La 50-a Malferma Tago en la Centra Oficejo


La 20-an de aprilo 2019 en la Centra Oficejo de la Universala Esperanto-Asocio okazis la 50-a Malferma Tago. Tradicie la ĉefa programo komenciĝis per la prezento de la Librosevaj novaĵoj, kiun faris Ionel Oneţ.

Sekvis prelego de la redaktoroj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la nova projekto de UEA Reta Revuo. Ili rakontis pri ĝiaj nunaj evoluoj kaj perspektivoj.

Volontulo de TEJO Manuela Burghelea prezentis la retejon “Tutmondaj Voĉoj” (Global Voices).

La estrarano de UEA Trezoro Huang Yinbao rakontis pri la novaj atingoj, rilate la eldonadon de Unesko-Kuriero en Esperanto.

Sekvis Katalin Kováts kun la prelego “Kiel evoluigi niajn lingvokapablojn? – Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj".

Poste Stefan MacGill, la vicprezidanto de UEA, enhavoriĉe prelegis pri “Radikoj de la Volontula Servo kaj Teknologio en la Centra Oficejo”. Lia rakonto estis bazita sur liaj personaj spertoj en la CO.

Post li prelegis la Prezidanto de UEA Mark Fettes pri “Esenco kaj estonteco: La signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo”.

Finis la ĉefan programon de la tago la "Dialoga momento kun la Estraroj de UEA/TEJO". Okazis vere sincera dialogo inter la gvidantoj de UEA kaj la membroj. Parto de la diskuto estis sufiĉe akra kaj rilatis al la lastaj decidoj pri la ŝanĝoj en la Centra Oficejo.


Okazis ankaŭ kelkaj aliaj oficialaj kaj ne oficialaj programeroj, kiel, ekzemple, prezento de la nova profesia muzika aranĝo de la himno La Espero, kiun preparis Jo Haazen.

Tradicie la vizitantoj ĝuis specialajn ofertojn de la Libroservo kaj senpagajn kafon kaj teon. Dank' al la donacintoj, la Malferma Tago iĝis senkosta por UEA, kio pozititivas por ĝia buĝeto.
Pli detalajn informojn pri la 50-a Malferma Tago kaj la eventoj, lige kun ĝi, legu ĉi-tie en la Reta Revuo kaj en la venonta numero de la revuo Esperanto.



Fotoj de Anna Striganova