Mazingira, historio de renkontiĝo

Christiane Lamy kaj Maurice Foucher:

Tri realigaĵoj en Tanzanio

1) Kreado de radio-stacio «Mazingira FM. »

Kadre de bretona turneo organizita de la FEB (Federacio Esperanto Bretonio), S-ro Mramba Simba Nyamkinde, la tiama urbestro de Salama, kaj la ĝis nuna prezidanto de la asocio Mazingira en Tanzanio, alvenis en Francion en 2008. Ni gastigis lin hejme, kaj, vidante la diversajn radio-ilarojn stokitajn en nia remizo, li havis la ideon instali komunuman radio-stacion en sia vilaĝo, kiu estus grava por tiu izolita kaj senkomunikila landparto.

Por tion realigi, li petis de ni helpon, kaj proponis ke ni iru en lian vilaĝon por starigi ĝin.
Kial ne? Prie, ni longe diskutis kun Mramba, desegnis planon de la onta konstuaĵo, taksis la necesajn bezonaĵojn laŭ ties uzadoj, por tiel kunporti la materialojn kiel eble plej taŭgajn kiam ni iros tien. La mankontajn ni aĉetos surloke, interalie maston 10 metrojn longan, sur kies supraĵon ni fiksos la antenon.
En oktobro 2009, ni forflugis al Tanzanio kunportante 115 kg-n da diversaj ekipaĵoj, t.e. elsendilo, kablo, anteno, sonmiksilo…, kaj ni surteriĝis en Daresalamon kie Mramba akceptis nin. Irante al la hotelo, Mramba anoncis: « Amiko alvenos ĉi-vespere por konatiĝi kun vi, kaj tiu amiko estas la ministro pri agrikulturo! »
Estis granda surprizo por ni, kaj ni devas konfesi ke ni estis iom impresitaj! En la restoracio ni atendis lin, pensante ke li alvenos per polica aŭto kun ĝia laŭtega sireno. Dua surprizo: tute ne! Ne akompanate li alproksimiĝis, kaj ni komprenis ke temas pri la ministro nur kiam li sidis. Post prezentadoj, li alrigardis nin dirante kun afabla kaj rideta mieno: « Mi scias ke francoj ŝatas vinon, do, mi mendos botelon da ruĝa vino, kiun vi trinkos manĝante ». La interŝanĝoj estis agrablaj kaj gajaj, kaj kiam li foriris, jam noktiĝis. Estis tempo por « atingi » nian liton...

En la sekvanta mateno, ni enbusiĝis kun niaj pezaj valizoj, kaj ek al Salama! Salama, kie loĝis proksimume 10 000 homoj, situas ne for de la lago Viktorio, je ĉirkaŭ 1 000 km de Daresalamo. Por atingi ĝin, necesis pli-malpli 20 horoj da perbusa veturado tra la naciaj parkoj Ngorongoro kaj Serengeti. Tra la fenestro, ni spektis la pejzaĵon, preterpasante de tempo al tempo, Masajojn piedirantajn sur la savano, pajlokovritajn dometojn, ĝirafojn, elefantojn, zebrojn…




Post plurhora veturado, venis tempo por neceseja paŭzo. La buso haltis, kaj Mramba demandis min :
- « Ĉu vi bezonas urini? »
- « Ah jes, mi bezonas!»
- « Do, eliru el la buso »
Mi rapide eliris kun gevojaĝantoj, kaj la ŝoforo staranta ekstere, emfazis:
- « La viroj dekstren, la virinoj maldekstren!»
Mi « obeis » kaj iris maldekstren, kompreneble. Sed, vidante plurajn virinojn kaŭriĝantajn sur la vojo, apenaŭ levante sian robon, mi tuj komprenis ke ni ne uzos necesejon! Sed mi surhavis pantalonon! Mi tute ne volis montri mian blankan postaĵon! Je tiu penso, mia urinbezono tuj malaperis, ĝis uzeblaj necesejoj plurajn horojn poste…
Antaŭ ol alveni je nia finstacio, la tro longa vojaĝtempo estis duonigita, kaj ni faris etapon por tranokti en la moderna urbo Aruŝa, ne for de la monto Kilimanĝaro, kies pinto ne videblis pro nuboj.
Ni ekiris frumatene, kaj lacaj, ni finfine atingis Salama-n. La familianoj de Mramba afable akceptis nin, kaj post momento, kvar junaj petolemaj infanoj, dekomence iom timemaj, rigardis al ni ridante.

Bedaŭrinde, la radio-domo ne estis finkonstruita kiel planite. Tamen, la prokrasto ne maltrankviligis nin, ĉar multaj okupoj atendis nin. Fakte, la sekvantajn tagojn, ni veturis en diversajn urbojn por aĉeti la mankantajn materialojn, interalie, la longan maston, ŝtalan drategon, cementon…. Ni vizitis plurajn lernejojn, dispensariojn, arbokulturejon…, kaj ankaŭ fabrikon de rulseĝoj, kiu dungis kaj daŭre dungas precipe albinojn.
Intertempe, pluraj familioj vizitis nin por peti helpon pri siaj handikapitaj infanoj. Tiel, nova neatendita projekto atendos nin en Francio!



Ni kunvenis kun pluraj respondeculoj de la organizaĵo Mazingira kaj de Salama vilaĝaro. Dum niaj interŝanĝoj, ni demandis ilin : « Kaze de sendo de kontenero el Francio, ĉu vi materiale helpus la asocion Mazingira por ĝia ĝissurloka transportado? » Ili ne nur konsentis pruntedoni transportilon, sed ankaŭ antaŭpromesis ĝian senpagan tralandan veturadon.
Tiam, ni ne sciis ke prezentiĝos oportuno kelkajn monatojn poste!
Post kiam la areo kie staros la anteno estis elektita, plurhora peniga laboro atendis la virojn. Ĉiu, siavice, pioĉis en la malmola grundo por fosi profundajn truojn plenigotajn je betono, unu truon por la mastosoklo, meze de la aliaj cirkle dispoziciitaj, kie ankriĝos la stajojn.

La konstrulaboro preskaŭ finita, viroj pretiĝis por la malfacila starigo de la masto. Sed, kiel ekspliki al la helpantoj kiamaniere starigi ĝin? Venis al ni la ideo fari maketon por tiel pli facile montri kiuj el ili egaldistance lokiĝos kaj samforte kuntiros la stajojn, dum la aliaj kunpuŝos la maston, ĉiuj en sinkrona kaj sen misa movo, por samtempe, ĝin starigi sen falo-risko.

Venis tempo de teorio al praktiko. Kiam, ĉiu, laŭ sia rolo, malrapide puŝis aŭ tiris, tiam, iom post iom, la masto leviĝis kaj staris vertikale. Restis nur stabiligi kaj sekurigi ĝin kiel eble plej rapide por ke ĝi ne perdu sian ekvilibron, kaj falante okazigu akcidenton. Jen la unua mejloŝtono al nia celo !

Dume, la konstrulaboro finiĝis. Vidante minacajn nubojn nigrigi la ĉielon, vilaĝanoj rapide alportis seĝojn kaj tablojn el la najbara lernejo, kaj kiam ĉio estis finpreta, ĉiuj aparatoj konektitaj, ŝirmitaj sub la ĵus instalita lada tegmento, tiam pluvego torente falis. Ni ĉiuj troviĝis en tiu eta radio-ĉambro, premitaj kiel sardeloj en skatolo, atendante la ĉeson de la pluvego falanta sur la ladojn en surdiga bruo.
Sed tio ne atakis nian bonhumoran kaj gajan etoson. Finiĝis la pluv-lavango, kaj vilaĝanoj alvenis por ĉeesti la lanĉon de sia radio. Kaj, kiam, unua foje aŭdiĝis « Radio Mazingira » sur la ondoj, tiam granda ĝojo kaj forta emocio trafis nin ĉiujn. Ĝis 30 km ĉirkaŭen homoj aŭdis la elsendon, kaj gaje telefonis por sciigi tion al ni. Ne atendite, la ondoj pli disvastiĝis ol ni esperis! Bela sukceso dank’al efika kunlaboro!

Jaroj pasis, iom post iom « Radio Mazingira FM » disvolviĝis, kaj nuntempe, ĝi dissendas tra kvin regionoj, kaj laborigas dek unu personojn, kvin dungitajn kaj ses volontulajn.

En 2019, falante sur la antenon, fulmo brulfuŝis la elsendilon. Ve ! Por akiri novan, necesis 4 000 €, sen enkalkuli la sendkostojn! Feliĉe, dank’al nia retamikaro, en Francio, en Britio, ĉu esperantlingvanoj aŭ ne, ni rikoltis la necesan sumon por aĉeti ne novan sed bone funkciantan elsendilon, kaj pagi ties sendkostojn ĝis Daresalamo. Kia bela leciono de solidareco!

Sed nia aventuro ne finiĝis tie.

2) Sendo de kontenero.
Nur du aŭ tri monatoj pasis post nia reveno el Tanzanio, kiam amiko telefonis:
- « La firmao kie mi laboras sendos en Tanzanion, konteneron plenigitan de materialoj, kaj, ĉar restas disponebla spaco, ĉu vi ne havus materialaĵojn por kompletigi ĝin? »
Ni vere miris! Kelkajn monatojn antaŭe ni priparolis tion kun tanzaniaj respondeculoj, kaj jen tiu oportuno prezentiĝis!
Estis agrabla surprizo, kaj kompreneble, ni akceptis lian proponon! La sekvantajn tagojn, ni vizitis diversajn asociojn kaj eksplikis nian projekton, esperante ilian subtenon. Ĉiu asocio volonte multe donis, kaj, fine de nia kolektado, amasiĝis bicikloj, ĉirkaŭ 300 kg da vestoj, libroj, tabloj, seĝoj, komputiloj, radioj, antenoj, 300 konektiloj, sonmiksiloj, laŭparoliloj ….
Renkontiĝon post renkontiĝo, ni konatiĝis kun transportisto, kiu senpage, proponis unu el siaj kamionoj por ĉion transporti al Parizo, kie la materialaĵoj estos registritaj kaj pakitaj antaŭ enkonteneriĝo.
Ni ĝojis kaj fieris pri tiuj sukcesaj aranĝoj, sed kelkaj tagoj poste, la amiko telefonis kun tono iom riproĉa:
- « Vi tiom alportis, ke la disponebla spaco ne sufiĉas kaj necesos dua kontenero! »
Nia memkontento ricevis bateton… Ni tiom entuziasmiĝis pro tiu mirinda okazaĵo, ke ni ne konscie troigis… Tamen, la dua kontenero estis plenigita, kaj ĉio sendita al la haveno « Le Havre ». Post du surmaraj monatoj kaj 1000 km da tratanzania veturado per kamioneto, ĉio alvenis sen problemoj, senpage, kiel promesis la respondeculoj de Salama, dum nia kunsido kelkaj monatoj antaŭe.
Dua bela sukceso, dank’al, unu foje pli, tiu tiel nomata « solidareco ».

3) La handikapitaj infanoj.

Dum nia restado en Salama, pluraj familioj vizitis nin kaj petis helpon pri siaj infanoj grave vunditaj aŭ handikapitaj. Plejparte el ili suferas pro kruraj misformiĝoj, kaŭzitaj, laŭ pluraj esploroj, de superdozo de kinino, preskribita kontraŭ malario. Kompata sento tuŝis nin antaŭ tiuj suferoj. Sed, kiel financi la operaciojn, sciante ke ĉiu el ili kostas averaĝe 300 aŭ 400 eŭrojn?

Post nia reiro en Francion, cele al akiro de monsubteno, ni prelegis en kelkaj urboj pri nia restado en Salama, kaj multaj homoj mone kontribuis por operaciigi John, dekvarjara junulo, grave brulvundita pro falo en fajro kiam li estis trijara. John estis la unua infano el venonta longa listo …
Sed mono estas malfacile akirebla, kaj, porparte solvi tiun problemon, kun esperantista amiko Luc Gouverneur, ni trovis rimedon: partopreni pulbazarojn vendante surstrate diversajn ne novajn objektojn, kaj dediĉi la enspezojn al tiuj infanoj. En la komenco, ni prenis el niaj propraj ŝrankoj kaj tirkestoj diversajn ne plu uzatajn aĵojn kaj vendis ilin. Sed la tikestoj kaj ŝrankoj ne estas senfundaj… Por helpi nin, jaron post jaro, amikoj, esperantistaj aŭ ne, kontribuis, aŭ mone, aŭ donacinte diversajn vendotajn aferojn.
Dank’al tiu interhelpo, kiu ankoraŭ nun daŭras, ni operaciigis tridekon da infanoj, kaj financis aĉeton de rulseĝojn fabrikitaj surloke, en fabriketo kiu dungas precipe albinojn.

En 2018, Maurice, Luc kaj mi kreis esperantan asocion « CELI » (Couëron Esperanto Langue Internationale), kies la dua statuta artikolo precizigas: « tiu asocio, nereligia kaj nepolitika, celas informi pri Esperanto, faciligi ties lernadon cele al interŝanĝo kaj solidareco inter esperantaj parolantoj tra la mondo. »
John, Joyce, Winfrida kaj la aliaj infanoj por kiuj lernejo estas nun alirebla, kiuj nun povas ludi kun aliaj infanoj, atestas pri tiu solidareco dank’al nia komuna lingvo, Esperanto, kiu ebligis kaj ebligas tiujn realigaĵojn kaj interŝanĝojn kun nia peranto-amiko Mramba Simba el Tanzanio.

Christiane LAMY – (33) 06 22 47 58 26 -
Christiane.lamy@cegetel.net
Asocio CELI 36 rue Jean Bart 44220 Couëron *
Tel. (33) 06 300 300 98 –– coueron-esperanto@orange.fr - www.coueronesperanto.blogspot.com -

* CELI estas asocio agnoskita kiel publika utileco, kaj rajtas fari donacatestilon rajtigante impoŝtorabaton.
* CELI est une association reconnue d’utilité publique et est habilitée à délivrer des reçus au titre des dons ouvrant droit à réduction fiscale.