Reta voĉdono. Ni adaptiĝu por ŝpari tempon kaj monon
• Jérémie Sabiyumva
Lastajn jarojn ĉio okazadis per poŝto. Sendi aĵojn al aliaj landoj aŭ kontinentoj postulas multajn semajnojn, eĉ monatojn, por atingi la destinon, ofte perdiĝas, aliaj malboniĝas survoje.
Kun interreto per eta klako, en unu minuto, la letero atingas la adresaton: mirinde!!!
Jen la evoluo kiun ni esperantistoj devas kapti.
Kio pri la retvoĉdono? Ĉu nun eblas voĉdoni rete? Jes, tio jam okazas en UEA, sed por komitatanoj. Ĉar komitatanoj reprezentas membrojn de Landaj Asocioj, mi certas ke eĉ tiuj membroj povas voĉdoni rete kaj tio havas avantaĝojn.
La voĉdona procezo ne estos longa: per poŝto, ekzemple por mi, kiu loĝas en Burundo, mi atendus almenaŭ du monatojn por ke la balotilo atingu mian poŝtkeston, kaj la CO atendos
pliajn 2 monatojn por ke mia kompletigita balotilo atingu Roterdamon. Do se la procezo estos rapida, ni bezonos ĉirkaŭ 4 monatojn!!!
Al tio aldoniĝos riskoj de perdoj: Ofte leteroj perdiĝas survoje. Laste, post 6 monatoj, alvenis pakaĵoj el Brazilo al mia poŝtkesto. Mi volis scii kial ĝi alvenis kun tia nekredebla malfruo. La respondo estis ke okazis eraro, la sendaĵo unue iris al Suda Afriko!!!!
Ni ne forgesu ke por sendi leterojn per poŝto kostas ĉe ambaŭ flankoj. Kaj nun ni estas pensantaj pri strategio por malpliigi elspezojn de UEA. Mi opinias ke UEA ne bezonos sendi la balotilojn al miloj da membroj, kaj same, la membroj ne elspezos por resendi la balotilojn. En Afriko kaj en multaj aliaj landoj, ĉefe malriĉaj, ni klopodas varbi homojn por aliĝi laŭ la nova aliĝkotizo, sed ne ĉiuj povas havi la 2 eŭrojn. Ĉu ili sukcesos pagi 2 aŭ 3 eŭrojn por sendi la balotilojn?
UEA simple pensu pri simpla voĉdonilo, facile alirebla por ĉiuj, prefere per telefono (ĉar ne ĉiuj havas komputilojn) kaj por tiuj, kiuj ne havas retaliron, UEA disponigu alian manieron, por ke ĉiu havu egalan ŝancon esprimi sin.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la maja numero 2019. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.