AMO 65 – modela ekzemplo de aktiva Landa Asocio


Ni alkroĉas la prezentaĵon de Jose Antonio del Barrio, la prezidanto de la hispana landa asocio, HEF. Tio donas agan modelon por pliaj sekcioj, eĉ tra la mondo. Hispanio povos ludi eksterordinaran rolon en la monda evoluigo de la Landa agado, ĉar ĝia lingvo estas parolata (kun variaĵoj tra ĉ. trideko da landoj tra latinameriko, kie en la plimulto da kazoj malfortas aŭ ne ekzistas Landaj Asocioj.Aparte valoras la kulturan agadon de HEF, kune kun bona rego de retaj ebloj publikigi valorajn programojn.

En la PDF vidu ekrankapton de la tre varia publiko, kune kun fotoj de kvar kontribuintoj.

Nekompleta listo de la landoj de partoprenintoj: Belgio, Brazilo, Britio, Burundo, Francio, Hispanio, Irano, Italio, Hungario, Kanado, Kroatio, Norvegio, Portugalio, Rumanio, Rusio, Svislando, Togolando, kun du pliaj homoj, kies landoj ne estas malkovreblaj, kaj eble aliaj. Se mankas via lando, bv. reklamacii!
Agado en Hispanio Barrio. Prezentaĵo de Jose Antonio del Barrio [Elŝuti]