Praktika valoro de Esperanto en la elementa lernejo

Wei Yubin (Jado)


Foto de Jado

La angla lingvo estas deviga lernobjekto por ĉiuj ĉinaj lernejanoj, sed la lernado de ĝi ĉiam ilin kapdolorigas, ĉar la ĉina kaj angla tute apartenas al du malsamaj sistemoj. Por ĝin posedi oni devas elsalti ekster la kadro de sia propra lingvosistemo, jam radikiĝinta en sia kapo ekde infanaĝo (ekzemple, en la ĉina lingvo ne ekzistas la konceptoj de tenso kaj modo, tial la verbo ne varias sub ajna kondiĉo, dum en la angla lingvo, la verbo ofte varias gramatike en sia formo; ankaŭ al la ĉina lingvo mankas la artikolo, ĉar ŝajnas al ĉinlingvanoj, ke la artikolo ne estas nepre necesa, sekve la uzo de la artikolo fariĝas komplika kaj kapdoloriga). Do la ekposedo de la angla bezonas penegan intelektan konsumon.
Tial oni povas trovi en Ĉinio, ke ĉie funkcias kursoj de la angla lingvo. Post lernejaj horoj gepatroj devigas siajn infanojn iri al la kurso por lerni ĝin. La iama vicministro de la ĉina Eduka Ministerio Wu Qidi emfazis pri tio, “multe da konsumado, malmulte da rikoltado”. Lastjare, multaj famuloj el eduka kaj kultura rondoj alvokis forigi la anglan lingvon el la ekzamenprogramoj por la enira ekzameno al universitato. Oni kredas, ke kun la profundiĝo de la reformo de la ĉina edukado, eble la fremda lingvo ne plu estos peza ŝarĝo por la ĉinaj infanoj en proksima estonteco. Sed kiel plibonigi nian situacion pri instruado de la fremdlingvoj estas la urĝa tasko, kiun ni ne povas eviti. Ĉar posedi fremdajn lingvojn, almenaŭ unu, jam estas necese por multaj, se ili volas komunikiĝi kun la ekstera mondo.
En Esperantujo oni jam konfirmis ke Esperanto havas propedeŭtikan valoron en la lernado de la fremdaj lingvoj, sed “en Ĉinio oni ankoraŭ ne faris tian praktikon, nek bone faris necesajn statistikojn pri tiu afero. Do mankas al ni studo kaj raporto pri tiu laboro surbaze de solidaj esploroj.” (el la letero skribita de la ĉina fama esperantisto, iama akademiano Laǔlum al la Lernejo Baiyanshujie en la jaro 2008) Tial por konfirmi ĝian faciligecon la lernejo Baiyangshujie, situanta en la urbo Taiyuan, Ĉinio, enkondukis Esperanton en la lernejon.
Ekde la jaro 2008, la lernejo komencis Esperanto-instruadon je la komenco de ĉiu lernojaro. Ĉiujare oni elektas unu el la paralelaj kvar klasoj kiel eksperimentan klason, en kiu la Esperanta kurso daŭros ĝis la lasta lernojaro dum la elementlerneja periodo. Nun pli ol 600 lernantoj lernis kaj lernas Esperanton kiel devigan kurson po unu lernohoro ĉiusemajne.
En 2009, La eksperimento listiĝis en la eksperimentan projekton de la Eduka Akademio de Shanxi-provinco en la 11-a kvinjara plano. La lokaj edukaj departementoj donas grandan atenton al la eksperimento.

La praktikado jam travivis pli ol dek jarojn, kaj ni rimarkis, ke la instruado de Esperanto en la elementa lernejo almenaŭ havas jenajn avantaĝojn.

1. Pere de Esperanto faciligi por infanoj lerni la fremdajn kaj nacian lingvojn:
En la jaro 2018, ni publikigis la totalan mezumon de notoj de diplomitoj tiujaraj en sinsekve kvarjara lernado kaj ok ekzamenoj (ĉiujare du fojoj) de la angla lingvo. En ĉiu klaso estas ĉirkaŭ 50 infanoj (la nombro de la lernantoj en la klasoj estas varia ĉiujare).
Sesa-jara klaso 1 (ne esperanta) 92.8
Sesa-jara klaso 2 (ne esperanta) 92
Sesa-jara klaso 3 (ne esperanta) 88.8
Sesa-jara klaso 6 (esperanta) 93.3
De supra statistiko oni povas facile vidi, ke infanoj kiuj lernas Esperanton gajnis pli altajn poentojn en ekzamenoj de la angla lingvo.

Atestilo pro esperantotrajta lernejo

Samtempe ni ankaŭ rimarkis ke la lernado de Esperanto povas helpi infanojn lerni la ĉinan lingvon. La skriba ĉina lingvo ne estas alfabeta, sed ĝi konsistas el kvadrataj ideogramoj formitaj per diversformaj strekoj. Laŭ iliaj formoj oni ne povas distingi ilian vortspecon, sen koni ilian sencon. Ĝuste pro tio la ĉinaj ideogramoj fariĝas komplikaj kaj abstraktaj por la infanoj, dum la finaĵoj de Esperantaj vortoj estas regulaj kaj oni povas facile rekoni iliajn vortspecojn laŭ tiuj finaĵoj. Lernante Esperanton la infanoj pli kaj pli rimarkas ke la o-vortoj ofte esprimas la nomojn de la objektoj ktp, kaj jam ekhavas gramatikan ekkonon en subkonscio. Pro tio ni faris teston, sur kies testfolio estas taskoj farendaj en 10 minutoj.
La unua tasko: grupigi jenajn vortojn laŭ la vortspecoj po tri en ĉiu grupo.
Ekzemple,xinde (新的), zhuozi(桌子), dasao(打扫), paobu(跑步)meili(美丽),gaoda(高大), feixiang(飞翔),pingguo(苹果),shumu(树木)
La dua tasko postulas ke la infanoj elektu el la eroj la vorton, kiu apartenas al vortospeco malsama ol tiu de aliaj vortoj.
Ekzemple,
a.( )A. huaer (花儿) B. yuncai(云彩) C. wanshua(玩耍)
b.( )A. xiangjiao(香蕉)B.tiaowu (跳舞) C.qiche (汽车) ktp.
Fine ni rimarkis ke la infanoj kiuj lernas Esperanton povas pli rapide kaj ĝuste plenumi la taskon. En la kvara-jara klaso A estas 53 lernantoj kiuj lernas Esperanton, 36 el ili donis perfektan solvon, sed en la kvara-jara klaso B, el la 54 lernantoj, kiuj ne lernas Esperanton, 31 donis perfektan solvon.

2. Pere de Esperanto kulturi transkulturan konscion kaj la mondan vidkampon de la infanoj
“La edukado devas vizaĝi al la modernigo, la mondo kaj estonteco.” Tion la fama politikisto Deng Xiaoping surskribis por la Lernejo Jingshan de Pekino. Ĝi montras la direkton por la ĉina edukado: eduko devas sin orienti al mondskala evoluo kaj kulturi la infanojn deinfanaĝe por ekhavi la mondan konscion kaj malferman sintenon. Sed por multaj lernejoj, precipe tiuj en internaj kaj neevoluintaj regionoj de Ĉinio multaj infanoj vidis eĉ neniun fremdlandanon, kaj la mondo por ili estas abstrakta. Do, kiel ili povus havi la mondan konscion? Esperanto kies naskiĝo kaj evoluo estas akompanataj de zorgo pri la sorto de la homaro, iĝas ideala lernobjekto por pli bone koni la mondon kaj doni konkretan ilon por tion realigi. Ekzemple, lastjare la Lernejo Baiyangshujie bonvenigis multajn instruistojn, kiuj venis el Usono, Francio, Italio, Hispanio, Japanio, Koreio ktp kaj en la jaro 2010 la lernejo okazigis internacian seminarion. Esperanto sendube starigis por la lernejo la ponton kondukantan al la ekstera mondo. Por multaj aliaj lernejoj tio ne estas efektivigebla. Eĉ en multaj lernejoj de la evoluintaj regionoj, kvankam ili dungas la fremdlandajn instruistojn por la instruado de la angla, tamen, ĉu oni trovus ke iu lernejo dungus japanon por instrui la anglan. Esperanto estas sennacieca. Ĉiuj fremdlandanoj, kiuj majstras Esperanton, rajtas instrui Esperanton en ajna lando. Kiu konas Esperanton, tiu konas la mondon.

Enlistigho de Einstrua eksperimento

3. Pere de Esperanto abundigi la diversecon de la lernobjektoj
Delonge la administrado de lernobjektoj estas rigida, la lernobjektoj instruataj en la lernejo estis unuecaj, kiuj jam ne estas konvenaj al la moderna edukado. Precipe pro la unueco de la fremdlingva lernobjekto en la ĉina lernejo multaj lernantoj perdis la intereson de lernado, do enkonduki Esperanton en la lernejojn povus fortigi la abundecon, diversecon kaj elekteblecon de la lernejaj kursoj, vigligi la lernejan kulturetoson, disvastigi la spacon de memstara disvolviĝo. Esperanto donas ŝancon al tiuj infanoj, kiuj ne kapablas posedi la anglan lingvon, kiam, se ili volus komuniki kun la mondo, Esperanto estos ilia taŭga kaj ekonomia elekto.
Nun en nia lernejo Esperanto funkcias ne nur kiel deviga kurso por certaj klasoj (en ĉiuj paralelaj klasoj estas unu klaso kiel Esperanta klaso, kiu havas unu lernohoron por Esperanto ĉiusemajne ), sed ankaŭ kiel laŭvola kurso por la tuta lernejo. Ĉiu, kiu volas lerni Esperanton, povas partopreni ĝin post la devigaj lernohoroj.

4. Pere de Esperanto krei apartajn trajtojn de la lernejo
Antaŭe en Ĉinio ĉiu lernejo estas unueca kun samaj lernobjektoj kaj administraj metodoj, kaj ili ne havas siajn proprajn trajtojn. Kaj nun por ŝanĝi la situacion, la ŝtato kuraĝigas la lernejojn kaj la instruistojn ekspluati lernobjektojn, por ke la lernejo havu sian karakterizon. Esperanto ja estas unu speciala lernobjekto, kaj ĝia specialeco montriĝas ne pro tio ke oni ĝin malmulte konas kaj rare lernigas en la lernejo, sed tamen pro tio ke ĝi estas bona lernobjekto por larĝigi la vidkampon kaj moligi la animojn de la infanoj. Tion mi jam diris en la dua parto.
En lastaj pasintaj jaroj, nia lernejo pli famiĝas en nia kvartalo. La kialo kuŝas en tio, ke nia lernejo instruas iun mondan lingvon (世界语), kaj multaj homoj ekkonas nian lernejon pro Esperanto, kaj ankaŭ pro nia lernejo,Esperanton. Tio estas tre aparta disde la aliaj lernejoj. En la jaro 2016, nia lernejo estis nomumita la Trajt- kaj- Modela Lernejo pri Esperanto de la Buroo de Edukado de urbo Taiyuan, kaj tio estas unika en Ĉinio.

( La verkinto estas direktoro de la Elementa lernejo Baiyangshujie)