KAEST: dua aliĝperiodo plilongigita ĝis la 13-a de septembro - kaj membroj de UEA-TEJO ĝuas rabaton. Komuniko 1182

KAEST estas la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. En 2024 KAEST estas i.a. subtenata de UEA kaj ĝia ĉeftemo estas “Esperanto kaj lingvolernado en la epoko de artefarita intelekto kaj virtuala realo”. Pro la subteno de UEA individuaj membroj de UEA/TEJO ĝuas rabaton dum aliĝo. Sufiĉas dum la aliĝo informi vian UEA-kodon!

La dua aliĝperiodo daŭros ĝis la 13-a de septembro. Por aliĝi vizitu https://kaest.ikso.net. Kaj se vi pretas gvidi programeron (ekz-e prelegi, gvidi seminarion, trejnadon aŭ diskuton), pliriĉigu la programon per la programproponilo: mallonge.net/programproponokaest2024.

KAEST 2024 okazos ĉeeste en Žilina, Slovakio, inter la 7-a kaj 10-a de novembro 2024. La konferenco utilos kiel antaŭpodio por diskutoj de la pli ampleksa temo de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio, inter la 19-a kaj 26-a de julio 2025: "Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido inter la popoloj". Ankaŭ eblas favorpreze aliĝi al la 110-a UK: https://uk.esperanto.net/2025. La unua aliĝperiodo de la 110-a UK daŭros ĝis la fino de la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), nome ĝis la 1-a de decembro 2024. Kaj por aliĝi al la 5-a VK aliru: https://vk.esperanto.net/2024. La aliĝo al la VK estas senpaga por individuaj membroj de UEA/TEJO ĝis la 13-a de novembro.

UEA kuraĝigas al ĉiuj esperantistoj konsideri aktive partopreni en tiuj tri gravaj eventoj de Esperanto! Por scii pri tiuj kaj aliaj Esperanto-eventoj konstante vizitu EventaServo.org, la internacia kalendaro de UEA senpage disponebla por la tutmonda Esperanto-komunumo.

El la Gazetaraj Komunikoj