Kio estas Arirang?



D-ro BAK Giwan (koreo, profesoro de Zaozhuang Universitato, Ĉinio)

Ĉu vi scias, kio estas Arirang?
Ĝi estas la nomo de la kanto plej populare kaj fervore amata de korea popolo. Ĝi estas korea tradicia popolkanto, pri kies origino kaj ekzakta signifo de la enhavo neniu scias kontentige. Ĝi kantiĝas en la tuta regiono de korea duoninsulo, nome en Suda Koreio kaj en Norda Koreio samtempe. Multaj homoj diras, ke ĝi plej bone spegulas la totalan emocion de korea popolo, kaj ankaŭ ke ĝi estas la simbolo de korea kulturo.
Mankas koreo, kiu ne scias ĝin. Kredeble ĝi estas pli bone kaj pli multe konata ol la naciaj himnoj de ambaŭ Koreioj. Kaj koreoj vere amas ĝin, kaj en diversaj situacioj ili kantas ĝin, iom ŝanĝante la versojn kaj la melodiojn. Sed tamen la simbola karaktero de la kanto ne ŝanĝiĝas, kaj ĉiuj tuj ekkonas, ke ĝi estas ĝuste la kanto Arirang. En la korea duoninsulo kantiĝas diversaj versioj de Arirang. Eĉ hodiaŭ oni povas aliformigi ĝin laŭ la bezono de la komunumo aŭ de la individuo, sed ĝia ĉefa karaktero tute ne ŝanĝiĝas. Kial? Ĉar oni ĉiam enmetas la vortojn ‘Arirang’ aŭ ‘Arirang Sseurirang’ en la kantoversoj. Se ne troviĝas tiuj vortoj, ĝi ne estas la kanto Arirang.
La plej malfacila kaj mistera problemo estas ĝuste la signifo de tiuj vortoj. Tiel vaste kaj multe kaj ame kantata kaj adorata, sed la signifo ne konata! Tio ja estas mistero! Troviĝas diversaj opinioj pri la signifoj de la vortoj, sed ankoraŭ ne aperis tiu, kiu kontentigas ĉiujn ĝiajn adorantojn. Sed tamen estas fakto, ke en la mongola lingvo ankoraŭ uziĝas la vorto ‘ari’ kun la signifo de ‘bela’ (opinio de prof. Shin Yongha; http://www.donga.com/news/List/Series_70070000000486/article/all/20030115/7902297/1), kaj en la lingvo de la malmultenombra nacio Evenki ĉirkaŭ la lago Bajkalo en Rusio ankoraŭ uziĝas la vortoj ‘arirang’ kaj ‘sseurirang’. ( https://namu.wiki/w/아리랑)
En Suda Koreio troviĝas tre multaj versioj de Arirang laŭ regionoj, nome Seulo (ĉefurbo, meze), Gyeonggido (ĉirkaŭ Seulo), Gangwondo (mezoriente), Gyeongsangdo (sudoriente), Jeollado (sudokcidente), Chungcheongdo (mezcentre), Jejudo (suda insulo), ktp. Tio estas divido laŭ provincoj, sed ankoraŭ ekzistas pli multaj versioj laŭ pli malgrandaj regionoj, nome laŭ urboj. Vi povas diri, ke en la tuta Koreio kantiĝas la kanto Arirang fare de ĉiuj koreoj en ĉiuj regionoj. Eĉ eksterlande ĝi kantiĝas diversloke. En Usono, Ĉinio, Japanio, Rusio kaj Germanio troviĝas diversaj versioj de Arirang. Oni diras, ke nun ekzistas ĉirkaŭ 60 specoj de Arirang kun 3,600 versioj. Inter ili la plej gravaj estas jenaj kvar: Gyeonggi Arirang en la provinco Gyeonggido, Jeongseon Arirang en la provinco Gangwondo, Jindo Arirang en la provinco Jeollado kaj Miryang Arirang en la provinco Gyeongsangdo. La longeco de la kantoverso estas malsama laŭ versioj. Iuj estas mallongaj, dum aliaj estas longaj. Kaj ankaŭ la etosoj de la kanto estas tre diversaj. Iuj estas tre gajaj, dum aliaj estas tre malgajaj.
Sed ekzistas unu tre diversloke kantata en la tuta lando ĝenerale. Ĝi estas Gyeonggi Arirang (alinome Bonjo Arirang; legu ‘Bonĝo Arirang’), kiu estas mallonga kaj iom malgaja. Oni pensas, ke ĝi estas la originalo de Arirang. Ni povas diri, ke ĝi estas ĝenerala Arirang aŭ tutlanda Arirang. En ĝi troviĝas la vorto ‘Arirang’, sed ne la vorto ‘Sseurirang’, kiun havas tre multaj aliaj versioj. Jen mi prezentas ĝin en korea lingvo (en latinaj literoj) kaj en Esperanta traduko far mi. Mi tradukis nur la 1-an strofon, ĉar de la 2-a strofo la kantoversoj estas tre variaj laŭ versioj. Eĉ hodiaŭ vi povas libere ellabori viajn versojn. Tiu libereco kaj kreiveco ankaŭ estas unu el la karakteroj de Arirang. Ĝi ja estas vere vivanta popolkanto!
Vi povas aŭskulti ĝin en jena retejo: https://vibe.naver.com/today?playTrackItems=2607486
Kaj la korea popolkanto Arirang estis elektita kiel unu el la 100 simbolaj kulturaĵoj de korea popolo fare de korea registaro en la jaro 2006, kaj Unesko agnoskis ĝin kiel Homara Nemateria Kultura Heredaĵo en 2012.
(Unesko) https://ich.unesco.org/en/RL/arirang-lyrical-folk-song-in-the-republic-of-korea-00445
Kaj krom la prezento de la kanto Arirang, mi ankaŭ prezentas kelkajn opiniojn de ĝia origino.


Jen estas kelkaj opinioj pri la origino de Arirang.

la 1-a opinio
Iu fraŭlino en la regiono Miryang en la provinco Gyeongsangdo, nomata ‘Arang’, filino de la ĉefreganto de la regiono, estis maljuste mortigita dum sia protesto kontraŭ la perforto de iu mezalta oficisto. Kaj la popolanoj de la regiono tre bedaŭris ŝian morton kaj funebre kantis ŝian nomon “Arang, Arang…”. Tio ŝanĝiĝis al Arirang.

la 2-a opinio
La nomo de la edzino de la fondinto de la antikva regno Silla en la sudorienta parto de korea duoninsulo estis ‘Al Yeong’. Laŭ legendo ŝi naskiĝis el la flanko de drako, kiu malsupreniris al la puto nomata ‘Al Yeong’. Ŝi estis tre bona reĝino, kaj la popolo multe laŭdis ŝiajn agojn kaj kantis adore al ŝi, dirante “Aryeong aryeong…” (fonologie ‘Al Yeong’ ŝanĝiĝas al ‘Aryeong’ en la korea). Kaj tio ŝanĝiĝis al Arirang.

la 3-a opinio
La rakonto rilatas al la konstruado de la palaco Gyeongbok-gung en la fina periodo de Joseon (1392~1910). Tiam la popolanoj devis pagi grandan imposton por la konstruado, kaj la publikaj oficistoj senĉese kriegis “Pagu imposton!”. Kaj tial la popolanoj kantis “A I Rong”(我耳聋; Mi deziras, ke miaj oreloj surdiĝu), kaj la vortoj ŝanĝiĝis al Arirang.

la 4-a opinio
La rakonto ankaŭ rilatas la konstruado de la palaco Gyeongbok-gung en la fina periodo de Joseon (1392~1910). Tiam multaj viroj devis perforte labori ĉe la konstruado fortirite for de siaj hejmoj. Kaj tial ili kantis sopire al siaj edzinoj “A Ri Rang”(我離娘; Mi estas for de mia edzino), kaj la vortoj ŝanĝiĝis al Arirang.

la 5-a opinio, la opinio de la norda Koreio
En la tempo de Joseon (1392~1910) iu granda bienulo, nomata Gim Jwasu, ekspluatis kamparanojn tre multe kaj severe, kaj tial ribelis tiuj kontraŭ li. La servutulo nomata ‘Rirang’ kaj lia amatino ‘Seongbu’ kune partoprenis en la ribelo. Sed la ribelo estis subpremita de la regiona registaro kaj multaj ribeluloj estis mortigitaj. Rirang kaj Seongbu forkuris en la monton. Sed iom poste Rirang diris, ke li devas venĝi la mortojn de la kamaradoj, kaj li revenis al la vilaĝo por refoje starigi ribelon. Kaj tiam lia amatino Seongbu kantis bedaŭrante la disiĝon “A Rirang, A Rirang…” (‘A’ estras nur krivorto). Kaj ankoraŭ unu plia klarigo ekzistas rilate al tiu rakonto, ke la Arirang povas esti ‘我離郎’, kies laŭvorta signifo estas “Mi disiĝas disde mia amato”.
la opinio de prof. Shin Yongha
Arirang estas korea reprezentanta popolkanto, ame kantata de longa tempo tre vaste en la tuta lando inter la tuta korea popolo. Kaj en nuna tempo, kiam la du dividitaj landoj en korea duoninsulo, nome Suda Koreio kaj Norda Koreio, kune partoprenas en olimpikaj ludoj, ili kune kantas ĝin anstataŭ siaj respektivaj nacihimnoj.
Kio do estas Arirang? Neniu scias. Ankoraŭ mankas tute kontentiga kaj unuanime akceptata klarigo.
Laŭ mia opinio la unua signifo de la komenca silabo de Arirang, nome ‘ari’, estas ‘bela’, kaj tiu de la posta silabo ‘rang’, estas ‘amato’(aŭ homo, kiun mi adoras). Mi supozas, ke ‘ari’ havis ĝuste tiun signifon en antikva korea lingvo, ĉar ĝia spuro ankoraŭ troviĝas en korea moderna lingvo. En nuna korea lingvo ‘arittaun’ signifas ‘bela’. Kaj en la mongola lingvo la morfemo ‘ari’ ankoraŭ havas ĝuste la saman signifon. Kaj tial mi asertas, ke la signifo de ‘Arirang’ estas ‘bela amato (aŭ bela homo, kiun mi adoras)’.
Kaj mi supozas, ke ‘ari’ havas ankoraŭ la duan signifon. Tio estas ‘amare sopirata’. En moderna korea lingvo la adjektivo ‘ari-da’ estas uzata por la esprimo de amvundiĝo aŭ ammalsano, kaj ĝia radiko estas ‘ari-’. Kaj el tio ni povas diri, ke la signifo de ‘ari’ en ‘Arirang’ estas ‘amare sopirata’. En tiu senco la signifo de ‘Arirang’ estas ‘amato amare sopirata’.
‘Sseurirang’ estas la sinonimo de la dua signifo de ‘Arirang’. En moderna korea lingvo la adjektivo ‘sseurida’ estas sinonimo de ‘arida’. Kaj tial ankaŭ ĝi havas la saman signifon kiel ‘Arirang’, t.e. ‘amato amare sopirata’. ‘Rang’ estas ĉindevena vorto ‘郎’ uzita en antikva koreio, en la tempo de Tri Regnoj (57 a.K. ~ 668 p.K.), por signifi junan viron aŭ junan virinon.
Post la tempo de Unuiĝinta Silla (676 ~ 935) ĝi estis uzita nur por juna viro kaj por juna virino oni ekuzis la alian ideogramon ‘娘’. Sed la prononcoj de tiuj du ideogramoj estis samaj en korea lingvo kaj ilia signifo estis do ‘amata homo’. La ekzemploj de tiuj uzadoj estas la nomoj de la antikvaj kantoj nomataj ‘Hyangga’(乡歌) en la tempo de Silla, nome ‘Jukjirang’(竹旨郎) kaj ‘Giparang’(耆婆郎), en kiuj la lasta silabo ‘rang’ havas la signifon ‘juna viro’.
‘Arari’ estas perdita vorto en nuna tempo. Neniu scias la signifon kaj neniu uzas ĝin hodiaŭ. Mi opinias, ke ĝi estas la antikva vorto havanta la sencon ‘ammalsano’. En moderna korea lingvo ĝia spureto aperas ĉe la vorto ‘Gaseumari’ (kormalsano pro iu maldezirata afero). En moderna korea lingvo oni uzas la vorton ‘sseurari-da’ por emfazi la adjektivon ‘sseuri-da’, kaj tiam oni enmetas la sonon ‘ra’ en ‘sseuri-da’. Tiel same naskiĝis ‘arari’ el ‘ari-’. Kaj tiel mi opinias, ke ‘arari’ estas la antikva korea vorto kun la senco de ‘ammalsano’.
Kaj mi pensas, ke la kanto Arirang estis kantata jam de la tempo de Tri Regnoj (57 a.K.~668 p.K.). Post tiam ĝi estis multe kaj diversmaniere travestiita tra la tempofluo kaj perdiĝis la originaj sencoj de ‘arirang’ kaj ‘arari’. Sed la sonoj estas ankoraŭ ame kantataj en la kanto kiel rekantaĵoj antaŭaj aŭ postaj.
La kanto Arirang estas ame kantata dum pli ol unu jarmilo, ĉar en tiuj antikvaj koreaj vortoj estas entenataj misteraj kaj delikataj sencoj kaj gustoj tute ne ŝanĝeblaj per modernaj vortoj.
En nuna korea lingvo ne plu ekzistas la vorto, kiu havas ambaŭ signifojn de ‘bela amato’ kaj ‘amare sopirata amato’. Se oni enamiĝas, la du homoj, nome bela homo kaj amare sopirata homo, fariĝas unu sama homo, la amato, la ‘Arirang’. Kaj hodiaŭ oni ne povas traduki ĝin per unu vorto en nuntempa korea lingvo.
Krome la du sonoj ‘arirang’ kaj ‘arari’ havas vere tuttrafe harmonian metrikan kontraston, kaj tial la tutaĵo fariĝas vere belsona kaj gustoplena esprimo. En moderna korea lingvo oni tute ne povas anstataŭigi ilin, la esprimojn “arirang arirang arari-yo”(legu: “arirang arirang arari-jo”. La lasta ‘yo’ estas vortofinaĵo kun diversaj signifoj.)
Se mi tradukas ilin laŭvorte sen konsidero de ritmo, ĝi fariĝas “bela amato, sopirata amato, mi amare sopiras vin.” Kaj “ari arirang sseuri sseurirang arari-ga nanne” tradukiĝas al “bela amato, sopirata amato, mi ekhavas ammalsanon.”
La verso “Arirang foriras trans montopadon” havas la signifon “Bela kaj sopirata amato foriras trans montopadon”, kaj tie en la frazo la bezonata postpozicio ‘i’ post ‘Arirang’ estis nuligita por la ritmo. (Ĉiuj subjektoj devas havi subjektan postpozicion ‘i’ aŭ ‘ga’ en la korea frazo.) En la tradicia korea socio monto estis la limo de socia komunumo. Kaj tial transiri la monton signifis disiĝon en malfacile rerenkonteblajn apartajn spacojn.
“Arirang transiras montopadon” signifas “kordoloran disiĝon disde la bela kaj sopirata amato”. Sed post la perdiĝo de la origina senco de ‘Arirang’ oni miskomprenis, kvazaŭ ‘Arirang’ estus la nomo de iu montopado, kaj naskiĝis multaj travestiitaj versoj kun la signifo “(Mia amato) transiras trans la montopadon Arirang”.
http://www.donga.com/news/List/Series_70070000000486/article/all/20030115/7902297/1