Mardo, Septembro 17, 2019 - 13:08


Dimanĉe, la 15-an de septembro, okazis Moskva Esperanto-Renkontiĝo.
Tio estis la 19-a renkontiĝo kaj ĝin ĉeestis 19 esperantistoj.
La ĉeestantojn kiel ĉiam atendis varma etoso, bongustaj manĝoj kaj trinkaĵoj.
La programon riĉigis prelego de Mikaelo Bronŝtejn “Dokumenta atako "De SEJM al ASE, kaj kio poste?"” kaj lia koncerto. Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova rakontis pri la someraj Esperanto-renkontiĝoj, la ĉeestantoj volonte aldonis siajn impresojn. Ili ankaŭ prezentis novajn librojn de la eldonejo “Impeto”. Valentin Melnikov voĉlegis kelkajn poemojn de M.Giŝpling, omaĝe al lia 95-jara datreveno kaj apero de lia duvoluma poemaro. Mikaelo Povorin tradicie koncertis.

Vendredo, Septembro 13, 2019 - 18:16

Benedicto SILVA, Delegito de UEA

Ĉion, kion mi skribos ĉi tie, eble ankaŭ aliaj esperantistoj, kiuj partoprenis en la lasta Universala Kongreso en Lahti, sentis, sed ne volis skribi. Ĉar mi estas relative maljuna kaj havas sufiĉe da libera tempo, tion mi faru nun.
Ekde la unua momento, kiam mi eksciis, ke tiu UK havos lokon en finnlanda urbo, mi sentis fortan deziron partopreni ĝin, unue pro tio, ke mi ĉiam rigardis kun profunda admiro kaj intereso tiun belan landon, kiu estas Finnlando. Tiu bela kaj mistera sento akompanas min ekde mia infanaĝo...

Ĵaŭdo, Septembro 12, 2019 - 17:05

Abonantoj jam povas elŝuti la septembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la septembra numero:
171 | Malferme
172 | Universala Kongreso: Resumo de la reĝisoro
173 | Futbalmatĉo dum la UK: ankoraŭ unu venko
174 | La 85-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj ĉi-foje kubut-al-kubute kun la UK

Merkredo, Septembro 11, 2019 - 18:33


Kadre de la 105-a UK en Montrealo okazos la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15-an de Januaro 2020.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: https://www.uea.org/kongresoj/universitato.

Mardo, Septembro 10, 2019 - 18:28


Kadre de la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. Por partopreni kandidatoj devas provizi al la organizantoj mallongan filmon kaj artikolon prezentantajn la E-asocion kaj kelkajn kulturaĵojn de sia urbo ĝis la 30-a de novembro. La filmoj kaj la artikoloj devas esti en Esperanto, kaj la plej bonaj ricevos premiojn, kiuj povas inkluzivi repagon de vojaĝo al Montrealo, Kanado, por la 105-a Universala Kongreso, kie la premiotaj filmoj estos prezentitaj.

Ĵaŭdo, Septembro 5, 2019 - 18:37

En la retejo movada-vid.punkto.info aperis intervjuo kun Yevgeniya Zvereva Amis kaj Nicolas Viau, kiuj rakontis pri la venonta Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Montrealo, Kanado, en 2020.
Aŭskulti tiun Interparolon vi povas ĉi tie

Montreala teamo en Lahtio, foto de So Jinsu

Lundo, Augusto 26, 2019 - 17:55

Duncan Charters

Karaj Kongresanoj de la 86-a Itala Kongreso de Esperanto,

Estas por mi honoro sendi al vi mian unuan mesaĝon en mia nova rolo.

Salutas vin Duncan Charters, nuna Prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio, kaj mi transdonas al vi elkorajn bondezirojn por sukcesa Kongreso nome de la nova Estraro de UEA. Ni ĵus trian fojon renkontiĝis hodiaŭ matene por antaŭenigi la multflankan agadon de la Asocio. Konatiĝu kun ĝi kaj kunlaboru kun ni.

Sabato, Augusto 24, 2019 - 18:54

Jam funkcias la reta aliĝilo por la 105-a Universala Kongreso de Esperanto:
https://uea.org/kongresoj
Rapidu aliĝi!

Ĵaŭdo, Augusto 22, 2019 - 17:20

Liba Gabalda

Ĝi okazis en Finnlando en Lahtio, ne tro granda urbo, ĉirkaŭata de bela naturo, kiu famas pri vintraj sportoj. Ne pretervideblaj estas la tri skisaltejoj apud la sport-halo ISKU AREENA, kie la teamo Pelicans (Pelikanoj) trejnas sin kaj ludas glacihokeon. Tie okazis ankaŭ la ĉi-jara 104-a Universala Kongreso de Esperanto. Verdire elekto de sporta stadiono por la UK ne konvenas. Salonoj (aŭ pli bone kameroj) estas tre malgrandaj, pluraj ŝtuparoj sen lifto kaj altaj ŝtupoj en la stadiono ne estas adekvataj por pli aĝaj personoj, kiuj tamen en la UK-oj estas plimulto. Bonŝance ne okazis akcidentoj. Avantaĝo estis, ke ni bone vidis la podianojn kaj ni povis enrigardi malantaŭ la kulisoj de la sportejo. Konvena salono estis en apuda lernejo Salpus, kie troviĝis ankaŭ la dua manĝejo. La manĝoj estis bongustaj.
Finnlando estas lando de "Mil kaj unu lagoj…, betuloj…, saŭnoj…". En vastaj arbaroj promenas boacoj kaj abundas fungoj; en lagoj naĝas fiŝoj.

Paĝoj