Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Torino – plej riĉa programo post 2015. Komuniko 1099

La 76-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kune kun la ligita Scienca Kafejo (SK) okazontaj dum la UK en Torino ofertos pli ol 20 prelegojn, preskaŭ same kiel la rekorda IKU en Lillo. Kiel en Montrealo, ankaŭ la IKU- kaj SK-prelegoj en Torino estos hibridaj kaj registritaj.

Post pluraj magraj jaroj pro la pandemio, la ĉi-jara rikolto de la Internacia Kongresa Universitato denove superis dudekon da altkvalitaj proponoj, el kiuj la 5-persona IKU-komisiono (Sabine Fiedler, Jingen Wen, Hans Michael Maitzen, Jose Antonio Vergara kaj Amri Wandel) rekomendis naŭ por IKU (el ili 3 AIS-kursoj) kaj dek por Scienca Kafejo. La Estraro de UEA aprobis la proponon kaj tiuokaze akceptis sesan membron en la IKU-komisiono: prof. Grant Goodall, lingvisto en la universitato de Kalifornio en San Diego, Usono. Li anstataŭos Humphrey Tonkin kiu finis sian multjaran deĵoron en la IKU-komisiono antaŭ kelkaj jaroj.

La distribuo de temoj: 4 pri fiziko, kemio aŭ astronomio, 3 pri lingvistiko, 3 pri Esperantologio, 2 pri literaturo. El la 8 ceteraj prelegoj 2 estas pri natursciencoj (ekologio kaj robotiko) kaj la aliaj pri sociaj sciencoj. Ĉiuj temoj kaj prelegantoj aperas en la suba tabelo. Ĉiuj resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo: https://uea.org/teko/IKU/2023. La plenaj tekstoj de ĉiuj prelegoj aperos en la tradicia IKU-libro, kiu estos havebla jam dum la 100a Germana Esperanto-Kongreso fine de majo, kaj kompreneble en Torino.

Aldone okazos en Torino la disdono de Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj libroj, artikoloj kaj prelegoj en la lastaj jaroj. Estos aljuĝataj ĝis tri premioj en ĉiu branĉo. La sumo de premioj estos ĉ. 500 Eŭroj. Proponojn bv. sendi al renato@esperanto.org ĝis la fino de junio 2023. Eblas aliĝi al la 108-a UK Torino ĝis 31-a de marto dum la dua aliĝperiodo: https://uk.esperanto.net/2023/

El la Gazetaraj Komunikoj