|
Ĵaŭdo, Januaro 30, 2020 - 19:43
• Orlando E. Raola La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: "Dulingvismo, plurlingvismo kaj la sociaj bezonoj je efika komunikado". |
|
Ĵaŭdo, Januaro 23, 2020 - 13:23
La enhavlisto de la februara numero: |
|
Merkredo, Januaro 22, 2020 - 16:09
Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj, surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco, universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco. Statistikaj donitaĵoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko montras altiĝantajn nivelojn de leg- kaj skribkapablo tutmonde, pli multnombran frekventadon de lernejoj kaj progreson en virina edukado. Sed multaj infanoj kaj junaj plenaĝuloj tamen postrestas kaj sekve estas malhelpataj ricevi la kapablon vivteni sin kaj plene partopreni en demokratiaj procedoj. Kaj multe tro multaj infanoj malhavas la okazon evoluigi la valorojn de toleremo, komprenemo kaj malfermiteco – kio certigus pacon kaj kunlaboron en la estontaj jaroj. |
|
Dimanĉo, Januaro 19, 2020 - 13:21
|
|
Ĵaŭdo, Januaro 16, 2020 - 12:46
1. La Afrika komisiono verku kaj disponigu al la afrikaj esperantistoj modelon de efika varbmetodo. Tiun efikan varbmetodon landaj asocioj kaj kluboj traduku al respektivaj lokaj lingvoj por informado. 2. Afrikaj esperantistoj dediĉu sian tempon kaj energion por plifortigi la varbadon kaj la instruadon de la internacia lingvo. 3. La Afrika Komisiono helpu al lokaj, landaj kaj regionaj organizoj okazigi Esperanto-eventojn. |
|
Ĵaŭdo, Januaro 9, 2020 - 18:20
• Haitao Liu La recenzata verko estas popularscienca libro pri homa lingvo. Se konsideri la tre proksiman rilaton inter homo kaj lingvo, ekzistas multaj similaj legaĵoj skribitaj en diversaj lingvoj. Esperantistoj ofte pli interesiĝas pri lingvaj aferoj. Tial, Esperante eldoni tian libron tute kompreneblas. Tamen, la historio de ĉi tiu libreto, kiu unuafoje estis eldonita en 1927, ne estas tiel simpla. Ĝi ne nur estas la unua Esperanta enkonduko pri ĝenerala lingvistiko, sed ankaŭ la unua Esperanta libro verkita de fama lingvisto, Willian E. Collinson. Kial oni represis ĉi tiun libron post preskaŭ 100 jaroj? Forme, kio estas la diferenco inter la malnova kaj nova eldonoj? |
|
Lundo, Januaro 6, 2020 - 17:55
• Ionel Oneț |
|
Merkredo, Januaro 1, 2020 - 12:36
Duncan Charters estas Prezidanto de UEA kaj katedra profesoro pri lingvoj, La arto labori kune• Duncan Charters |
|
Lundo, Decembro 30, 2019 - 16:22
• Inhye Gim (Ella) |

Abonantoj jam povas elŝuti la februaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 

De la 21-a ĝis la 27-a de decembro 2019 okazis en Bujumbura, Burundo, la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA, en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el 9 landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: VERDIGO DE LA KONTINENTO AFRIKO. Post diskutoj, ni alvenas al la jena rezolucio:
La Homa lingvo / Human language. William E. Collinson. Red. Angela Tellier, Wim Jansen. En la anglan trad. S. Davies. Rotterdam: UEA, 2019.

