Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2019


Okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj 2019, la mondo frontas defiojn daŭre kreskantajn – ekde la klimata krizo ĝis la daŭra kaj eĉ intensiĝanta malpaco en multaj mondopartoj. Kaj Unuiĝintaj Nacioj mem estas minacata de financa krizo kaŭzita de la rezisto de multaj membraj ŝtatoj al ĝustatempa kaj plena pagado de siaj porcioj de la kostoj.

Se iam estis tempo kiam la popoloj de la tuta mondo alpaŝu Unuiĝintajn Naciojn por esprimi sian apogon, tiu tempo estas hodiaŭ.

Jam de la komenco de Unuiĝintaj Nacioj, nia Asocio, la Universala Esperanto-Asocio, ĉiam subtenis ĝiajn celojn kaj idealojn. Jam de la jaro 1954, do de 65 jaroj, nia Asocio ĝuas konsultajn rilatojn kun UNESKO; kaj jam de la jaro 1950 ni komencis dialogon kun Unuiĝintaj Nacioj kiu poste kondukis al formalaj rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio. Ni senlace laboras inter niaj membroj kaj la membroj senlace laboras inter la publiko en pli ol cent landoj, por disvastigi informojn pri UN kaj trovi kampojn kie ni povas kune labori. La klopodo vivteni kaj funkciigi la sistemon de UN havas la saman idean bazon kiel nia klopodo disvastigi Esperanton, nome krei harmonian, pacan kaj egalecan rilaton inter ĉiuj homoj, de ĉiuj sociaj fonoj, cele al vera kaj kompleta interkompreniĝo.

Ni promesas, ke ni restos plene dediĉitaj al Unuiĝintaj Nacioj kaj daŭros aktive laboradi por konsciigi homojn pri la graveco de toleremo, diverseco kaj solidaro kiel vojoj por teni pacon kaj por kontribui al vere libera kaj emancipita socio, kie regu amikeco kaj respekto inter ĉiuj homoj kaj popoloj.

Ni taksas esenca la rilatadon de UN kun instancoj de la civila socio, ĉar grupoj de la civila socio kapablas rekte rilati kun homoj kaj tiel efektive disvastigi la valorojn de UN. Ni konscias, ke UN ne kapablas atingi siajn altajn celojn nek plenumi siajn specifajn programojn sen la aktiva kunlaboro de ni ĉiuj en spirito de egaleco kaj reciproka respekto.

En la jaro 2020, nia Universala Kongreso de Esperanto (Montrealo, Kanado, 1-8 aŭgusto) estos aparte dediĉita al festado de la 75-jara jubileo de Unuiĝintaj Nacioj. Ni alvokas al nia membraro kaj al ĉiuj Esperanto-asocioj kunlabori por ankoraŭ pli vaste informadi pri UN kaj ĝia graveco por la monda paco, kaj aliĝi al ĝiaj programoj kaj iniciatoj kiam kaj kie eble, ekzemple pere de naciaj UN-Asocioj. Ni petas, ke ili venu amase al Montrealo por kunfesti la atingojn de UN kaj ke jam nun ili disvastigu tiun ĉi mesaĝon en la propraj medioj kaj inter la publiko.