Unesko diras: nia Organizaĵo dividas kun la esperantista Movado komunajn valorojn

Renato Corsetti

La ĉi-jara mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko al la Universala Kongreso estas aparte varma kaj aparte enhavo-plena. Ĉiu leganto juĝu mem el la ĉi-suba teksto. Ĝi rekonas la komunecon de celoj kaj valoroj inter la Esperanto-movado kaj Unesko mem. Temas pri teksto bone utiligebla en nia informa laboro. Tiucele oni komencis produkti nacilingvajn versiojn, kiujn vi povas trovi en la reta paĝo http://www.linguistic-rights.org/unesco/unesko.html#UNESCO_103aUK, prizorgata de la reprezentanto de UEA ĉe UN en Ĝenevo, Stefano Keller, kun kiu vi interkonsentu pri pliaj tradukoj, skribante al traduko@linguistic-rights.org. La saluto estis petita per taŭga letero en majo de Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, kiu ankaŭ pri­zorgis la tradukon al Esperanto de la franclingva originalo. Gratulojn al ni ĉiuj pro la rekono kaj bonan pluan laboron!

Mesaĝo de s-ino Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktoro de Unesko, okaze de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto, Lisbono, la 29-an de julio 2018

Mi estas feliĉa povi sendi ĉi tiujn subtenajn vortojn al la partoprenantoj de la 103-a Universala Kongreso de Uni­versala Esperanto-Asocio.
Vi havas la ŝancon kunveni en tiu belega urbo Lisbono, urbo ligita al vasta historio, kiu konstruiĝis en vojkruciĝo kun diversaj kulturoj, urbo malfermita al la mondo, tutokcidente en la Iberia duoninsulo.
Mi ne dubas, ke tiu elstara kadro su­kcesos inspiri al vi fruktodonajn in­terŝanĝojn.
Kiel vi scias, Unesko subtenas la ins­truadon de Esperanto ekde multaj jaroj.
Estas fakto, ke nia Organizaĵo di­vidas kun la esperantista Movado ko­­munajn valorojn: esperon en kon­stru­a­do de paca mondo, harmonian kun­vivadon inter la popoloj, respekton al kultura di­verseco, solidarecon trans la limoj.
La cemento de ĉiuj tiuj valoroj es­tas la kapablo dialogi, aŭskulti, inter­komunikiĝi.
La lingvoj, kiuj estas la vektoro eb­liganta tiun dialogon, konsistigas do la esencan ilon por atingi la celojn, ki­ujn ni devas realigi, kaj same por la de­fendo de niaj valoroj.
Ni devas defendi la lingvojn, ĉefe la maloftajn lingvojn, la indiĝenajn lin­gvojn, pri kiuj ni scias, ke ili malaperas nuntempe laŭ la ritmo de po unu ĉiujn du semajnojn – kio estas neriparebla perdo por la homa heredaĵo. Ni devas defendi ankaŭ la plurlingvismon en la instruado, per adekvataj publikaj po­litikoj, sed ankaŭ en la virtuala spaco de la interreto, por ke plu vivu la lingva kaj kultura diverseco de ĉiuj homgrupoj; por ke ĉiu povu lerni pri sia historio, sia identeco, ĉerpante el la simbolaj fontoj de sia origina etno.
Tiu sin-engaĝo estas ankaŭ la via.
Ĉar Esperanto ne volas forviŝi la grandan kvanton da parolataj lingvoj en la mondo; male, ĝi reprezentas taŭ­gan ilon por komuniki en respekto de ĉi­uj lingvoj, ĉu minoritataj, ĉu de la pli­multo, kaj realigas la ekziston de hom­grupo de parolantoj, sendependaj de iu ekonomia, politika aŭ kultura he­gemonio.
Paroli Esperanton estas sin levi al kosmopolita konscinivelo, esti mond­ci­vitano – sen forlasi siajn apartajn ligojn.
La temo elektita por via kongreso en tiu ĉi jaro estas: “Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?”
La elektenda direkto certe estas tiu, kiun via Movado kaj nia Organizo mon­tras de multaj jaroj: engaĝiĝi pli kaj pli por savi kaj vivteni tiun esencan parton de la nemateria homara heredaĵo: la lin­gvojn; defendi la lingvan diversecon kaj kuraĝigi al plurlingva edukado.
Tiel ni sukcesos konstrui mondon pli malfermitan, pli inkluzivan kaj pacan.
“Multaj voĉoj, unu mondo” – jen la slogano de nia fame konata organo Unesko-Kuriero.
“Multaj voĉoj, unu mondo”, tiel tradukiĝas al Esperanto tiu idealo, kiun vi kaj ni havas – kaj kiu estas skribita sur la versio de nia revuo, aperanta ek­de nelonge en Esperanto: Unesko-Kuriero.
Finfine mi volas esprimi, nome de Unesko, elkorajn bondezirojn por la suk­ceso de via Kongreso.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la oktobra numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.