Romano sendube bele skribita
• Leif Nordenstorm
Kaj staros tre alte... Trevor Steele. Vieno: IEM, 2006.239p. 23cm. ISBN 3010000340.
Prezo: € 24,00
Ĉiujare aperas pri Jesuo pluraj libroj, inter si tre malsamaj. Kaj staros tre alte ... Romano – kompreneble fikcie – pretendas esti biografio pri Jesuo verkita de romiano, kaj elterigita en la jaro 2001. La verkisto volas prezenti tion, „kio vere okazis dum lia vivo“ ĉar la „tradiciaj informfontoj“ estas „verkitaj jardekojn post la evento“. Simile al aliaj romanoj el nia tempo oni – fikcie – indikas ke la ekleziestroj ne volis ke la biografio aperu.
Oni kompreneble povus konsideri la libron kiel tute elpensitan romanon kaj tiel recenzi ĝin. Ĉar la libro temas pri historia persono, leganto tamen devas alfronti la demandon ĉu la libro estas verkita kiel fikcia romano aŭ kun pretendo pri historie korekta priskribo. La vorto „Romano“, kiu aperas ne sur la kovrilo, sed sub la titolo sur p. 3, estas grava por la kompreno de la libro.
Kia do estas la celo de la romano? La verkinto forigas el la vivo de Jesuo la kristanan interpreton ke Jesuo estas filo de Dio, sanigis malsanulojn per forto de Dio ktp. La libro tamen ne estas pure materiisma, ĉar la verkinto enkondukas pensojn el la moderna novaĝisma religia movado: ekz. Jesuo vidas diverskolorajn aŭrojn ĉirkaŭ homoj, pro ili ekscias pri ilia sanstato kaj pri iliaj pensoj kaj interpretas tiujn kolorojn por sanigi (p. 51-67, 80, 83, 84, 102, 115). Jesuo pensas pri renaskiĝo (p. 38) kaj diras al homo ke „Dio estas en vi“ (p. 87). Tio estas pensoj tute fremdaj al farisea judaismo, la movado en kiu Jesuo agis.
En la tre libera rerakonto pri la vivo de Jesuo – nomita Jeŝu – oni tamen rimarkas ke la verkinto respektas Jesuon, kiu vekis fortan fascinon ĉe la aŭtoro. Nur tia fascino cetere povas igi homon verki dikan romanon, meditante pri evangeliaj rakontoj kaj psalmaraj psalmoj. El la meditado elkreskis juna juda knabo Jeŝu, kun pluraj fratoj kaj fratinoj, kiu daŭre meditas pri Dio kaj Mesio, kaj kiu ne povas ne rimarki la aŭrojn ĉirkaŭ la homoj, klare komprenante iliajn problemojn.
La ĉapitro „Vivo de monaĥo“ estas la plej interesa parto de la libro, eble ĉar ĝi multon rakontas ĝuste pri tiu tempo de la vivo de Jesuo pri kiu silentas la Biblio, inter liaj 12-a kaj 30-a jaroj. Pro bibliaj rakontoj pri lia tentado en la dezerto oni supozis ke Jesuo havis rilaton al la dezerta grupo de esenoj en Kumran. Tiun temon Steele lerte disvolvas.
Kaj staros tre alte ... sendube estas bele skribita verko. La stilo estas simpla. Tial la legado fluas rapide, krom en kelkaj iom longaj monologoj. Lingvajn erarojn mi ne trovis. La homoj estas priskribitaj kiel veraj vivaj homoj kun realismaj homaj problemoj. Tamen, nur tiu, kiu neniam antaŭe aŭdis pri Jesuo, povas ĝui la libron kiel nuran romanon. Mi ne povis legi ĝin ne la tutan tempon komparante ĝin kun la Biblio.
Pro tio mi ege sopiras legi la trian volumon de La fotoalbumo de la sama aŭtoro. Ĝin mi povas legi sen Biblia fono.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2008. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.