Distanca Esperanto-kurso por UEC, universitato Espero en DRK, Afriko

Françoise Noireau

Renato CORSETTI taskigis min, Françoise NOIREAU, instrui por komencantoj de afrika universitato unue per Zomo (Zoom). La duan jaron, mi utiligis Vacapon (WhatsApp), kaj la aliĝantoj venis pli kaj pli de aliaj afrikaj landoj. Tiel kreiĝis la fakultato pri lingvoj, Esperanto kaj interlingvistiko kun Renato CORSETTI kiel direktoro kaj Aĥmad Mamduhi kiel ĉefa helpanto de ILEI. La tuto estas komuna projekto de UEC, UEA kaj ILEI.

Universitata kadro

• Registrilo:
• Klasgrupoj: La lecionoj 1 ĝis 50 konsistigas apartajn klasgrupojn kun apartaj instruistoj. Ekde leciono 51 ĝis 100, mi estas la instruisto.
• Parolaj Ekzamenoj: Dufoje jare, per videokunsido antaŭ internacia ĵurio.
• Kosto: Senpagaj kurso kaj diplomo, sed sen mencio de la universitato UEC.

Kurso de 100 lecionoj kaj 10 testoj

La kurso funkcias jam tri jarojn. La instruado okazas en la franca. La metodo estas rigora kaj preciza: la instruisto sendas la lecionojn unu post la alia, ĉiun kun solvenda tasko. La studento respondas en sia tempo kaj mem korektas siajn erarojn. Post ĉiu 10-a leciono, estas testo kun 10 demandoj, kaj la studento ripetas necesajn lecionojn antaŭ ol refari la teston por plibonigi sian rezulton.

Defio de distanca instruado

Utiligi Vacapon anstataŭ Zomon por la kurso ebligas individuan rilaton kaj kontrolon de ĉiu lernanto. Tamen, estas malfacile postuli regulan respondadon pro diversaj obstakloj. Por instigi la studentojn, oni povas memorigi pri la Zom-parolekzameno, kun ebleco akiri diplomon.
Post 30 lecionoj nur deko el la registritaj studentoj plu lernas. Fine, nur unu el kvin studentoj daŭrigas sian lernadon.

Citaĵo de GADOUFIA, help-instruisto pri la unua klas-grupo:
“Lerni vacape postulas grandan motiviĝon de la lernanto, kaj instrui vacape postulas grandegan paciencon de la instruisto.”

Kial Vacapo?

En Afriko, Vacapo estas vaste uzata. Vacapo ebligas sendi voĉajn kaj tekstajn tujmesaĝojn, kaj ankaŭ klarigajn bildojn.
Avantaĝoj: Vacapo estas malrigida, ebligante daŭran komunikadon inter instruistoj kaj studentoj eĉ kun elektraj paneoj, sen tempo-premo.
Malavantaĝoj: Alta kosto de modernaj telefonoj kaj sufiĉa memor-spaco por konservi lecionojn.
Kongruo: Vacapo ebligas socikomunikan instruadon kaj subtenas izolitajn komencantojn per grupoj kaj kanaloj.

“Komunumo” en Vacapo

Mi kreis komunumon por la kurso ĉe UEC, kiu enhavas 19 grupojn: estas 10 klasgrupoj por la serioj de lecionoj, grupo por prepari parol-ekzamenon k.a. Ĉiu instruisto raportas pri siaj studentoj.

Aldone, ekzistas tri grandaj sociaj grupoj en Vacapo, por afrikanoj ne registritaj en UEC. En tiuj grupoj, oni interŝangas informojn kaj mi disdonas movadajn informojn.

Instruista teamo

Mi laboras kun pluraj help-instruistoj: Espoir, François, Gadoufia, Hassan, Jacques, Love, Serge, kaj Victor. Estas preskaŭ 400 homoj en tri grandaj grupoj kaj 175 registritoj en la individua distanca kurso. Ni havas apartan Vacap-grupon por instruistoj, kie mi provizas konsilojn.

La kurso per Vacapo laŭ mia metodo

La instruistoj sendas lecionojn sinsekve, kaj studentoj devas respondi al tri lecionoj semajne. La kurso estas adaptaĵo de tiu de Esperanto Argentina. Instruistoj ne donas respondojn sed nur indikojn, tiel ke studentoj povu sin mem korekti. Gramatiko estas instruata individue, dum sociaj komunikadoj okazas en grandaj grupoj, kie mi diskonigas movadajn novaĵojn.

Skribaj testoj por komencantoj

La testoj en la kurso okazas per Vacapo kaj konsistas el 10 demandoj, plej ofte korektindaj frazoj, por malhelpi fraŭdojn. Ĉiu demando rilatas al la sam-numera leciono, do se studento eraras en demando 32, necesas retrapasi la lecionon 32.

Tabelo por raporti la progresojn

La instruistoj raportas al mi pri la finsolvitaj lecionoj kaj testoj, kiujn mi registru en ekstera tabelo. La tabelo montras la progresojn de studentoj.

Parol-ekzamenoj

Mi organizas du parol-ekzamenojn ĉiujare, en februaro kaj julio, per Zomo aŭ helpe de Vacapo. La ĵurio konsistas el la direktoro de la fakultato kaj la prezidanto de ILEI. Por prezenti sin antaŭ la ĵurio necesas esti registrita studento en UEC kaj esti trapasinta skribajn testojn.

Diplomoj

La diplomoj estas atestiloj de ILEI. Eblas akiri emblemon de UEC sur la atestilo, sed tio estas aparte pagenda al la rektoro Elisée Byelongo.

Konsiloj por instrui per Vacapo

Utiligo de Vacapo:
1. Vi povas serĉi en mesaĝa kesto por trovi, en kiu leciono aperis specifa nocio.
2. Vi povas tajpi per dikaj literoj aŭ kursive, forstreki partojn de frazoj, kaj kapti ekrankopion.
3. Vi povas antaŭ-registri voĉajn klarigojn kaj sendi ilin al via propra adreso por poste sendi ilin al studentoj.
4. Vi povas uzi kolorajn reagojn kaj mienetojn.

Konsiloj pri instruado:
1. Se studento ne solvas problemon, kreu novan frazon similan al la ne-solvita unua.
2. Instruu Fundamentan Esperanton, sekvu la konsilojn de la Akademio. Konsilu klavarojn kun supersignoj.
3. Uzu la programeton Kõnele por pli rapide tajpi per voĉo.

Du superaj kursoj

La fakultato ofertas du pliajn superajn kursojn:
1. Nivelo B2:Kurso pri historio de Afriko, instruata de D-ro Renato Corsetti.
2. Nivelo C1:Supera kurso pri enkonduko al interlingvistiko, instruata de S-ro Ahmad Mamdoohi.
kaj