Somera Inaŭguro 24 horojn poste: nombroj

Fernando Maia Jr.

Hieraŭ, la 20-an de junio 12:00 UTC, UEA komencis la vivelsendon de la Somera Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto. La programo daŭris 2:30 horojn kaj spekteblas i.a ĉe UEAviva, jutubkanalo de UEA: https://youtu.be/SCMdxEIu128. Sub reĝisorado de la Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia, kaj kun paroladoj de Duncan Charters (Prezidanto de UEA), Margaret Zaleski-Zamenhof (ano de familio Zamenhof), Humphrey Tonkin, Sara Spanò kaj Rakoen Maertens (laborgrupo Esperanto por UN, kunlabore kun UEA kaj TEJO), Orlando Raola (Estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj) kaj Jérémie Sabiyumva (Estrarano de UEA pri Afriko), la programo ankaŭ enhavis riĉan muzikan ludadon, kun partopreno de Fransoazo, Kriztoff, jOmO, Manno Montanna, Joel Muhire kaj Amira Chun, kiu ferme kantis la himnon de Esperanto, “La Espero”, sur aranĝo de la Sankt-Peterburga Gubernia Simfonia Orkestro, gvidita de Igor Ponomarenko, produktita de la esperantisto Jo Haazen kaj de li donacita al UEA en 2019. Tiu ero jam troviĝas en la jutubkanalo de UEA, UEAviva: https://www.youtube.com/watch?v=PCapJ0l4NEo.

La vivelsendo okazis tra tri platformoj: la retejo MondaFest.net, la jutbkanalo UEAviva kaj la Facebook-paĝo de UEA. La elsendo en Facebook atingis 6000 homojn dum la unuaj 2:30 horoj, de kiuj 2000 iumaniere efektive engaĝiĝis kun la elsendo (ŝatis, komentis, diskonigis aŭ simple spektis). Specife en Facebook dum la vivelsendado: 130 reagis per ŝato/amo/forto-reagoj, 200 diskonigis al aliaj kaj 1700 efektive spektis ĝin. En Jutubo: 600 homoj spektis realtempe. Kelkaj spektis familie hejme aŭ kun lernatoj. En la retejo ne eblis kalkuli spektadon. Tamen eblas diri, ke pli ol 2300 homoj spektis realtempe. Estis ege pozitive!

Tamen bela surprizo estis vidi la sekvadon de esperantistoj ĝis unu tago poste. En la 24 horoj poste la Inaŭguro pli ol 1700 jam spektis la inaŭguron en UEAviva kaj la video de la Somera Inaŭguro fariĝis la dua filmo plej spektita de la lastaj kvin jaroj en la kanalo, nur post la filmo de Alexandra Mendieta por la filmkonkurso “Mia Asocio, Mia urbo”. La nombro da abonantoj kreskis je pli ol 200 homoj. En Facebook la filmo de la Inaŭguro jam atingis preskaŭ 11 000 homojn, kun jam pli ol 3100 spektoj. Kaj la paĝo baldaŭ superos 7600 abonantojn.

Aktualan programon kaj novaĵojn de MondaFest’ 2020 sekvu ĉefe ĉe https://MondaFest.net, https://EventaServo.org, https://RevuoEsperanto.Org, Tvitero (https://Twitter.com/UEAviva kaj https://Twitter.com/Revuo_Esperanto), Facebook (https://Facebook.com/Universala.Esperanto.Asocio) kaj YouTube (https://YouTube.com/UEAviva). Abonu ankaŭ la Festivalan Kurieron (https://MondaFest.net) kaj la Gazetarajn Komunikojn de UEA (https://uea.org/via/retlistoj?listo=gk).