', sabaton, la 27-an de junio, ekde 11:00 UTC.

La temo de AMO 65 estas “Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj”. La uzota platformo estos Zomo (Zoom), kunlabore kun IrEA (Irana Esperanto-Asocio). Alirinformoj sekvos al ĉiu kontribuanto de la programo plus partoprenintoj de AMO 63 kaj 64. Novaj alirpetoj devas atingi stefan.macgillgmail.com. Ĝeneralajn informojn trovu ankaŭ ĉe https://eventaservo.org/e/amo-65.

PROGRAMO (sabaton, la 27-an de junio) UTC (CEST estas UTC+2; irana horo estas UTC+4:30)
11:15-11:30 Malfermo kaj enkonduko: Stefan MacGill/Jérémie Sabiyumva
11:30-12:15 Italio: M. Lipari, D. Rosetti, V. Boldurescu (IEJ - itala junularo)
12:15-13:00 Bulgario: M. Evlogieva (Historio kaj estonto)
13:00-14:00 Forumo: F. Maia, E. Cid (Ameriko) kaj reprezentantoj de TEJO kaj regionaj komisionoj de Azio kaj Oceanio, Afriko kaj Eŭropo.
14:00-14:45 Kenyo: S-ino Sharifa Abas
14:45-15:30 Hispanio: Jose A. del Barrio
15:30-16:15 Superrigardo pri la kontinentaj komisionoj kaj landa agado: Renato Corsetti
16:15-16:30 Konkludoj: Stefan MacGill
Specialaj invititoj: Belgio (K. Tytgat), Svedio (P. Östling), Rumanio (A. Bute).

La organizantoj rezervas al si la rajton ŝanĝi la programon, se necese.

INFORMO: pri la 64-a AMO-seminario – ĉiu prelego estas nun ĉe la retejo de UEA por Aktivula Maturigo Aktivulo.net. Ĉiuj ses prezentaĵoj de tiu virtuala seminario pri la Faka Agado legeblas ĉe Aktivulo.net, sub la rubriko . Temas pri prelegoj de Amri Wandel, d-ro Ilona Koutny, d-ro So Jinsu kaj s-ino Malgosia Komarnicka. La registritaj prelegoj aperas ĉe youtube.com/ueaviva.