Interkultura Novelo-Konkurso (INK): 3-a eldono lanĉita kun nova temo kaj novaj lingvoj. Komuniko 1097

La Interkultura Novelo-Konkurso (INK) revenas kun la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj. La tria eldono de la konkurso estis lanĉita de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kunlabore kun Bobelarto kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). La konkurso celas instigi novel-kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj.

Krom la temo La sekreta vivo de miaj najbaroj, du novaĵoj atendas la partoprenantojn en la ĉi jara Interkultura Novelo-Konkurso: nun eblas konkursi per ses lingvoj kaj estas dek monpremioj por gajni.

Krom Esperanto, la itala, la rusa kaj la ukraina kiuj estis akceptitaj en la dua eldono, aldoniĝas ĉi-jare la kataluna kaj la persa. Tamen tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas.

Noveloj devas esti neniam antaŭe publikigitaj. La teksto-proponoj devas havi maksimume 2000 vortojn (proksimume 6 paĝojn). Ne estas minimuma longeco. La konkurso permesas uzadon de artefarita intelekto (AI) por kontribui al la verkado, ties uzon oni devas mencii en la sendoformularo. Konkursi eblas per du noveloj.

La ĵurio konsistas el reprezentantoj de diversaj kulturoj. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 109-a Universala Kongreso de UEA en 2024. En la komencanta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premiojn de 500, 400, 300, 200 kaj 100 eŭroj, respektive. En la sperta kategorio, la aŭtoroj de la kvin gajnintaj noveloj ricevos premiojn de 1000, 800, 600, 400 kaj 200 eŭroj, respektive.

La limdato por konkursi estas la 30-a de septembro 2023.

Vidu ĉiujn informojn kaj detalojn pri la konkurso ĉe: http://bobelarto.ink/konkurso.

Kadre de la dua eldono, kies temo estis Nokta vojaĝo, la Interkultura Novelo-Konkurso ricevis 421 konkursantajn novelojn de partoprenantoj el 39 landoj. La ĵurio aktuale laboras pri la juĝado de la selektitaj noveloj. La gajnintoj estos anoncitaj kaj la novel-rikolto lanĉita dum la venonta 108-a UK, okazonta en Torino (29 julio-5 aŭgusto 2023). Por aliĝi al la kongreso, vizitu: http://uea.org/kongresoj/alighilo.

Amo, tuso kaj forpaso, la novel-rikolto de la unua eldono de la konkurso estas aĉetebla en la Libroservo de UEA kaj ĉe eldonejo KAVA-PECH.

El la Gazetaraj Komunikoj