|
Merkredo, Aprilo 8, 2020 - 19:09
|
|
Mardo, Aprilo 7, 2020 - 19:34
Publikigita en julia-aŭgusta numero de 2019 Revuo Esperanto: Kion vi lernis dank’ al tiuj du oficperiodoj kiel la Prezidanto de UEA? M.F.: Mi lernis aprezi la fidelecon de nia membraro. Pagi sian kotizon jaron post jaro, regule donaci al niaj fondaĵoj, aranĝi siajn feriojn ĉirkaŭ la kongreso – tiaj ordinaraj agoj estas la esenca, nemalhavebla bazo por ĉio alia. Nia granda defio estas nutri tian fidon kaj fidelecon en la novaj generacioj. |
|
Lundo, Aprilo 6, 2020 - 23:19
Inaŭguro de nova ludlisto en la jutubkanalo de UEA: voĉlegitaj artikoloj de la aprila numero 2020 de la revuo EsperantoSaluton, karaj esperantistoj, La jutubkanalo de UEA, UEAviva, inaŭguris novan ludliston. Temas pri la voĉlegitaj artikoloj de la aprila numero 2020 de la revuo Esperanto. La unua artikolo, de Ulrich Lins kun voĉo de Marianne Pierquin, prezentas pri la klarvido de Hector Hodler. Aŭskultinda! Ni kore invitas ankaŭ aboni la jutubkanalon UEAviva. Laŭ la plano ĉiutage aperos du sonartikoloj. Bonan aŭskultadon! Temas pri tre bona materialo por instrui. Mi bonvenigas vastan diskonigon en viaj aliaj platformoj. Kore, |
|
Lundo, Aprilo 6, 2020 - 19:18
• Bernhard Tuider |
|
Dimanĉo, Aprilo 5, 2020 - 17:51
• Tobiasz Kubisiowski La objekto de tiu ĉi recenzo estas libro de Eddy Raats. Libro kiu mem ne havas titolon, sed konsistas el du titolitaj partoj: La vivo de orkestromuzikisto kaj La arĉinstrumentoj, kaj estis eldonita lastjare de Monda Asembleo Socia. Temas pri unu el la malmultaj esperantlingvaj libroj pri muziko kaj ĉirkaŭmuzikaj temoj, precipe se oni konsideras nur tiujn eldonitajn en la lastaj jaroj. |
|
Sabato, Aprilo 4, 2020 - 23:29
|
|
Sabato, Aprilo 4, 2020 - 18:46
• Fernando Pita Libromaniuloj, kiel mi mem, kaj eble ankaŭ la kara leganto ĝenerale interesiĝas ne nur pri la libro mem, sed aldone pri ĝia historio: kiel naskiĝis en la kapo de la aŭtoro la ideo ĝin verki; la travivaĵoj kaj (mis)aventuroj vivigitaj de la teksto antaŭ, dum kaj post ĝia eldono ktp. Al tiuj homoj estos interese scii, ke la nun pritraktota verko havas nekutiman devenon: post dufoja eldono en Hispanio, la aŭtorino María Ángeles Maeso postulis, dum la preparado de la tria eldono ne nur ke ĝi estu dulingva, sed ankaŭ ke tiu dua lingvo estu ĝuste Esperanto! Tiamaniere marŝis surscenejen Miguel Fernández, lerta hispana esperantlingva poeto, kiu ja majstre preparis version de la libr(et)o nialingven. |
|
Vendredo, Aprilo 3, 2020 - 14:44
|
|
Vendredo, Aprilo 3, 2020 - 02:54
|
En la retejo UEA.ORG jam estas
Dum du oficperiodoj Mark Fettes estas la Prezidanto de UEA. Dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio la Komitato elektos novan Estraron kaj Prezidanton. La redakcio de la revuo Esperanto faris kelkajn demandojn al Mark.
Antaŭ 90 jaroj, la 1-an de aŭgusto 1929, okazis la solena inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. Ekde tiam ĝi ĉiujare informas kaj surprizas milojn da personoj el la tuta mondo per la fascino de Esperanto. Inter 2016 kaj 2018 la Esperanto-Muzeo bonvenigis pli ol 55 000 vizitantojn.
La vivo de orkestromuzikisto / La arĉinstrumentoj. Eddy Raats. Embres-et-Castelmaure: MAS, 2018, 56 p.
De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo,
Ni iras, vidas/Vamos, vemos..Maeso, María Ángeles (Trad Miguel Fernández.) 3-a eld. Ocaña: Lastura. 2017. Colección Alcalima 74. 111 paĝoj.
Estis eldonita la nova numero, 429 (januaro-marto 2020), de la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio, "Boletín".