UEA alvokis al lingva diverseco en la Civilsocia Konferenco de UN

Sallagurbo (Salt Lake City), Usono, akceptis la 68-an Konferencon de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Civila Socio de la 26-a ĝis la 28-a de aŭgusto 2019, kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA) povis kalkuli je grava reprezento kaj aktiva partopreno en ĝi: la prezidanto de UEA, Duncan Charters, persone ĉeestis la konferencon kaj gvidis la atelieron "Ĉu sufiĉas la angla? Aŭskulti la multajn voĉojn de la mondo", antaŭe akceptita por prezento en la konferenco. Krom D-ro Charters, parolis ankaŭ la estrarano de Esperantic Studies Foundation Anna Bennett, du reprezentantoj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), Hans Becklin kaj Marcus Griep, kaj la reprezentanto de UEA ĉe Unesko, Renée Triolle.

La diskuto havis kiel bazon la fakton, ke tro ofte la internacia komunikado donas avantaĝon al parolantoj de la angla lingvo kaj malavantaĝas tiujn de aliaj lingvoj. La prezentantoj emfazis pli fortan konsciiĝon pri la bezono de dudirekta komunikado sen lingva diskriminacio – afero aparte urĝa en la partnerado inter UN kaj la civila socio por atingi la deksep Celojn por Daŭripova Evoluigo (CDE) de UN. Parolantoj notis ankaŭ, ke la jaro 2019 estas la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj – memorige, ke ĉies voĉoj estu aŭdataj kaj komprenataj fare de la lingva elito. Kvankam la ateliero okazis samtempe kun dudeko de aliaj atelieroj, la partopreno de la publiko estis bona: dudekkvino da homoj ĉeestis, el kiuj la plimulto faris demandojn aŭ restis post la fino por paroli kun la kontribuintoj.

La sola oficiala lingvo de la Civilsocia Konferenco estis la angla – malgraŭ tio, ke grandaj nombroj de konferencanoj havis nur limigitan kapablon en tiu lingvo. Tiun punkton oni aparte emfazis en la diskuto, kiu sekvis la formalajn paroladojn. Se UN vere volas elimini diskriminacion, asertis unu partopreninto, eble indus, ke ĝi laboru pli forte por redukti maljustan diskriminacion surbaze de lingvoj. S-ino Triolle, denaska francparolanto, prezentis siajn rimarkojn en Esperanto – lingvo, kiu celas (kiel ŝi mem rimarkigis) garantii dudirektan, demokratian komunikadon. Interpretis ŝiajn rimarkojn D-ro Charters.

UEA havas oficialajn konsultajn rilatojn kun UN kaj Unesko kaj estas membro de la estraro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj en Konsultaj Rilatoj kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (CoNGO). Finance subtenis la sesion Esperantic Studies Foundation. Donacojn por subteni la agadon de UEA kaj ESF eblas fari per https://uea.org/alighoj/donacoj/kaso kaj https://www.esperantic.org/en/donations.