Lundo, Marto 16, 2020 - 00:10

MISAŬA Seiiĉirou

Mi skribis jene je la 16-a de oktobro 2018.

Mi ŝatas montogrimpadon.
Sed varmego de tiu ĉi somero suferigis nin.
Tial nokte mi iris al monteto volonte ioman malvarmecon.
Kompreneble mi portis lampeton sur mia frunto.
Kiam mi ekpaŝis ,tuj pentego kaptis min.
Ĉar tute senluma tenebro donis al mi grandan teruron.
Mi deziris tuje returniĝi.

Dimanĉo, Marto 15, 2020 - 17:56

KIMURA Goro Christoph

https://eo.wikipedia.org/wiki/Noo#/media/Dosiero:Noh3.jpg

Noo estas tradicia japana teatro, kiu estiĝis en la 14-a jarcento. Ĝi estas muzika teatro, en kiu oni uzas maskojn. Pli da informo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Noo
Bedaŭrinde noo havas la reputacion, ke ĝi estas teda. Ekzemple, kiam la franca reĝisoro Julien Duvivier vizitis Japanion, li spektis “noo” kaj rimarkis:
“Noo estas neelteneble teda! Se mi estus juĝisto, mi kondamnus kulpantojn anstataŭ al kvin-jara punlaboro al kvin-jara noo-spektado.”
Ĉi tiu opinio estas ekstrema, sed laŭ mia observo ne malmultaj homoj, interalie ankaŭ japanoj, havas opinion similan al la lia. Ili diras, ke noo estas dormiga, al noo mankas movo ktp., kaj pro tio ili konkludas, ke noo estas teda. Ĉi tiu artikolo estas provo kontraŭargumenti tiujn opiniojn.

Vendredo, Marto 13, 2020 - 20:52

Ni bedaŭras informi vin ke pro la progreso de la epidemio kaj sekvante la rekomendojn de la oficialaj instancoj de Nederlando, ni devas nuligi la okazigon de la 52-a Malferma Tago kiu laŭplane devus okazi 25.04.2020.

Ni studas eblecojn por virtuala reta malferma tago, sed ni ne certas ke la bezonataj homfortoj povos veni al la CO. Pri la nova pria decido ni informos vin.

Orlando Raola kaj Said Baluĉi

Ĵaŭdo, Marto 12, 2020 - 18:44

Vinko Ošlak

Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe 4.0 Tutmonda - https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/deed.eo

Plena titolo: Post la granda milito. Alvoko al la diplomatoj (unue publikigita en The British Esperantist, 1915, №123, p. 51–55).

Mi ne scias, ĉu tiu ĉi alvoko al la diplomatoj sin ektrovis antaŭ la okuloj de iu ajn diplomato de la mondo, kia ĝi estis en la dua jaro de la «granda milito», kiel la francoj diras, en la jaro 1915, kiam ĝi unue aperis en la brita esperantista gazeto en la lingvoj internacia kaj paralele la angla. Sed, bone, eĉ se tiu aŭ tiu tiama diplomato inter siaj kolegoj riskis esti priridita, ĉar perdanta tempon kaj honoron per kuriozaĵo de certa duonreligia sekto, kiel la afero de la esperantistoj tiam kaj parte ĝis nun estis vidita, kaj legis la alvokon de Zamenhof, tio havus nenian politikan, eĉ ne spiritan kaj mensan efikon, ja la diplomatoj de la mondaj ŝtatoj laŭ la sistemo de sia ofico ne reprezentas la interesojn de justeco kaj paco, sed ekskluzive de siaj regantoj, senrigarde, kiaj tiuj regantoj estas. Ĉiam tiel estis kaj restos.

Sabato, Marto 7, 2020 - 20:46

Yves Nevelsteen

Eventa Servo (https://even­taser­vo.org) estas retejo per kiu oni po­vas re­gistri, listigi kaj diskonigi even­tojn tut­monde. La kreinto (Fernan­do Ŝajani) en aprilo 2019 donacis la sistemon al Universala Esperanto-Asocio. UEA kaj TEJO instigas al la uza­do de Eventa Servo por informi Espe­rantujon pri in­ternaciaj, lan­daj kaj lokaj eventoj, kon­gresoj, kun­venoj, renkontiĝoj k.s.

Post registriĝo eblas aldoni even­ton al la retejo. Minimume oni al­do­nu titolon, priskribon, dato(j)n, lo­kon kaj
retejon aŭ retpoŝtadreson. Estas mont­rata mapeto de la loko kie okazos la even­to kun ligilo al Google Maps. Ret­poŝtadresoj estas aŭtomate pro­tek­tataj kontraŭ spamrobotoj; nur ensalutintaj membroj vidas alklakeblan adreson.

Ĵaŭdo, Februaro 27, 2020 - 18:45


En 2019, la nombro de la konkur­sa­ĵoj ricevitaj rekordis kaj palindromis: 171. La Sekretario de la Belartaj Kon­kursoj de UEA esprimas la grandan ĝo­jon spertitan de la gvida BK-ski­po, pro ĉi sukceso, kaj instigas belet­re­mulojn superi tiun rekordon kon­kur­sante per altkvalitaj verkoj en ĉi nova oka­zigo de tiu kultura evento, unu el la jam tradiciaj kaj plej ŝatataj en Es­perantujo. La rezultojn oni anoncos kad­re de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (Kanado). Ki­el kutime, partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. Endas sek­vi jenajn regulojn:

Merkredo, Februaro 26, 2020 - 22:01

WU Hanping (Harpina)

Mi estis profunde impresita dufoje de miaj Esperantaj vojaĝoj. Mia unua Esperanta vojaĝo estis decidita interbabile.
Unu tagon en aprilo de la jaro 2015, mi partoprenis en la mikrofilma festivalo, okazigita en urbo Hangzhou, unu gajninto el Ĉeĥio demandis min:
“Ĉu vi volas loĝi en kastelo senpage?”

Sabato, Februaro 22, 2020 - 18:40


En 2018 UEA registris grandiozan rezulton pri donacoj (https://uea.org/gk/799a1). Kun granda ĝojo la Asocio povas nun diri, ke ĝi denove rekordis!

Rimedoj pro donacoj en 2019 entute atingis la sumon de 14 855 EUR.

Kvankam la sumo por 2018 estis de la historia vidpunkto elstara, la nova sumo por 2019 reprezentas alian rimarkindan kreskon: ĝi superis tiun de 2018 je 2320 EUR. La diferenco egalas al la averaĝo de la tutaj jaroj inter periodo de 18 jaroj: 2000-2017. Tio signifas, ke la Asocio sukcesis ne nur teni sian historian donacallogon de 2018, sed ankaŭ kreski je vere signifa ŝtupo en 2019, kio estas sendube kialo de granda ĝojo por nia tuta komunumo.

Parto el tiu atingo venas el iniciatoj kiel Societo Zamenhof kaj Alianco 365, inaŭgurita pasintjare en testa fazo. La jaro 2019 estis la dua de Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro de UEA, kaj speciale helpis al tiu rezulto lia konstanta laboro tiukampe, nome persone alparoli donacantojn kaj skribe kontakti niajn diversajn membrojn. Finfine tiun sukceson UEA ŝuldas al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacas al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato kaj Estraro de UEA.

Ĵaŭdo, Februaro 20, 2020 - 21:23

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la marta numero:
51 | Alianco 365: internacia alianco por UEA
52 | Movado: Kunpaŝadu ĉirkaŭ la mondo esperantumante
53 | Fake, Science kaj profesie tra la mondo

Paĝoj