Karakterizaĵoj de Esperanta Morfologio

– laŭ vidpunkto de korea lingvisto-esperantisto –

D-ro BAK Giwan (Esp-profesoro de Esp-Fako de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

Enhavo

1. Enkonduko

2. Karakterizaĵoj de Esperanta morfologio

2.1. Fundamenta vortoklasifiko kaj vortostrukturo
2.1.1. Finaĵvortoj kaj radikvortoj
2.1.2. Aglutina vortostrukturo
2.1.3. Simpla sistemo de pronomoj
2.1.4. Dekuma sistemo de numeraloj

2.2. Radikaro kaj ĝia eŭropa deveno
2.2.1. Fremdaj vortoj
2.2.2. Ĉiu morfemo povas esti radiko
2.2.3. Ne ekzistas genro ĉe la substantivo

2.3. Formo kaj funkcio de la finaĵo
2.3.1. Senŝanĝeco de la finaĵo
2.3.2. Kvin funkcioj de la finaĵo
2.3.3. Diversaj radikoj povas fariĝi verbo kaj uziĝi kiel predikato
2.3.4. Po unu paradigmo de konjugacio kaj deklinacio
2.3.5. Simpla sistemo de volitivo
2.3.6. Fiktivo ne havas tenson
2.3.7. Demando esprimiĝas ne per finaĵo

2.4. Vigla uzado de afikso
2.4.1. Funkcio kaj produktiveco de la afikso
2.4.2. Aspekto kaj voĉo esprimataj per sufiksoj
2.4.3. Kompleksaj tensoj

2.5. Aktiva vortofarado
2.5.1. Derivado
2.5.2. Kunmetado

3. Konkludo

1. Enkonduko
Kiam ni studas gramatikon de iu lingvo, ni studas grandparte 3 kampojn de la lingvo, nome la kampojn de sono, vorto kaj frazo.(1) La studo pri sono nomiĝas fonetiko kaj fonologio (2), kaj tiuj de vorto kaj frazo nomiĝas respektive morfologio kaj sintakso. Kaj la lingvoj de la mondo klasifikiĝas en 3 tipojn laŭ morfologia karaktero, nome la tipoj de izola, aglutina kaj fleksia lingvoj.(3) En la studo de la izola lingvo tre gravas la kampo de sono, kaj en tiuj de la aglutina kaj la fleksia gravas la kampoj de vorto kaj frazo respektive.
Esperanto apartenas al la tipo de aglutinaj lingvoj, kaj tial tre grava estas la studo pri vortoj. En tiu ĉi artikolo mi esploras la karakterizaĵojn de Esperanta morfologio, ankaŭ menciante kelkajn diskutindajn aŭ problemajn punktojn.(4)

2. Karakterizaĵoj de Esperanta morfologio
2.1. Fundamenta vortoklasifiko kaj vortostrukturo
2.1.1. Finaĵvortoj kaj radikvortoj
Ĉiuj Esperanto-vortoj klasiĝas al “finaĵvortoj” kaj “radikvortoj”. La finaĵvortoj devas havi vortofinaĵon por esti memstara vorto, kaj la radikvortoj memstaras senfinaĵe. Substantivoj, verboj, adjektivoj kaj finaĵadverboj estas finaĵvortoj, kaj ili kovras plejparton de la tuta Esperanto-vortoprovizo.
Kaj la aliaj vortospecoj estas radikvortoj, nome pronomoj, numeraloj, radikadverboj, prepozicioj, ligvortoj (konjunkcioj + subjunkcioj) kaj krivortoj. Ili tute ne havas apartajn vortofinaĵojn kaj uziĝas senfinaĵe. La nombro de ili ne estas tiel granda, sed sufiĉe ofte uziĝas en reala interparolado.

2.1.2. Aglutina vortostrukturo
Krom radikvortoj kaj kunmetitaj vortoj, ĉiuj vortoj de Esperanto havas jenan strukturon.
[ 0Prefikson – 1Radiko1 – 0Sufikson – 1Finaĵo1 ]
(Rimarko: Malgrandaj ciferoj montras la minimuman kaj maksimuman nombron de uzeblaj morfemoj.)
Jen gravas, ke radiko kaj finaĵo ĉiam devas esti nur unu.(5) Tio estas malsama punkto kompare kun aliaj lingvoj kiel la korea. Ĝi estas granda karakterizaĵo de Esperanta morfologio. Ekzemple en la korea finaĵojn havas nur verboj kaj adjektivoj, kaj en la angla nur ĉe verboj ŝanĝiĝas finaĵoj.
Kaj ĉiuj ĉi elementoj havas almenaŭ unu silabon (6), kaj tenas definitivan formon, tute ne ŝanĝiĝante (7). Alivorte ili ne ŝanĝiĝas laŭ lingvaj cirkonstancoj malsame ol en aliaj fleksiaj lingvoj. Tia strukturo kaj ĝia neŝanĝebleco estas la aspektoj de aglutina lingvo. Esperanto estas tipa aglutina lingvo en la mondo.(8)
Kaj prefiksoj kaj sufiksoj ne havas ian nombrolimon de ilia uziĝo, sed ordinare 1 aŭ 2 el ili algluiĝas al radiko, ŝanĝante la originan vortospecan karakteron de la radiko aŭ modifante aŭ emfazante ĝian signifon. Ne nur la afiksoj, sed ankaŭ ĉiuj morfemoj, ekzemple la radikoj kaj la finaĵoj, povas algluiĝi inter si, kio estas la plej granda aglutinlingva karaktero de Esperanto.

2.1.3. Simpla sistemo de pronomoj
La sistemo de Esperantaj pronomoj estas jena.

Ĉiuj pronomoj de Esperanto finiĝas per la vokalo “i”(10), kaj tial unuvide la sistemo estas tre simpla kaj sistemeca. Sed mi, kiel koreo, trovas du problemojn en tiu ĉi sistemo. La unua estas, ke la ĉiam-sama finvokalo “i” malfaciligas distingon en reala situacio, precipe kiam la ĉirkaŭo estas brua. Oni ne povas facile distingi inter la pronomoj “mi, ni, li”.
Kaj la dua estas, ke la singularo kaj la pluralo de la 2-a persono havas la saman formon, kio donas malfacilon je distingo. En multaj eŭropaj lingvoj la situacio estas preskaŭ sama. Sed kial ankaŭ en Esperanto, kiu estas artefarita internacia helplingvo por ĉiuj mondanoj? Tio estas certe malbonaĵo de Esperanto.

2.1.4. Dekuma sistemo de numeraloj
Esperanto havas dekuman nombrosistemon, kaj pro tio ĝi povas esti oportune akceptata de iu ajn nacio en la mondo. 11 numeraloj de 0 ĝis 10, kaj ankaŭ “cent” kaj “mil”, do entute 13 numeraloj.(11) Tiuj 13 numeraloj esprimas ĉiujn nombrojn dekume kombiniĝante inter si. Kaj la ordaj nombroj esprimiĝas kun la aldono de la adjektiva finaĵo “-a”.
En Esperanto oni esprimas nombrojn kiel “999,999,999”, po 3 ciferoj en unu grupo, kaj ankaŭ ekzistas numeralaj substantivoj “miliono”, “miliardo”, “duiliono” ktp. Sed en la korea ne ekzistas numeralaj substantivoj, kaj ĉiuj grandaj nombrounuoj estas traktataj kiel numeraloj. Kaj en ĝi esprimiĝas nombroj kiel “9999,9999,9999”, po 4 ciferoj en unu grupo. Kaj tial en unu grupo la plej granda nombro estas 999 en Esperanto, kaj 9999 en la korea.
Estas bonŝance, ke la Esperanta nombrosistemo estas dekuma, ne eŭropeca, kvankam ĝia vortoprovizo devenas de Eŭropo.

2.2. Radikaro kaj ĝia eŭropa deveno
Plejparto de Esperantaj radikoj devenas de gravaj eŭropaj lingvoj. La plej granda parto devenas de latinaj lingvoj (precipe de la franca), kaj poste de la ĝermanaj (precipe de la germana kaj la angla) kaj la slavaj (precipe de la rusa kaj la pola) lingvoj.(12) Verŝajne de neniu el la aziaj lingvoj. Se ni rigardas nur la radikaron, Esperanto estas certe eŭropeca lingvo.
Sed se ni rigardas la internan strukturon de la vorto, ĝi estas tre aglutineca. Kaj oni povas diri, ke ĝi similas al aziaj lingvoj. Ĝuste tio estas la genia elpensaĵo de Zamenhof, laŭ mia penso. La kerno de tiu aglutineca aspekto estas la aktiva uzado de tiuj senŝanĝaj finaĵoj kaj afiksoj. Pro tio homoj el diversaj mondpartoj ekster Eŭropo povas facile lerni Esperanton relative, kvankam ĝia vortoprovizo estas tre eŭropeca.

2.2.1. Fremdaj vortoj
Rilate al la radikoj de Esperanto jen mi volas starigi demandon pri la kreado de novaj vortoj. La demando, ĉu ni kreu novajn vortojn per la jam ekzistantaj radikoj aŭ kreu tute novan radikon sendepende de ili. La antaŭa maniero estas krei vortojn per kunmetado kaj derivado, kaj la alia estas krei tute novan radikon, akceptante la tutmonde ĝenerale uzatan vorton. En tiu lasta okazo ni devas ŝanĝi ĝian ortografion konforme al tiu de Esperanto.
Kiam Zamenhof inventis kaj publikigis Esperanton en la komenco, li agnoskis tiel nomatajn “fremdajn vortojn” en la 15-a regulo de sia fundamenta gramatiko de 16 reguloj. Tio estas, ke oni alprenas la vortojn al Esperanto, kiuj estas jam vaste uzataj internacie, nur ŝanĝante ĝian ortografion konforme al tiu de Esperanto.(13) Ĝuste pro tiu regulo tre multaj eŭropaj vortoj fakaj, teknikaj kaj vaste uzataj eniris en Esperanton.(14) La tendenco ankoraŭ daŭras nun, kaj tial estas vero, ke nuntempe troviĝas en Esperanto tre multaj fremdaj vortoj el la angla.(15)

2.2.2. Ĉiu morfemo povas esti radiko
En Esperanto ĉiu morfemo povas uziĝi kiel radiko, kaj tial ankaŭ afiksoj kaj finaĵoj povas uziĝi kiel radiko. Al ili povas aldoniĝi aliaj afiksoj kaj finaĵoj. Ankaŭ tiel same uziĝas radikadverboj, prepozicioj, ligvortoj kaj krivortoj.
Ekzemple al la radikadverbo “tro” se ni aldonas la transitivigan sufikson “-ig-” kaj la verban finaĵon “-i”, elformiĝas nova verbo “troigi”. Kaj la finaĵo “-as”, kiu montras la estantan tempon, ankaŭ povas uziĝi kiel radiko. Se ni aldonas al ĝi la adjektivan finaĵon “-a”, elformiĝas nova adjektivo “asa” kun la signifo “estantatempa”. La participa sufikso “-ant-” ankaŭ uziĝas kiel radiko. Se ni aldonas al ĝi la adjektivan finaĵon “-a”, ĝi fariĝas nova vorto “anta” kun la signifo “plenumiĝanta”. Al la sufikso “-in-” se ni aldonas la alian sufikson “-ec-” kaj la substantivan finaĵon “-o”, elformiĝas nova vorto “ineco” kun la signifo “eco de virino”. En tiu okazo la sufikso “-in-” estas uzata kiel radiko.

2.2.3. Ne ekzistas genro ĉe la substantivo
Esperanto ne konas genron ĉe substantivoj. En multaj eŭropaj lingvoj troviĝas genroj ĉe substantivoj, kaj tial iuj substantivoj estas “viraj” kaj iuj estas “virinaj” kaj iuj estas “neŭtraj”. Laŭ tio diversas paradigmoj de finaĵoŝanĝoj por nombro kaj kazo.(16) Sed en Esperanto ne troviĝas tia fenomeno kaj pro tio la gramatiko multe simpliĝas entute.
Esperanto naskiĝis en Eŭropo kaj alprenis plejparton de sia vortoprovizo el tieaj lingvoj, sed ĝi ne sekvis la gramatikaĵon de genro. Kiel bona afero!

2.3. Formo kaj funkcio de la finaĵo
Ekzistas entute 11 vortofinaĵoj en Esperanto, kiuj malsame ol tiuj de aliaj fleksiaj lingvoj ne ŝanĝiĝas laŭ lingvaj cirkonstancoj ekzemple nombro, kazo kaj genro. Iliaj formoj estas fiksitaj, kaj la fiksitaj formoj aldoniĝas al radikoj aŭ sufiksoj, plenumante siajn funkciojn. Ĝuste tio estas la kerna punkto de la aglutineco de Esperanto. La nombro de ili ne estas tiel granda, kaj ĉiam ili aperas ĉe la fino de la vorto. Pro tio estas facile distingi ilin disde aliaj morfemoj.

2.3.1. Senŝanĝeco de la finaĵo
La plej okulfrapa karakterizaĵo de Esperantaj vortofinaĵoj estas tio, ke iliaj formoj estas fiksitaj kaj ili ne fleksias. Fleksiaj lingvoj nomiĝas “fleksiaj” ĝuste pro tiu fleksieco de la finaĵoj. Kaj tial Esperanto tute ne povas esti fleksia lingvo, sed certe ĝi estas tipa aglutina lingvo.
Ĉe fleksiaj lingvoj, kies vortofinaĵoj ŝanĝiĝas, la parto nomata “finaĵo” ne estas memstara, sed estas nur parto de la tuta vorto. Kaj ne eblas klare distingi ĝin disde aliaj partoj. Kaj tial iuj nomas tion ne “fleksia” sed “fanda”.(17) Sed en Esperanto finaĵoj estas ĉiam memstaraj kaj la limo inter ili kaj aliaj partoj estas tute klara.

2.3.2. Kvin funkcioj de la finaĵo
La plej granda funkcio de Esperantaj finaĵoj estas ĝuste la funkcio de la decido de vortospecoj. Ankaŭ la esprimoj de tensoj kaj modoj de la verbo estas iliaj funkcioj.(18) Kaj ili ankaŭ montras pluralecon kaj akuzativecon.(19)
Lingvoj de la mondo uzas diversajn metodojn por plenumi tiujn funkciojn. Kaj Esperanto uzas nur unu metodon, la metodo per vortofinaĵoj. Ekzemple en la korea vortofinaĵojn havas nur verboj kaj adjektivoj ambaŭ uzataj kiel predikatoj. Por aliaj vortospecoj ne ekzistas finaĵoj. Kaj la verbo-tensoj esprimiĝas per finaĵoj, sed iliaj formoj estas tre komplikaj. Ankaŭ kazoj de substantivoj estas esprimataj per tiel nomataj “postpozicioj”, sed tre komplike.(20)
La finaĵoj “-o, -a, -e, -i” ebligas decidon de vortospecoj, nome substantivo, adjektivo, adverbo kaj verbo. La finaĵoj “-j” kaj “-n” montras pluralecon kaj akuzativecon respektive.(21)
La tenso-finaĵoj de indikativo estas “-is, -as, -os”, kiuj esprimas respektive estintecon, estantecon kaj estontecon. Kaj la finaĵoj de aliaj modoj krom indikativo estas “-u, -us”, kiuj esprimas volitivon kaj fiktivon(kondicionalon) respektive.(22) Tial oni povas tuj distingi la vortospecojn de substantivoj, verboj, adjektivoj kaj finaĵadverboj, nur per la vortofinaĵoj.
Jen estas diagramo de la funkcioj de finaĵoj. Iliaj funkcioj estas tre grava karakterizaĵo de Esperanta morfologio.

2.3.3. Diversaj radikoj povas fariĝi verbo kaj uziĝi kiel predikato
Esperantaj vortospecoj decidiĝas nur post la aldoniĝo de finaĵo. Kaj tial oni povas aldoni la verban finaĵon al iu ajn radiko, nur se la logiko permesas tion, kaj ĝi povas uziĝi kiel predikato. Tio estas iom simila al korea lingvo, kie verboj kaj adjektivoj ambaŭ uziĝas kiel predikato.
Ekzemple la adjektiveca radiko “bel-” povas uziĝi kiel predikato, se vi aldonas al ĝi la verban finaĵon “-i”. Ankaŭ en la korea la adjektiva vorto por “bela” rekte uziĝas kiel predikato en la frazo, ekzemple “La floro belas.”
Eĉ eblas la verbigo de substantiveca radiko “pac-” kun la aldono de la verba finjaĵo “-i”.(23) Kaj ankaŭ prepozicioj, radikadverboj kaj krivortoj povas esti verboj kun la aldono de “-i”. Jen ni vidu kelkajn ekzemploj.
Prepozicio “ĉirkaŭ” + -i = Verbo “ĉirkaŭi”
Radikadverbo “jes” + -i = Verbo “jesi”
Krivorto “hura” + -i = Verbo “hurai”

2.3.4. Po unu paradigmo de konjugacio kaj deklinacio
Konjugacio estas la finaĵoŝanĝo de verbo laŭ lingvaj cirkonstancoj ekzemple subjekta persono, nombro kaj voĉo. Deklinacio estas la finaĵoŝanĝo de substantivo, pronomo kaj adjektivo laŭ lingvaj cirkonstancoj ekzemple genro, nombro kaj kazo. Tiuj du gramatikaĵoj estas la plej komplikaj kaj malfacilaj aferoj en iu ajn lingvo. Ĉe la lernado de fremdaj lingvoj ili plej multe turmentas la lernantojn.
En fleksiaj lingvoj troviĝas ordinare kelkaj konjugaciaj paradigmoj laŭ lingvaj cirkonstancoj. Sed en Esperanto ne troviĝas komplikaj finaĵoŝanĝoj laŭ subjekta persono kaj nombro. Nur po unu paradigmo ekzistas laŭ tenso (kun 3 finaĵoj) kaj modo (kun 2 finaĵoj), kaj ili estas tre simplaj kaj sistemaj, kiel vi vidas en la diagramo supra.
Ankaŭ ĉe deklinacio ekzistas nur 2 finaĵoj por nombro (singularo kaj pluralo) kaj 2 finaĵoj por kazo (nominativo kaj akuzativo), sed neniaj finaĵoŝanĝoj laŭ la genro aŭ sekso de la substantivoj kaj pronomoj. La paradigmo de deklinacio ekzistas po unu je nombro kaj kazo. Sed jen ekzistas iom nekontenta fenomeno de Esperanta morfologio, nome la akordigo de nombro kaj kazo inter adjektivo kaj substantivo. Laŭ mia penso ĝi estas superflua gramatikaĵo por Esperanto, kiu devas esti facila kaj simpla por esti internacia helplingvo tutmonde.(24)
Tiuj simpleco kaj unuformeco de konjugacio kaj deklinacio estas granda karakterizaĵo kaj avantaĝo de Esperanta morfologio.

2.3.5. Simpla sistemo de volitivo
La sistemo de Esperanta volitivo estas tre simpla. Senkonsidere al la subjekta persono ni bezonas nur uzi la volitivan finaĵon “-u” ĉe la verbo. Tiel oni povas esprimi la volon de la parolanto. Jen ni devas atenti, ke la volo ne estas tiu de la subjekto de la frazo, sed tiu de la parolanto.(25) Kaj la volitivo en demandaj frazoj demandas la volon de la alparolato (kunparolanto), ne la volon de la subjekto de la frazo. Jen ni vidu la diagramon.

Verŝajne nur Esperanto havas tiel simplan kaj unuforman volitivan sistemon en la lingvoj de la mondo. Ankaŭ tio estas granda karakterizaĵo kaj avantaĝo de Esperanta morfologio.

2.3.6. Fiktivo ne havas tenson
Unu manko de Esperanta morfologio estas tio, ke oni ne povas esprimi tenson ĉe fiktivo. La fiktiva finaĵo estas “-us”, kaj post ĝi oni ne povas aldoni pliajn finaĵojn. Oni ne havas eblecon esprimi tenson. Oni ne povas scii, ĉu ĝi estas estinta supozo aŭ estanta supozo aŭ estonta supozo. Kompreneble oni povas solvi la problemon per aliaj manieroj diversaj, sed ne per morfologia maniero.
Iuj esperantistoj provas solvi la problemon per morfologia maniero, uzante la kunmetitan finaĵon “-intus” por la estinta supozo, la kunaĵo de la participa sufikso “-int-” kaj la fiktiva finaĵo “-us”. Sed ĝi ne estas oficiala maniero.(27)

2.3.7. Demando esprimiĝas ne per finaĵo (28)
Lingvoj de la mondo havas diversajn metodojn por esprimi demandon. Ekzemple en la angla oni ŝanĝas la ordon de subjekto kaj predikato aŭ uzas specialan vorton “Do” en la komenco de la frazo, ktp. Kaj en la korea, la aglutina lingvo, oni aldonas demandan finaĵon al la “tigo” de la predikato.(29)
Sed en Esperanto, tipa aglutina lingvo, demando esprimiĝas ne per vortofinaĵo sed per iu speciala metodo. Oni uzas specialan vorton “Ĉu” en la komenco de deklara frazo, kaj ne ŝanĝas la vortordon nek aldonas finaĵon. Kaj tial ĝi ne apartenas al la gramatiko de morfologio, sed al tiu de sintakso. Sed en la korea ĝi apartenas al morfologio, ĉar la demando estas farata per finaĵoj.
Estas ja tre eksterordinara fenomeno por la tipa aglutina lingvo Esperanto, ke ĝi faras demandon ne per morfologia metodo, nome per finaĵo, sed per sintaksa metodo.

2.4. Vigla uzado de afikso
La afikso uzata ĉe la antaŭo de la radiko estas nomata prefikso, kaj tiu uzata ĉe la fino de la radiko estas nomata sufikso. Esperanto havas ĉirkaŭ 10 prefiksojn kaj 37 sufiksojn oficialajn. Kaj krom ili ankoraŭ uziĝas pliaj afiksoj neoficialaj. Se nur permesas logiko, la afiksoj aldoniĝas al iu ajn radiko, kaj tiel lernantoj povas facile grandigi sian vortoprovizon.
Ekzemple se vi aktive utiligas la prefikson “mal-”, vi povas duobligi multajn adjektivojn. Kaj la sufikso “-in-” ebligas vin duobligi multajn substantivojn seksomontrajn.(30) En Esperanto, malsame ol en aliaj naturaj lingvoj, tre vigle uziĝas afiksoj, kaj tiel la lernantoj povas ricevi grandan helpon por sia vortlernado.(31)
Ĉe la uzado de afiksoj ekzistas nenia morfologia limigo. Se nur permesas logiko, kiu ajn afikso povas aldoniĝi. En aliaj lingvoj ordinare troviĝas morfologiaj limigoj, ekzemple ke iuj afiksoj aldoniĝas nur al substantivoj kaj iuj nur al verboj ktp. Sed en Esperanto ne ekzistas tiaj limigoj. Tio estas la rezulto de la fundamenta vortostrukturo de Esperanto. Ĉar Esperantaj vortospecoj decidiĝas nur post la aldoniĝo de finaĵo.(32) Se ne, ne decidiĝas la vortospeco. Kaj tial ne povas ekzisti la asertoj, ke “la afikso aldoniĝis al substantivo” aŭ “la afikso aldoniĝis al verbo” ktp, antaŭ ol aldoniĝas la vortospeca finaĵo. Sed en Esperanto la vortospeca karaktero de la radiko estas iugrade jam atribuita dekomence,(33) kaj tial eblas diri, ke “iuj afiksoj uziĝas ĉefe por verbosencaj radikoj” aŭ “iuj afiksoj uziĝas ĉefe por adjektivosencaj radikoj” ktp.
Kaj krom jenaj du esceptoj “-ĉj-” kaj “-nj-” ĉiuj sufiksoj komenciĝas per vokalo, kaj tiel bone aldoniĝas al radikoj sen ia ajn prononckolizio. Sed tiuj du sufiksoj komenciĝantaj per konsonantoj ne povas prononcharmonie aldoniĝi al radikoj. Por faciligi la prononcadon ili iom mallongigas la radikon, ekzemple “patr-o” plus “-ĉj-” fariĝas “pa-ĉj-o”, ne *“patr-ĉj-o”. Kaj ili uziĝas ankaŭ kiel karesaj sufiksoj por homaj nomoj, ekzemple “Maria” fariĝas “Manjo” kaj “Augustine” fariĝas “Aŭguĉjo”.

2.4.1. Funkcio kaj produktiveco de la afikso
La afiksoj de Esperanto, same kiel en aliaj lingvoj, ŝanĝas la vortospecon de la radiko kaj ankaŭ ŝanĝas aŭ emfazas ĝian signifon. Prefiksoj ĝenerale ŝanĝas aŭ emfazas la signifon, kaj sufiksoj krom tio ankaŭ ŝanĝas la vortospecon. Strikte dirite, en Esperanto ĝi ne ŝanĝas la vortospecon, sed ebligas la radikon uziĝi kiel iu vortospeco.(34)
En ĉiuj naturaj lingvoj la vortoj kun afiksoj estas jam deciditaj, kaj neniu povas memvole uzi afiksojn kaj tiel krei novajn vortojn libere. Sed en Esperanto ĉiu povas fari tiel, nur se logiko permesas tion. Ni povas diri, ke la kreipovo de Esperantaj afiksoj estas tre granda. Uzanto de Esperanto relative tre facile povas memkrei novajn vortojn por specialaj bezonoj, kaj ordinare la alparolatoj ankaŭ povas facile kompreni ilin. Tio estas tre bona trajto de Esperanto.
Ekzemple en la korea la prefikso “maen”, havanta la signifon “sen io alia”, povas aldoniĝi nur al kelkaj jam deciditaj (ofte uzataj) vortoj, ekzemple “maen-son, maen-bal, maen-jumeok, maen-ip, maen-jeongsin, maen-ttang ktp”, kaj neniu povas memvole uzi ĝin kreive. Sed en Esperanto la prefikso “dis-”, havanta la signifon “en diversaj direktoj”, kaj kiu kutime uziĝas en la formoj “dis-don-i, dis-send-i”, ankaŭ povas krei novajn vortojn, ekzemple “dis-parol-i, dis-inform-i, dis-kur-i, dis-tranĉ-i, dis-vid-i”, nur se tion permesas la logiko.
Kompare kun aliaj lingvoj la plej okulfrapa trajto de Esperanta afikso estas relative libera kaj granda kreipovo de novaj vortoj. Kaj tiel ĝi ebligas la lernantojn mem krei novajn vortojn per la jam sciataj radikoj. Ĝi estas unu el la plej grandaj avantaĝoj de Esperanto.

2.4.2. Aspekto kaj voĉo esprimataj per sufiksoj
Aspektoj kaj voĉoj de la verbo estas esprimataj per sufiksoj en Esperanto. Ankaŭ ĝi estas tre speciala trajto de Esperanta morfologio. Aktivaj “perfekto, imperfekto, predikto” esprimiĝas per la sufiksoj “-int- -ant- -ont-”, kaj pasivaj “perfekto, imperfekto, predikto” esprimiĝas per la sufiksoj “-it- -at- -ot-”. En la korea tiuj esprimoj estas farataj ne nur per sufiksoj, sed ankaŭ per diversaj metodoj, kaj ili estas tre komplikaj kompare kun Esperanto.
Neniu lingvo en la mondo verŝajne esprimas la aspektojn kaj voĉojn de la verbo tiel sisteme kaj unuforme kiel Esperanto. Tio estas grava karakterizaĵo de Esperanta morfologio. Kaj la sufiksoj esprimantaj aspekton kaj voĉon ankaŭ uziĝas por la participo. Jen ni vidu la diagramon.(35)

2.4.3. Kompleksaj tensoj
Adjektiva participo kun la finaĵo “-a” povas fari kompleksajn tensojn kune kun la verbo . Kaj tial la kompleksaj tensoj de Esperanto elmontras aspekton kaj voĉon samtempe per entute 9 specoj teorie.(36) Sed en Esperanto ne ofte uziĝas la kompleksaj tensoj. Oni emas uzi simplajn tensojn pli ofte. Jen ni vidu la diagramon de kompleksaj tensoj.

2.5. Aktiva vortofarado
Ĉe la lernado de fremdaj lingvoj la plej malfacilaj aferoj estus la prononco kaj la vortaro. La gramatikon oni povas solvi iel tiel per sistema lernado, sed tiujn du aferojn oni ne povas facile solvi per lernado. Se ne ekde la infaneco, ĉiuj plenaĝulaj lernantoj sentas la plej grandan malfacilon ĝuste ĉe tiuj du punktoj. Precipe la vortojn oni nepre devas lerni parkere per konstanta penado kaj eltenado. Multaj homoj ĝuste pro tio malsukcesas en la lernado.
Sed Esperanto bone solvas ĝin per “vortofarado”. Ĝi ebligas la lernantojn mem krei novajn vortojn per siaj jam konataj radikoj. Ankaŭ en aliaj lingvoj kompreneble ekzistas la metodo de vortofarado, sed en Esperanto ĝi estas tre progresinta kaj aktive utiligata.(37)
Kiel ni jam vidis supre, preskaŭ ĉiuj vortospecoj de Esperanto decidiĝas per vortofinaĵoj. Tial se ni ŝanĝas nur la finaĵojn, ni jam povas ekhavi kelkajn vortojn novajn. Kaj se ni bone utiligas la afiksojn oficialajn kaj neoficialajn, ni tuj povas elfari minimume 3, 4 novajn vortojn memdecide kaj tutfacile. La metodon utiligi afiksojn ni nomas “derivado”, kaj la metodon uzi jam konatajn radikojn ni nomas “kunmetado”. En vortofarado ekzistas tiuj du metodoj.
La avantaĝo de la vortofarado ne estas nur la plimultigo de vortoj. Tiuj vortoj farataj per la vortofarado nature havas rilatojn inter si en nia kapo. La interrilataj vortoj kreas grupon en la kapo kaj ili longe persistas en la memoro. Ili ne estas facile forgeseblaj. Ĝi estas ankoraŭ unu plia avantaĝo de la vortofarado.
Ekzemple la anglaj vortoj “learn, school, pupil (aŭ student)” enmemoriĝas en nia kapo ĉiuj aparte, kaj havas preskaŭ nenian interrilaton inter si. Kaj tial ne nur enmemorigo sed ankaŭ elmemorigo de ili estas malfacilaj. Sed en Esperanto tiuj tri vortoj ĉiuj devenas de la sama radiko “lern-”, fariĝante respektive “lern-i, lern-ej-o, lern-ant-o”. Ilin memori kaj elmemorigi estas tre facile. Da tiaj interrilataj vortoj faritaj per vortofarado ekzistas tre multe en Esperanto. Tio estas granda avantaĝo de Esperanta vortofarado kaj granda karakterizaĵo de Esperanta morfologio.

2.5.1. Derivado
Prefiksoj ĝenerale modifas aŭ emfazas la signifon de la radiko, kaj sufiksoj krom tio ankaŭ ŝanĝas la vortospecan karakteron de la radiko.
Kaj la novaj vortoj faritaj per afiksoj ofte ŝanĝas la bazan koncepton de la radiko. Ekzemple la vorto “patr-o” kun la ambaŭseksa prefikso “ge-” kaj la plurala finaĵo “-j” fariĝas “gepatroj”, kiu fariĝas tute alia vorto kun tute nova koncepto. Ankaŭ la vorto “vort-o” fariĝas tute nova vorto “vortaro”, se al ĝi aldoniĝas la kolektiva sufikso “-ar-”. Ĝi ne nur havas la signifon “vortoj”. Se ni aldonas al la vorto “sci-i” la prefikson “ek-”, ĝi fariĝas nova vorto “ekscii” kun la signifo “rimarki, ekkompreni”. Ĝi ne nur signifas “komenci scii”. Ĝi ekprenas tute novan koncepton. Tiel kaj ĉi tiel ni povas ellabori multajn novajn vortojn per prefiksoj kaj sufiksoj.

2.5.2. Kunmetado
La metodo “kunmetado” de vortofarado estas tre speciala en Esperanto. Per 2, 3 radikoj ni povas ellabori novajn vortojn en diversaj okazoj. Laŭ la persona lerteco de Esperanto-uzado ĝi povas uziĝi diversnivele kun grandega utileco. Multaj kunmetoj preskaŭ neeblaj en naturaj lingvoj estas eblaj en Esperanto. Sed en ĉiuj ĉi okazoj la plej grava afero estas la logikeco kaj interkomprenebleco de la kunmetitaj vortoj. Kiel bonan kunmetaĵon vi sukcesus krei, ĝi estus nur malsukcesaĵo, se la kunparolanto ne komprenas ĝin.
Esperanto estas bone ellaborita artefarita lingvo, kaj tial ĝi ne havas iajn jam fiksitajn kaj tute ne ŝanĝeblajn formojn kaj metodojn de vortofaro. Ĉiuj vortofaroj estas eblaj, nur se la logiko permesas, kaj nur se oni povas interkompreni per ili. Ekzemple la kunmetaĵo “enbuŝe” estas disigata “en-buŝ-e”, kaj ĉiuj bone komprenas ĝin, eĉ se ili aŭdas ĝin por la unua fojo. En aliaj lingvoj kompreneble tia ideo kaj esprimo mem estas eblaj. Sed en Esperanto ĝi aperas en unu vorto, kaj tio estas tre speciala afero de Esperanta kunmetado.(38) Tiaj kunmetitaj vortoj uziĝas en la formo de diversaj vortospecoj, kaj precipe ofte en la formo de adjektivo kaj adverbo.
Tiu-maniera kunmetado estas speciale uzata por literaturaĵoj kiel poemo, kiu grave taksas ritmon kaj rimon, ĉar oni povas tiamaniere kontroli silabnombrojn. Ekzemple la kunmetita adverbo “ĉeval-paŝ-e” estas 4-silaba, sed se oni esprimas tiun ideon per aliaj manieroj, oni verŝajne bezonus pli da silaboj. Nepre ekzistas diferenco inter silabnombroj. Tiaj kreipovaj uzadoj de vortkunmetado estas granda avantaĝo de Esperanta morfologio.

3. Konkludo
Jen mi resumas la supre menciitajn karakterizaĵojn de Esperanta morfologio.
1) Ĉe la vortkonstruo ĉiuj vortoj, krom radikvortoj kaj kunmetitaj vortoj, devas havi unu radikon kaj unu finaĵon.
2) Ĉe la sistemo de pronomoj, la sama formo por la singularo kaj la pluralo de la 2-a persono estas malbonaĵo de Esperanto.
3) La dekuma sistemo de numeraloj estas oportuna.
4) Substantivoj ne konas genrojn.
5) Ĉiuj morfemoj inkluzive de finaĵoj ne ŝanĝiĝas je la formo, t.e. ili ne havas alomorfojn.
6) Kvin funkcioj de la finaĵo : Montro de vortospecoj, tensoj, modoj, pluralo kaj akuzativo.
7) Diversaj radikoj povas fariĝi verbo kaj uziĝi kiel predikato.
8) Konjugacio kaj deklinacio estas tre simplaj kaj ili havas nur po unu paradigmon.
9) Ekzistas akordigo je nombro kaj kazo inter adjektivo kaj substantvio, kio estas superflua gramatikaĵo de Esperanto.
10) Volitivon oni esprimas tre simple kaj sisteme per finaĵo.
11) Fiktivo ne havas tensojn, kio estas manko de Esperanto.
12) La kreiva uzado de afiksoj. Parolantoj povas memdecide krei novajn vortojn per afiksoj, kio malgrandigas la laboron de vorto-lernado.
13) Aspekton kaj voĉon de la verbo oni esprimas tre simple kaj unuforme per sufiksoj.
14) Vortofarado estas tre aktiva, kaj oni povas facile ellabori novajn vortojn bezonatajn. Tiel faritaj vortoj nature grupiĝas kaj bone memoriĝas en la kapo.
15) La metodo de vortkunmetado havas tre grandan uzeblecon laŭ la persona lerteco de Esperanto-uzado.

Piednotoj
(1) Povas esti entute 4 kampoj, inkluzive de la kampo de “signifo”. Kaj ĝia studo nomiĝas semantiko.
(2) Fonetiko estas la studo pri la fizika sono de la lingvo, kaj fonologio estas tiu pri la sistemo, funkcio kaj ŝanĝoj de la sonoj(fonemoj) en iu lingvo.
(3) Foje oni kalkulas ankaŭ la sintezan lingvon, kiel la eskima lingvo, kaj do entute 4 tipoj.
(4) La “morfo”(Wells, 1989, §3.1) de lingvistiko ne estas la ĝenerala vorto kun la senco de “aspekto”. Ĝi estas la nomo por ĉiuj lingvoformoj havantaj unu saman signifon. Ekzemple en la korea la subjektaj postpozicioj “-i, -ga, -kkeseo, -eseo” ĉiuj estas nomataj “morfoj” de subjekta postpozicio. Oni elektas el inter ili unu reprezentanton kaj nomas ĝin “morfemo”, kaj la aliaj estas “alomorfoj”. Sed en Esperanto ne ekzistas tiaj alomorfoj. Morfemo estas la plej malgranda lingva unuo sencohava.
(5) La finaĵoj por pluralo kaj akuzativo estas esceptoj. Ili aldoniĝas post la finaĵoj de adjektivo kaj substantivo. En speciala okazo la akuzativa finaĵo povas aldoniĝi ankaŭ al finaĵadverboj por montri direkton.
(6) La sufiksoj “-ĉj-, -nj-” kaj la finaĵoj “-j, -n” estas esceptoj. “-n” estas konsonanto kaj ne povas fari silabon. Sed ĝi ĉiam aldoniĝas post substantivoj, adjektivoj kaj finaĵadverboj, kaj tial ĝi facile faras silabon kune kun la antaŭaj vokaloj “o, a, e”. Kaj la sono “j” de la plurala finaĵo “-j” kaj la sufiksoj “-ĉj-, -nj-” ne estas vokalo, sed duonvokalo, kiu estas traktata en Esperanto kiel konsonanto. Ĝi do faras silabon kune kun la vokalo antaŭa aŭ malantaŭa.
(7) Kiam aldoniĝas la sufiksoj “-ĉj-, -nj-” la radikoj iom mallongiĝas. (Ekz.: patro → paĉjo / patrino → panjo)
(8) La indico de Esperanto estas 1.00 laŭ la aglutineco-indico de J. H. Greenberg. En aliaj aglutinaj lingvoj iagrade troviĝas ŝanĝiĝoj de formoj. (Wells, §3.5.)
(9) La “ĝenerala persono” estas nedifinita persono.
(10) La vokalo “i” ĉi tie ne estas finaĵo.
(11) La numeralo “nul” estis oficialigita de la Akademio de Esperanto en 1974. Ĝi devenis de la substantivo “nulo” (la senco de “0”).
(12) Wells, Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto §5.2.
(13) Siatempe la esprimo “internacie” ĝenerale signifis “eneŭrope”.
(14) Ĝuste tiu punkto diferencigis Esperanton disde Volapük, kiu siatempe ekprosperis en Eŭropo kiel “Mondlingvo”. Kaj ĝuste pro tiu punkto oni agnoskis la praktikecon kaj eblecon de Esperanto.
(15) Por malgrandigi tian fenomenon nun movadas interreta grupo “La Bona Lingvo” estrata de d-ro Renato Corsetti. Ĝi klopodas ŝanĝi tiajn “fremdajn vortojn” al Esperanto-originalaj vortoj.
(16) Ekzistas paradigmoj por vira genro kaj ankaŭ por virina genro, ktp.
(17) Wells (1989, §3. Morfologio) nomas tian lingvon “Fanda lingvo”.
(18) Modo estas la finaĵoŝanĝiĝo de verbo laŭ la sinteno de la parolanto rilate al sia diraĵo. Ĝi havas jenajn specojn: indikativo, volitivo, fiktivo. Ili varias laŭ lingvoj.
(19) Esperanto havas 2 nombrojn (singularo kaj pluralo) kaj 2 kazojn (nominativo kaj akuzativo). La singularo kaj la nominativo havas nenian finaĵon, dum la pluralo kaj la akuzativo havas specialan finaĵon respektivan. La pronomoj havas unu plian kazon, la posesivo, esprimata per la adjektiva finaĵo “-a”.
(20) En la korea troviĝas kazo-markilo nomata “josa”, kiun en Esperanto mi nomas “postpozicio” kontraste al prepozicio.
(21) En Esperanto ekzistas akordigo de nombro kaj kazo inter la adjektivo kaj de ĝi modifata substantivo. (Ekz.: bela floro / belaj floroj / belan floron / belajn florojn / La floro estas bela / La floroj estas belaj)
(22) Zamenhof en sia Unua Libro konsideris infinitivon havantan la finaĵon “-i” kiel modon. Sed aliaj gramatikaj libroj kiel PIV kaj PAG rigardas ĝin kiel modalon. (BAK, p. 141)
(23) En la korea “beli, paci, ktp” mem estas adjektivoj kaj uziĝas kiel predikato.
(24) Sed dank’al la finaĵakordigo ni povas facile distingi la interrilatajn adjektivon kaj substantivon. Kaj tio devas esti traktata en sintakso, ne en morfologio.
(25) Kiam la subjekto estas la 1-a persono, la subjekto kaj la parolanto estas la sama homo.
(26) Reale la volitiva demando de la 2-a persono preskaŭ ne uziĝas. Anstataŭe oni uzas la indikativan estontecon kun la finaĵo “-os”.
(27) (Ekzemplo) “… kvazaŭ mi dirintus iun maldecaĵon.” (Artikoloj el Monato)
(28) Ĉi tie mi traktas nur la ordinaran “Ĉu-demandon, ne la specialan “Ki-demandon” kun la demandaj pronomoj.
(29) La korea “tigo” de la predikato estas la parto antaŭ la predikata finaĵo, kiu samas kiel “radiko” aŭ “radiko+finaĵo” de Esperanto.
(30) (Ekz.) bela / malbela ; patro / patrino.
(31) Zamenhof en la “Ekzercaro” de sia Fundamento de Esperanto elfaris entute 52 vortojn el la radiko “san-” per diversaj afiksoj. (BAK, Eseuperanto Gyubeom p. 124)
(32) Temas pri substantivoj, verboj, adjektivoj kaj finaĵadverboj krom radikvortoj.
(33) En Fundamento de Esperanto(1905) far Zamenhof la kapvortoj en la Universala Vortaro havas vortospecajn karakterojn, kaj laŭ tio li tradukis ilin en aliajn 5 eŭropajn lingvojn. (Ekz.: am’ (verbo); bel’ (adjektivo) ; ĉiel’ (substantivo)) (BAK, Eseuperanto Gyubeom p. 126)
(34) Ekzemple la sufikso “-ad-” kun la senco de “daŭro de ago” ofte ŝanĝas verbajn radikojn al substantivoj. (Ekz.: konstru-i ; konstru-ad-i (daŭre konstrui) ; konstru-ad-o (substantivo kun la senco de konstruo)). Kaj la sufiksoj “-ig-, -iĝ-” ŝanĝas diversajn radikojn al verboj, aldoniĝante al ili. (Ekz.: bel-a (adjektivo) ; bel-ig-i (fari ion/iun bela) ; bel-iĝ-i (fariĝi bela))
(35) Kiam Zamenhof publikigis la gramatikon de Esperanto, li ne uzis la vortojn “perfekto, imperfekto, predikto”, sed “estinta, estanta, estonta”. (BAK, p. 142)
(36) La kompleksaj tensoj de Esperanto devas nomiĝi “kompleksaj tenso-aspektoj”, ĉar ili esprimas ne nur tensojn, sed ankaŭ aspektojn. La 9 kompleksaj tensoj estas farataj per 3 tensoj kaj 3 aspektoj. Ili estas uzataj en 2 voĉoj, aktiva kaj pasiva.
(37) Kiam Zamenhof klopodadis ellabori Esperanton, li hazarde trovis surstrate du montroŝildojn kun la skriboj “Ŝvejcarskaja”(drinkejo) kaj “Konditorskaja”(sukeraĵejo). Li eksciis la eblecon grandskale malgrandigi la bezonatajn vortojn per tiaj afiksoj. Kaj tiel li vere faris en sia lingvo. (Zamenhof, Lingvaj Respondoj 1995, “Letero pri la deveno de Esperanto”)

Bibliografio
Calocsay-Waringhien 1980. Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG), UEA, Rotterdam.
Wells, J. C. 1989. Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, UEA, Rotterdam.
Zamenhof, L. L. 1995. Lingvaj Respondoj, Pro Esperanto, Vieno.
Zamenhof, L. L. 2007. Fundamento de Esperanto, Edistudio, Pisa.
Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV) 2020. SAT, Paris.
BAK, Giwan 2023. Cheoeum Eseuperanto (Korea traduko kaj klarigo de Unua Libro kaj
Dua Libro), Eldonjeo Azalea, Seulo.
BAK, Giwan 2023. Eseuperanto Gyubeom (Korea traduko kaj klarigo de Fundamento de
Esperanto), Eldonejo Azalea, Seulo.