|
Vendredo, Marto 20, 2020 - 13:29
Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la aprila numero:
75 | La klarvido de Hector Hodler. La resumo de la artikolo de Ulrich Lins pri Hector Hodler, kiu antaŭ 112 jaroj fondis Universalan Esperanto-Asocion
78 | Malferme: Hector Hodler, pacisma sinteno. Jen la titolo de nova libro aperonta en julio 2020
79 | Hector Hodler kaj la revuo Esperanto: ciferece por la mondo
80 | Primeditindaj paĝoj (1916)
81 | Laste Aperis
|
|
Ĵaŭdo, Marto 19, 2020 - 17:22

Laŭ la rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la programo de IKU kaj la Scienca Kafejo en Montrealo. Ĝis la limdato, ĉi-jare fruigita al la 15-a de januaro, la komisiono (Fiedler, Maitzen, Tonkin, Vergara, Wandel kaj Wen) ricevis 24 proponojn, el kiuj ĝi elektis naŭ por la IKU kaj ok por la Scienca Kafejo. La resumoj aperas en la IKU-paĝo de UEA.
Kadre de la Internacia Kongresa Universitato, Grant Goodall prelegos pri lingvistiko, Xavier Alcalde pri Geopolitiko, Pascal Dubourg Glatigny pri E-o kaj la dua mondmilito, la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex pri romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo, François Lo Jacomo pri la Ora Nombro, Bill Mak pri la Silkaj Vojoj, Orlando Raola pri Kemio kaj akvo, Keyhan Sayadpour pri genetiko kaj koro kaj Carlos Spinola pri Spacveturado. La prelegoj de Goodall, Lo Jacomo kaj Raola estos parto de AIS-kurso kun po du aldonaj prelegoj.
|
|
Merkredo, Marto 18, 2020 - 05:47
• Dima Ŝevĉenko

Nun en Rusio estas printempo kaj mi skribu iomete iom pri la rusa kulturo, pri ĝia eta, sed agrabla ero - festo, kiu nomiĝas Butersemajna karnavalo (ruslingve: Масленица). Vidu ankaŭ la artikolon en Vikipedio - https://eo.wikipedia.org/wiki/Maslenico.
Tio estas antikva pagana tradicio, kiu fakte aperis plejverŝajne tiam, kiam la nunaj nacioj kaj landoj ne ekzistis ĝenerale. Similajn tradiciojn oni povas trovi en la kulturoj de pluraj popoloj. Ekzemple, en Vikipedio vi povas legi esperantlingvan artikolon pri Karnavalo, kiun oni festas en katolikaj landoj - https://eo.wikipedia.org/wiki/Karnavalo . Tiuj ĉi festoj havas plurajn komunajn trajtojn. "Buteraj tagoj" daŭras la tutan semajnon kaj kulminas per la dimanĉa Butersemajna karnavalo. Dum ĝi oni adiaŭas vintron, bruligante ĝian remburitan figuron, ĝissate manĝas blinojn (krespojn), okazigas plurajn ludojn kaj konkursojn, kantadas kaj dancadas.
|
|
Lundo, Marto 16, 2020 - 00:10
• MISAŬA Seiiĉirou

Mi skribis jene je la 16-a de oktobro 2018.
Mi ŝatas montogrimpadon.
Sed varmego de tiu ĉi somero suferigis nin.
Tial nokte mi iris al monteto volonte ioman malvarmecon.
Kompreneble mi portis lampeton sur mia frunto.
Kiam mi ekpaŝis ,tuj pentego kaptis min.
Ĉar tute senluma tenebro donis al mi grandan teruron.
Mi deziris tuje returniĝi.
|
|
Dimanĉo, Marto 15, 2020 - 17:56
• KIMURA Goro Christoph
 https://eo.wikipedia.org/wiki/Noo#/media/Dosiero:Noh3.jpg
Noo estas tradicia japana teatro, kiu estiĝis en la 14-a jarcento. Ĝi estas muzika teatro, en kiu oni uzas maskojn. Pli da informo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Noo
Bedaŭrinde noo havas la reputacion, ke ĝi estas teda. Ekzemple, kiam la franca reĝisoro Julien Duvivier vizitis Japanion, li spektis “noo” kaj rimarkis:
“Noo estas neelteneble teda! Se mi estus juĝisto, mi kondamnus kulpantojn anstataŭ al kvin-jara punlaboro al kvin-jara noo-spektado.”
Ĉi tiu opinio estas ekstrema, sed laŭ mia observo ne malmultaj homoj, interalie ankaŭ japanoj, havas opinion similan al la lia. Ili diras, ke noo estas dormiga, al noo mankas movo ktp., kaj pro tio ili konkludas, ke noo estas teda. Ĉi tiu artikolo estas provo kontraŭargumenti tiujn opiniojn.
|
|
Vendredo, Marto 13, 2020 - 20:52
Ni bedaŭras informi vin ke pro la progreso de la epidemio kaj sekvante la rekomendojn de la oficialaj instancoj de Nederlando, ni devas nuligi la okazigon de la 52-a Malferma Tago kiu laŭplane devus okazi 25.04.2020.
Ni studas eblecojn por virtuala reta malferma tago, sed ni ne certas ke la bezonataj homfortoj povos veni al la CO. Pri la nova pria decido ni informos vin.
Orlando Raola kaj Said Baluĉi
|
|
Ĵaŭdo, Marto 12, 2020 - 18:44
• Vinko Ošlak
 Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda - https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo
Plena titolo: Post la granda milito. Alvoko al la diplomatoj (unue publikigita en The British Esperantist, 1915, №123, p. 51–55).
Mi ne scias, ĉu tiu ĉi alvoko al la diplomatoj sin ektrovis antaŭ la okuloj de iu ajn diplomato de la mondo, kia ĝi estis en la dua jaro de la «granda milito», kiel la francoj diras, en la jaro 1915, kiam ĝi unue aperis en la brita esperantista gazeto en la lingvoj internacia kaj paralele la angla. Sed, bone, eĉ se tiu aŭ tiu tiama diplomato inter siaj kolegoj riskis esti priridita, ĉar perdanta tempon kaj honoron per kuriozaĵo de certa duonreligia sekto, kiel la afero de la esperantistoj tiam kaj parte ĝis nun estis vidita, kaj legis la alvokon de Zamenhof, tio havus nenian politikan, eĉ ne spiritan kaj mensan efikon, ja la diplomatoj de la mondaj ŝtatoj laŭ la sistemo de sia ofico ne reprezentas la interesojn de justeco kaj paco, sed ekskluzive de siaj regantoj, senrigarde, kiaj tiuj regantoj estas. Ĉiam tiel estis kaj restos.
|
|
Sabato, Marto 7, 2020 - 20:46
• Yves Nevelsteen
 Eventa Servo (https://eventaservo.org) estas retejo per kiu oni povas registri, listigi kaj diskonigi eventojn tutmonde. La kreinto (Fernando Ŝajani) en aprilo 2019 donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. UEA kaj TEJO instigas al la uzado de Eventa Servo por informi Esperantujon pri internaciaj, landaj kaj lokaj eventoj, kongresoj, kunvenoj, renkontiĝoj k.s.
Post registriĝo eblas aldoni eventon al la retejo. Minimume oni aldonu titolon, priskribon, dato(j)n, lokon kaj
retejon aŭ retpoŝtadreson. Estas montrata mapeto de la loko kie okazos la evento kun ligilo al Google Maps. Retpoŝtadresoj estas aŭtomate protektataj kontraŭ spamrobotoj; nur ensalutintaj membroj vidas alklakeblan adreson.
|
|
Ĵaŭdo, Februaro 27, 2020 - 18:45

En 2019, la nombro de la konkursaĵoj ricevitaj rekordis kaj palindromis: 171. La Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA esprimas la grandan ĝojon spertitan de la gvida BK-skipo, pro ĉi sukceso, kaj instigas beletremulojn superi tiun rekordon konkursante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova okazigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Esperantujo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado). Kiel kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sekvi jenajn regulojn:
|