Premio Deguĉi 2024 al Mramba Simba Nyamkinda kaj Ilia Sumilfia Dewi
La Premio Onisaburo Deguchi aŭ simple Premio Deguĉi estas monpremio administrata de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu celas regule distingi la plej meritajn projektojn kaj agantojn (individuojn aŭ organizaĵojn), kiuj aktivas sur la kampo de utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof, la instruoj de Deguĉi Onisaburo kaj la Statuto de UEA, kiu listigas inter siaj celoj (art. 3ĉ) "kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj".
La premio Onisaburo Deguchi estis fondita en 1987, okaze de la Centjara Jubileo de Esperanto, kaj tiel titolita honore al la japano Deguĉi Onisaburo, kunfondinto de la Oomoto-movado, kiu en 1923 enkondukis en sian agadon Esperanton kiel internacian komunikilon por la disvastigo de la ideoj pri universala homamo kaj monda paco. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo. Pri la aljuĝo respondecas sola la Estraro de UEA laŭ specifa regularo.
Ĉi-jare la elekto ne estis facila: estis multaj meritoplenaj kandidatoj kaj fine la Estraro de UEA decidis elekti du meritoplenajn aktivulojn. La premio Deguĉi por 2024 estas aljuĝita al Mramba Simba Nyamkinda (Tanzanio) kaj Ilia Sumilfia Dewi (Indonezio).
Mramba Simba Nyamkinda
naskiĝis la 20-an de aprilo 1961 en Marambeka. Li estas tanzania esperantisto, estro de vilaĝaro Salama kaj fondinto de NRO Mazingira, kiu celas samtempe disvolvi sociajn kaj ekonomiajn bonfarton kaj naturprotektadon.
Mramba Simba estas longtempa aktivulo en Tanzanio, en kaj ekster la esperantista movado. Lia laboro diskonigis Esperanton al sia komunumo; samtempe Esperanto ankaŭ ekhavis utilon al la komunumo. Li sukcesis konstrui akvoputojn por la loka socio kadre de la projekto Mazingira, konstruis lernejon, kie estas instruataj pli ol 800 infanoj, kaj starigis lokan radion, kiu regule elsendas informon por plibonigi la socion.
En la jaro 1983 li trovis artikolon pri Esperanto en loka ĵurnalo. Li vidis ŝancon al plua lernado, eĉ senpaga, kaj tuj skribis leteron al UEA por peti kurson. Post tri monatoj alvenis la svahila lernolibreto pri Esperanto. Li serioze studis la dek lecionojn de la lernolibreto kaj sendis la solvitajn taskojn al sia itala mentoro Nino Vessella por korektado; poste li daŭrigis korespondadon kun Hans Bakker el Amsterdamo, kiu pluhelpis lian lernadon per pliaj lernomaterialoj. En la jaro 1988, pere de Bakker li ricevis inviton de UEA al trimonata studvojaĝo en Eŭropo financita per subvencio de Unesko kaj per tio partoprenis seminarion de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj la 73-an Universalan Kongreson (UK) en Roterdamo. Reveninte hejmen, li provis kun geamikoj starigi landan asocion kaj en la jaro 1992 ili sukcesis kunvenigi esperantistojn en Daresalamo, kie li estis elektita la prezidanto de Tanzania Esperanto-Asocio (TEA), kiun li gvidis ĝis 1996. En la jaro 1998 li retranslokiĝis al sia vilaĝo por gardi kaj prizorgi sian familian grundon, kiun la tiamaj vilaĝestroj volis transdoni al aliaj personoj. En la sekva jaro 1999 la vilaĝanoj elektis lin en la vilaĝan estraron; li sperte plenumis sian oficon kaj proponis sukcesajn projektojn (la finkonstruon de bazlernejo kaj kliniko, interalie).
En la jaro 2005 estis balotoj en Tanzanio por la ŝtatprezidento, por la tutlanda parlamento kaj ankaŭ por la regionaj kaj distriktaj parlamentoj. Mramba Simba kandidatiĝis por reprezenti sian komunumon Salama (vilaĝaro el kvin vilaĝoj) en la distrikta parlamento de Bunda. Li estis elektita kun granda plimulto kaj oficis kiel estro de Salama ĝis oktobro de la jaro 2010. En la jaro 2006 Mramba aranĝis vilaĝkunvenojn por esplori pri la malfacilaĵoj, kiuj suferigis la popolon de Salama. Rezulte estis fondita la organizaĵo Mazingira, kiu celas plian disvolviĝon ekonomian kun respekto al la naturo (Mazingira estas la svahila vorto por "medio". Pli detala priskribo de la projektoj: http://www.kono.be/mazingira/eo.html). En 2007 kaj 2008 li entreprenis vojaĝon al Eŭropo por diskonigi la projektojn de Mazingira kaj starigi reton de subtenantoj.
En oktobro 2010 estis denove balotoj. Mramba rekandidatiĝis por reprezenti sian novan komunumon Ketare (vilaĝaro el kvar vilaĝoj) en la distrikta parlamento de Bunda. Pro sia bonfara laboro kiel estro de Salama dum kvin jaroj li kandidatiĝis senopone por Ketare, kio igis lin aŭtomate la estro de la vilaĝaro. Li estis la sola kandidato en la distrikto de Bunda, kiu kandidatiĝis sen kontraŭulo. En oktobro 2015 kaj oktobro 2020 okazis denove balotoj. Mramba denove kandidatiĝis por reprezenti sian komunumon Ketare; dank' al sia bona kaj sukcesa laboro kiel estro de la komunumo Ketare dum la lastaj jaroj, la loka popolo reelektis lin por gvidi la komunumon.
La nuntempa agado de Mramba Simba inkluzivas la starigon de radiostacio “Mazingira FM” (https://radiotadio.co.tz/mazingirafm/), la konstruadon de putoj por provizi la loĝantojn de diversaj vilaĝoj per akvo, kaj ankaŭ helpon al malsanuloj kaj handkapitaj infanoj, kiuj pere de subteno ricevas medicinan servon; aliaj projektoj inkluzivas arbo-plantadon, helpon al orfoj kaj infanoj de malriĉaj familioj per havigo de lernomaterialoj kaj fine konstruadon de la mezlernejo “Esperanto Secondary School”, kiu nun havas ĉirkaŭ 820 lernantojn, kiuj ankaŭ lernas Esperanton kiel aldonan studobjekton.
Ilia Sumilfia Dewi
naskiĝis la 11-an de marto 1978 en Ĝakarto. Ŝi ekkonis Esperanton, estante 31-jara, per la enkonduka kurso de Heidi Goes el Belgio, antaŭa premiito de Deguĉi. Ilia poste proponis organizi la kurson en la universitato, kie ŝi finis siajn studojn tri jarojn antaŭe. En novembro 2009 la enkonduka kurso sukcese okazis. Tiam estis la komenco de ŝia Esperanto-lernado. Ŝi memstare plu lernis per la retejo Lernu.net kaj lernolibroj Esperanto per Rekta Metodo, Poŝamiko kaj la libreto Kunci.
La 3-an de oktobro 2010 ŝi invitis amikojn starigi Esperanto-klubon en Ĝakarto. La klubo bone funkciis por reklami Esperanton kaj kolekti homojn, kiuj deziris kunlerni. Du fojojn monate okazis regulaj renkontiĝoj kaj bazaj kursoj. En decembro 2010 Ilia havis la eblon partopreni la unuan fojon en internacia aranĝo: nome la 29-a Komuna Seminario (KS) en Hanojo, Vjetnamio, organizita ĉiujare inter junuloj el kvar landoj: Ĉinio, Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. Kun samlanda amiko ŝi partoprenis en la tritaga aranĝo. Tiu KS stimulis ŝin por profunde koni la movadon kaj por agadi en Esperanto. En 2011 alia ŝanco venis al ŝi: ĉi-foje por partopreni la 96-an UK-on en Kopenhago. Dum tri monatoj ŝi vojaĝis per Esperanto kaj partoprenis diversajn aranĝojn. Post la vojaĝo en Eŭropo ŝi pli entuziasmiĝis pri Esperanto kaj la movado. Sekve ŝi komencis pli profunde dediĉi sian tempon kaj energion por la indonezia movado.
En 2013 okaze de la unua Indonezia Esperanto-Kongreso en Bogor, la kongresanoj decidis fondi landan asocion, la Indonezian Esperanto-Asocion (IEA). Ilia Dewi fariĝis prezidanto, kies oficon ŝi plenumas ĝis nun.
Poste, okaze de la 101-a UK en Nitro en 2016 ŝi ricevis la Diplomon de UEA pri Elstara Agado. En la sama jaro, kunlaborante kun Aŭstralia Esperanto-Asocio (AEA) kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA), ŝi sukcesis organizi la unuan Trilandan Kongreson de Esperanto en la urbo Bandung.
Rilate instruadon ŝi daŭre gvidas bazan kurson (A1-A2) per Zoom kadre de la Esperanto-kursaro Tibor Sekelj. Krome, plurfoje ŝi estis invitita por fari enkondukan kurson al aliaj komunumoj. Ŝi daŭre klopodas kunlabori kun neesperantistaj organizoj por enkonduki Esperanton, ekzemple en la Nacia Biblioteko kaj en la Ministerio de Junularo kaj Sporto de Indonezio.
Ŝia agado ankaŭ inkluzivas viglan informadon: ŝi kreis podkaston en la indonezia por disvastigi informon kaj novaĵojn pri Esperanto kaj la movado. Ŝi kreis la jutubkanalon “Esperanto Indonesia” kaj regule informas per sociaj retejoj. Ŝi ankaŭ verkas artikolojn pri la indonezia movado por ke alilandaj esperantistoj povu legi freŝajn novaĵojn en la retejo de IEA aŭ sendas raportojn al la bulteno Esperanto en Azio kaj Oceanio aŭ al la retejo de KAOEM.
Ne nur ŝi agadas en sia loka movado sed ankaŭ aktive kunlaboras kun aliaj Esperanto-organizoj. Ŝi nun estas sekretario de KAOEM kaj la sekciestro de ILEI por Indonezio. Krome ŝi plurfoje estis invitita de Esperanto-Populariga Asocio (EPA) de Oomoto, Vjetnama Esperanta Junulara Organizo (VEJO), Filipina Esperanto-Junularo (FEJ) kaj Korea Esperanto-Asocio (KEA) kiel gasto en siaj eventoj kaj kursoj.
Fine Ilia ankaŭ starigis la verkoklubon nomatan “Ruĝa Plumo” kun amiko el Japanio. La klubo subtenas la agadon de Bobelarto per verkado kaj legado de noveloj. Unufoje monate la verkoklubo organizas legokunvenon virtuale kaj instigas ĉeestantojn al verkado en Esperanto.