Nikola Aleksiev. 110 jaroj de lia naskiĝo

Julian Modest

Mi neniam forgesos Nikola Aleksiev, unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj. Mi memoras, ke unuan fojon mi vidis lin en 1962. Tiam mi estis dekjara. Mia patro, Ilia Mihalkov, kiu estis esperantisto, regule partoprenis en la kunvenoj de sofiaj esperantistoj, kiuj tiam okazis en klubejo sur bulvardo Tolbuhin, nun Vasil Levski. Foje-foje kun la patro mi estis dum la kunvenoj. Tie mi vidis unuan fojon Nikola Aleksiev. Li parolis al la ĉeestantoj klare, flue, elokvente Esperante. Tiam mi revis, ke iam, kiam mi bone ellernos la lingvon, mi ŝatus paroli kiel li.
De mia patro mi eksciis, ke antaŭ la Dua Mondmilito Nikola Aleksiev estis tre aktiva en la laborista Esperanto-movado kaj multfoje li suferas pro sia laborista Esperanta agado. Kiam mi iĝis studento kaj mi komencis pli aktive okupiĝi pri Esperanto kiel prezidanto de la studenta Esperanto-societo “Vela Peeva” en Sofio, mi eksciis detalojn pri la vivo kaj agado de Nikola Aleksiev.
Li naskiĝis en 1909 en urbo Berkovica kaj komencis lerni Esperanton en 1924. Antaŭ la Dua Mondmilito li estis gvidanto de Bulagara Laborista Esperanta Asocio. Li redaktis plurajn Esperantajn eldonaĵojn. Pro la aktiva kontraŭfaŝita agado li pasigis sep jarojn en malliberejo.
Post la Dua Mondmilito Nikola Aleksiev estis unu el la ĉefredaktoroj de la centra organo de bulgaraj sindikatoj “Trud” (“Laboro”). Li estis membro de Tutmonda Packonsilantaro. De 1964 ĝis 1976 li estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asoicio. Aleksiev dediĉis grandan energion al Mondpaca Esperanta Movado (MEM). Li estis komitatano kaj honora membro de UEA. Aleksiev verkis multajn librojn pri laboristaj, sidikataj kaj pacaj temoj. Bonega tradukisto li tradukis en Esperanton la librojn “Apostolo de libereco” kaj “Mia vivo” de Trifon Hristovski..
De 1985 mi ofte vizitis Nikola Aleksiev hejme. Dum pluraj horoj ni konversaciis. Li rakontis al mi rememorojn el sia Esperanta vivo kaj mi atente aŭskultis lin, ĉar li estis bonega parolanto, spertis rakonti bilde kaj interese. Li bone konis la bulgaran kaj Esperantan literaturojn, multe legis kaj havis vastajn konojn.
Nikola Aleksiev ĉiam estis tre kara kaj tre afabla al la esperantistoj, sed severa al tiuj, kiuj opiniis, ke Esperanto ne estas vera lingvo. Li pretis al tiuj personoj tuj pruvi, ke Esperanto sukcese esprimas eĉ la plej subtilajn sentojn kaj pensojn kaj li recitis strofojn el multaj poemoj de elstaraj bulgaraj poetoj, kiuj estis tradukitaj en Esperanton.
Nikola Aleksiev forpasis en 2002. Mi memoras la tagon, kiam ni, la geesperantistoj adiaŭis lin por ĉiam. Ĉe la funebra ceremonio estis ne nur geesperantistoj, sed multaj personoj, kiuj bone konis lin, profunde estimis kaj ŝatis lin, kaj estis senlime dankemaj al li, kiel mi mem.