La Estraro kunsidis en Roterdamo


La Estraro de la Universala Esperanto-Asocio kunsidis en Roterdamo la 19-an, 21-an kaj la 22-an de aprilo.
Dum la kunsidoj estis traktitaj multaj temoj, kiuj rilatas al la kurantaj kaj strategiaj aferoj de la Asocio. Jen nur kelkaj el ili: membraro kaj membrovarbado, servoj kaj retejoj, landaj asocioj, oficejoj kaj oficistoj, financoj, kunlaboro kun ILEI, TEJO kaj aliaj fakaj asocioj, Belartaj Konkursoj, informado, eksteraj rilatoj, regionaj komisionoj kaj kongresoj, komisiitoj, UK en Lahtio kaj UK-oj en la sekvaj jaroj kaj multaj aliaj gravaj por UEA temoj.
La 20-an de aprilo okazis la 50-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA. Dum ĝi la estrarano Trezoro Huang Yinbao prezentis Unesko-Kurieron en Esperanto, vic-prezidanto Stefan MacGill prelegis pri la historio de la Volontula Servo en la Centra Oficejo, la Prezidanto Mark Fettes prelegis pri “Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”. La lasta programero de la Tago estis “Dialoga momento kun la Estraroj de UEA kaj TEJO” dum kiu la ĉeestantoj diskutis kun la estraranoj la nunan situacion de UEA.






Fotoj de Anna Striganova