Leginda en, sur, apud, ĉe, sub… la lito

Nora Caragea
Rakontoj sub la lito. Antoaneta Klobučar. El la kroata trad. Davor Klobučar. Ilustris Ana Klobučar. Osijek: Liberiga stelo, 2004. 120p. 20cm. ISBN 953980812X.
Prezo: € 9,90

Mendi en la katalogo de UEA

Jen ĉarma libro por junaj legantoj kaj homoj, kiuj sentas sin junaj. Temas pri dek ok mallongaj rakontoj “sub la lito” pri tre malsamaj bestoj. Inter la plej malgranda, la eta formiko, kaj la plej granda, la elefanto, ni renkontas plej diversajn mambestojn, plej variajn birdojn kaj plurajn aliajn. Tiuj bestoinfanoj aperas preskaŭ ĉiam kun Panjo kaj Paĉjo kaj en sia natura medio, kie ili lernas la ĉiutagan vivon – kaj ni, la scivolaj legantoj, kune kun ili. Vere originala estas la disdivido en tri partojn: Aventuroj ravaj, Familioj gravaj kaj Instruoj pravaj, kiuj bele harmonias kun la tuta enhavo de la libro. Ĉiuj bestoj ricevis ĉarmajn nomojn (tre belaj solvoj en Esperanto!): ekzemple, Miaŭĉjo, Plaĉjo, Stulĉjo, Timemulino kaj similaj aliaj.
Aparte ĉarmaj kaj vere admirindaj estas la belaj koloraj bildoj, faritaj de la 12-jara filino de la aŭtorino, kiuj trafe ilustras la interesajn rakontojn. Sola manko de tiuj bildoj estas, ke ili ĉiuj estas inverse prezentitaj, ol ni kutimas tion el aliaj libroj.
La lingvaĵo estas – preskaŭ – senriproĉa, se oni ne konsideras kelkajn malglataĵojn. Ekzemple necesas ĝuste dividi vortojn tiel: for-iris, trans-iris, sed ne fo-riris, transiris, kio ĝenas la fluan legadon. Mi trovis malmultajn aliajn erarojn, ekz. tiun, ke nepre oni devas ŝmiri farbon sur sian vestaĵon. Infanlibro bezonas aparte atenteman kontroladon!
Entute tre rekomendinda legaĵo, ne nur por infanoj…

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2011. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.