Pretas la voĉlegita septembra numero de la revuo Esperanto

• Luis Obando,
ordiganto de UEA pri la voĉlegado de la revuo Esperanto
Pretas la voĉlegita septembra numero de la revuo Esperanto. La tekstoj estis legitaj de volontuloj de pluraj landoj por vidhandikapitoj kaj eventuale estas uzindaj ankaŭ por plibonigi aŭskultan komprenon de Esperanto.
Ĝuu https://uea.org/revuoj/sono
Se ankaŭ vi volas helpi voĉlegi artikolojn de la revuo, bonvolu kontakti luis@esperanto.co