![]() Lundo, Majo 20, 2019 - 21:02
• Alexander Shlafer Tiu ĉi kompakta, sed enhavoriĉa verketo estas bazita sur la samaŭtora nederlandlingva doktoriga disertaĵo Woordvolgorde in het Esperanto (Utrecht: LOT, 2007). Estas notinde kaj laŭdinde, ke tiu ĉi studo – malkiel multaj aliaj verkoj pri Esperantaj gramatiko kaj stilo – baziĝas sur klare difinita metodologio. |
![]() Dimanĉo, Majo 19, 2019 - 21:17
La enhavlisto de la junia numero: |
![]() Sabato, Majo 18, 2019 - 18:42
• Baldur Ragnarsson Du literaturaj eventoj elstaras en la historio de Esperanto en la jaro 2006: la traduko de Humphrey Tonkin de La Vintra Fabelo de Shakespeare (kiu sekvis lian tradukon de La Vivo de Henriko Kvina antaŭ tri jaroj) kaj originala poemaro de ĉina poeto, Mao Zifu, Kantoj de Anteo. Pri ĉi tiu dua evento mi havas la honoron diri kelkajn vortojn. |
![]() Vendredo, Majo 17, 2019 - 18:46
|
![]() Ĵaŭdo, Majo 16, 2019 - 19:19
• Baldur Ragnarsson Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon kaj pacan laboron al militista gloro. |
![]() Merkredo, Majo 15, 2019 - 18:16
• Laŭlum Ĉu vi ĉeestis la 89-an UK en Pekino? Se jes, havigu al vi la DVDon Muroj de Miljaroj faritan de Roman Dobrzyński, ĉar ĝi refreŝigos vian memoron pri scenoj kiujn vi travivis, kaj montros al vi ankaŭ scenojn neviditajn de vi en la menciita plej grava evento de esperantistoj en la jaro 2004. |
![]() Mardo, Majo 14, 2019 - 18:19
Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
|
![]() Lundo, Majo 13, 2019 - 18:15
• Sten Johansson Per La fotoalbumo Trevor Steele volas prezenti tri generaciojn en la vivo de aŭstralia familio. La unua volumo el 2001, pri la jaroj 1939-65, prezentis la unuan generacion kaj la junaĝon de la dua. En la dua volumo aperas la jaroj 1966-69, ĉefe el la vidpunkto de la dua generacio. Temas pri kelkaj gefratoj, iliaj geedzoj, amikoj kaj kolegoj. La verko parte sekvas kolektivon, kvankam la vera ĉefrolulo ŝajnas esti David. Li kaj lia frato Sean estas detale, plurdimensie kaj konvinke prezentataj. Aliaj rolantoj ofte aperas pli ŝablone, kio povas esti natura pro la nombro de rolantoj, sed iom ĝenas en la ĉapitroj kie ili rolas pli grave. Precipe tio validas pri Helga kaj Bridget, la edzinoj de Sean kaj David. |
![]() Dimanĉo, Majo 12, 2019 - 17:41
• Donald Broadribb La vintra fabelo ne estas inter la plej ofte prezentataj teatraĵoj de Shakespeare, kaj ĉar mi neniam spektis ĝin, mi ne povas diveni kiom adekvate la traduko de Tonkin taŭgus por enscenejigo. Sed certe rilate al legebleco, ĝi estas laŭdinda, kaj bona aldono al la ŝekspira trezoraro nun havebla en Esperanto. |