Malmulte da fojno en tiu ĉi trogo

Eugeno de Zilah
Saĝo kiel terapio / Išmintis kaip terapija .
Jūratė Baranova. Trad. Gediminas Degėsys. Vilnius, Litovio: Trys Žvaigždutės, 2008. 341p. 18cm. ISBN 9789955641759.
Prezo: € 10,50

Mendi en la katalogo de UEA

Jūratė Baranova estas profesoro pri filozofio ĉe la Pedagogia Universitato en Vilnius. Inter la jaroj 2000 kaj 2007 ŝi publikigis ses librojn kies esperantigitaj titoloj komprenigas ŝian interesokampon. Jen ili: Filozofio de historio, Etiko – filozofio kiel praktiko, Morala filozofio de la 20a jarcento – interparolo kun Kant, Meditoj: tekstoj kaj bildoj, Filozofio kaj literaturo: kontraŭdiroj, paraleloj, kruciĝoj, Nietzsche kaj postmodernismo. Profesoro Baranova interesiĝas pri la praktika efiko de la filozofio. Ŝi esperas, kiel jam esperis epikuranoj kaj stoikuloj, ke «filozofo estas kuracisto de la animo» (p. 87). Tiele, ni komprenas la iom misgvidan titolon de ŝia libro: Saĝo kiel terapio. Misgvida, ĉar la aŭtoro laŭlonge de tiu ĉi libro parolas pri tio, kion oni kutime nomas «filozofio». Ŝi, cetere, ne konfuzas saĝon kun filozofio, ŝi eĉ citas Platonon: «Kaj filozofo – diras Diotima – troviĝas en la mezo inter saĝuloj kaj stultuloj» (p. 28). Veras, aliflanke, ke, en Saĝo kiel terapio, ŝi serĉadas la doktrinojn havantajn psikologiajn kuracefikojn nur ĉe antaŭkristanismaj filozofoj, kaj ĉe tiuj ĉi la konfuzo inter sophia kaj philosophia, «saĝo» kaj «saĝemo», estis kutima. Filozofio vere disiĝas de la saĝo, tio estas, ke filozofoj ĉesas esti saĝuloj, nur post Kartezio, en la 17-a jarcento.
Jūratė Baranova provas do trovi «praktikan saĝon» en filozofiaj doktrinoj. Ŝia libro dividiĝas en du partojn: «Antikva etiko» kaj «Orienta etiko». La unua parto, «Antikva etiko», entenas ses ĉapitrojn, kies titoloj fidele anoncas la temojn: 1. Saĝo kaj povo: Trasimaĥo; 2. Saĝo kiel transcenda idealo: Sokrato; 3. Saĝo kiel akrevido de la vero: Platono; 4. Praktika (phronesis) kaj teoria (sophia) saĝoj: Aristotelo; 5. Saĝo kiel ataraksio: Epikuro; 6. Saĝo kiel apatio: stoikistoj.
Mi ne scias kion signifas la litova esprimo tiesos įžvalga, sed temante pri Platono, la titolo de la ĉapitro I.3 devus esti «Saĝo kiel kontemplado de la vero: Platono», «akrevido», laŭ Zamenhofa uzado, ne taŭgas en la kunteksto. La terminoj «transcenda», «ataraksio» kaj «apatio» estas en PIV, ni nur atentu la filozofian sencon de «apatio». La enhavo de la ĉapitroj estas bonaloja universitata produktaĵo, tia kian ni trovas en multaj libretoj franclingvaj kaj germanlingvaj por kandidatoj al universitataj enirekzamenoj. Mi ne diras tion ĉi malestime, ĉar tiajn librojn, ĝis la recenzata, mi ne renkontis en nia lingvo. Ĝi bezonatis probable ankaŭ en la litova kaj ebligas akiri kelkajn bazajn konojn pri la antikva etiko. Pleje plaĉis al mi la sesa ĉapitro, la plej longa. Ĝi min instigis al relego de Leteroj al Lukilio («Lucilio» en la teksto), esenca fonto de tiu ĉi ĉapitro. Sed ve, mi havas en mia libraro nur kvar el la 124 leteroj de Seneko al Lukilio, do mi ne povis pritaksi la ĝustecon de la senekaj citaĵoj tradukitaj senpere el la litova Laiškai Lucilijui kaj ne el la latina Ad Lucilium epistolarum moralium libri XX, kiel postulus la kutima universitata metodo. Tion mi bedaŭras, ĉar troviĝas en tiu ĉi sesa ĉapitro vera antologieto, 79 citaĵoj sur 26 paĝoj, el Leteroj al Lukilio. Kelkaj el ili estas korĝojigaj, ekzemple: «filozofio, proponante sin mem al ĉiuj kvazaŭ stratulino, estas damaĝa» (p. 86); sed ĉu precize tion diris Seneko en la latina, mi ne scias. Tiu antologieto estas certe leginda eĉ por tiuj kiuj jam akiris mezlernejajn konojn pri la eŭropa filozofio. Ĉio kion diras profesoro Baranova pri Sokrato, Platono, Aristotelo, Epikuro kaj Seneko, estas aŭdinda. Sed post Platono kaj Aristotelo, kial ŝi ne parolis pri Plotino kaj pri la novplatonismo? La novplatonismo, sintezo originala de platonismo akademia kaj aristotelismo licea, estis, laŭ ĉiuj filozofi-historiistoj, unu el la plej gravaj pensofluoj de la romia imperio. Plotino mem estis konscienco-direktanto same kiel Seneko. La mistikismo de Plotino havis pli da praktikaj efikoj ĉe imperiestro Galieno, ol la stoikismo de Seneko ĉe imperiestro Nerono. Kial do la stranga silento pri li, en libro kies celo estas trovi tekstojn pri resanigo de malsanaj animoj? Kial profesoro Baranova silentas ankaŭ pri cinikuloj: ili ja ĉiuj estis «animodirektantoj»?
Pri la dua parto, «Orienta etiko», ne utilas multe paroli. Jam en la enkonduko profesoro Baranova konfesas sian distancon de la «orienta» filozofio: «Kio estas komuna inter litova kaj orientaj kulturoj? Doniĝas la respondo: nenio.» (p. 105) La longaj citaĵoj el Hegel pri ĉinoj, sen kunteksto, ŝajnas rasismaj, kalumniaj kaj... stultaj. Pri tio ĉi ankaŭ la aŭtoro konsentas. Kial do enmeti ilin en libron tute aliteman? Kial paroli pri Erich Fromm, kiu estas psikanalizisto kaj neniel specialisto pri «orienta» filozofio, se tio estas por diri, ke «E. Fromm ankaŭ komparas zenbudhismon kun la psikanalizo de S. Freud. Kaj li rimarkas gravajn diferencojn inter ili» (p. 107). Ĉu iu iam supozis, ke ne ekzistas «gravaj diferencoj» inter psikanalizo kaj zeno? Se oni vere volas paroli pri E. Fromm en libro en kiu temas pri «orienta etiko», kial ne eliri el la dialektiko inter «esto» kaj «havo», pri kiu Fromm tiel multe insistas? Kial Shankara kaj la vedanta-a etiko ne havas ĉapitreton inter, aŭ post, la ĉapitroj «Konfucea etiko», «Taoisma etiko», «Budhismo» kaj «Zenbudhismo»? Ĉu pro siaj multaj similecoj kun la novplatonisma etiko jam evitita en la unua parto? Tio kio estas dirita en la dua parto de la libro troviĝas ankaŭ en iu ajn enciklopedio. Tamen estus multo direnda.
Ĉiujn ĉapitrojn sekvas, laŭ universitataj kutimoj, bibliografio, kiun la tradukinto baptis «literaturo», verŝajne pro la altiro de la litova vorto literatūra. Cetere, enhavtabelo, bibliografioj kaj piednotoj okupas 48 paĝojn el la 175 paĝoj de la libro. Plibeligaj ilustraĵoj (fotoj nigra-blankaj pri famaj pentraĵoj kaj statuoj) okupas pliajn 11 paĝojn. Leganto de la Esperanta unua duono de tiu ĉi dulingva libro legos do 116 paĝojn. Kion ni povas ekscii el la ekstertekstaj paĝoj? Nu, tion, ke profesoro Baranova legas en la litova, angla, rusa kaj pola. Francaj kaj germanaj aŭtoroj estas citataj el siaj anglaj tradukaĵoj. Profesoro Baranova verŝajne scipovas, kiel ĉiuj universitataj instruistoj pri filozofio, ankaŭ la latinan kaj la helenan, sed tialingvaj verkoj ne estas menciitaj en la bibliografioj kaj piednotoj. Mi miras pri la malmulteco de originalaj tekstoj uzitaj de la aŭtoro. Krom la jam menciita libro de Seneko, mi trovis unu libron de Ksenofono (kiu ne estas saĝulo nek filozofo), unu de Aristotelo, unu de Popper kaj unu de Cicero, ĉiuj en litovaj tradukaĵoj. En la bibliografio pri la dua parto, nur la libro de Konfucio (Konfucijus. Apmąstymai ir pašnekesiai) estas originala teksto. La aliaj libroj estas verkaĵoj de universitatuloj pri filozofoj aŭ pri aliaj universitatuloj. Esperanta azeno trovos malmulte da fojno en tiu ĉi trogo.
La tradukaĵo de Gediminas Degėsys estas komprenebla. Tamen la tradukinto ne konas la filozofian lingvaĵon jam ekzistantan (ekzemple, li tradukas la platonan Tò sympósion, per «Festeno», anstataŭ la jam tradicia «Simpozio» ktp.) kaj transskribas fremdajn vortojn senpere el la litova («Kungdzi» anstataŭ «Kongzi», «ĵen» anstataŭ «jen» ktp.). Neprus utiligi en tiaj tradukaĵoj la transskribsistemojn oficialajn. Estas kelkaj lingvaj eraroj kaj svarmo da tajperaroj. Pri ĉio ĉi kompreneble la aŭtoro ne respondecas.
Gravas, ke la eŭropa intelektularo alkutimiĝu al la disvastigo de siaj verkoj en nia lingvo. Do, tiuj kiuj volas precize ekscii kiel fartas la universitata filozofio en Litovio, nepre legu tiun ĉi dulingvan libreton.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la marta numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.