Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2023. Komuniko 1104


Universala Esperanto-Asocio, neregistara organizo en konsulta rilato kun Unuiĝintaj Nacioj, salutas UN kaj Unesko okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2023. La familia unuo estas baza elemento en la organizado de la homa socio, kie infanoj estas edukataj kaj nutrataj, kie individuoj unuiĝas por protekti siajn infanojn kaj nutri sian amon, kie maljunuloj estas subtenataj kaj samtempe faras sian kontribuon. Respekto de bazaj homaj rajtoj postulas, ke ni, kiel individuoj kaj kiel ŝtatoj, subtenu la familion, kaj ankaŭ prezentu ĝin kiel modelon de respekto, konfido kaj kompreno.

Kiam en la jaro 1994 UN festis Internacian Jaron de la Familio, nia Asocio ludis signifan rolon, organizante konferencon en Graz, Aŭstrio, parte financitan de UN, pri internaciaj familioj. Sekvis ĝin, en Maribor, Slovenio, renkontiĝo de Esperanto-parolantaj familioj.

Baldaŭ venos la trideka datreveno de tiu speciala jaro de UN, kies efiko estis tiel pozitiva. En la nuna jaro, okaze de la Familia Tago, UN direktas sian atenton al demografiaj demandoj. Fine de la jaro 2022 la monda enloĝantaro atingis ok miliardojn. La Generala Sekretario de UN, s-ro António Guterres, nomis tiun fakton “mejloŝtono en la homa evoluo” ĉar ĝi rezultis ĉefe el pliboniĝo de sanaj sistemoj kaj progreso en medicino, ne el kresko de homa fekundeco: fakte, pliboniĝo de la vivsituacio de la homoj emas malaltigi fekundecon.

Tamen, se la tuta nombro de homoj en la mondo daŭre kreskos, ĝi tiel streĉos resursojn, ke la homa bonfarto falos kaj fekundeco denove altiĝos. Ni troviĝas en delikata momento kiu postulas la plenan kunlaboron de sciencistoj kaj politikistoj tra la mondo por samtempe prosperigi familiojn kaj ekvilibrigi la nombron de mondaj enloĝantoj.

Universala Esperanto-Asocio havas membrojn kaj organizojn tra la tuta mondo – homojn aparte konsciajn pri la fragileco de nia planedo kaj pri la graveco de monda komunikado por solvi mondajn problemojn. Ni hejme parolas multajn lingvojn, sed formas “unu rondon familian” (laŭ la vortoj de nia fondinto) pro tio, ke ni posedas komunan “familian” lingvon. Ni celas dediĉi tiun internacian lingvon al la solvo de problemoj de milito kaj paco, de homaj rajtoj, kaj de homa konfido. Ni solidariĝas kun Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko por protekti, fortigi kaj prosperigi familiojn tra la tuta terglobo kaj teni ekvilibron inter homoj kaj resursoj, por la kolektiva bono.

El la Gazetaraj Komunikoj