Ambicia projekto en Afriko

M. Rafaela Urueña

Unu plian fojon Afriko atentigas nin okaze de Afrika Traktato pri Libera Komerco aŭ Afrika Kontinenta Traktato pri Libera Komerco. Fakte la 30-an de majo 2019 estis historia dato por la afrikaj ekonomioj, ĉar tiam ekvalidiĝis tiu menciita traktato por starigi la plej grandan areon de la mondo, per merkato je pli ol 1200 milionoj de homoj. Temas pri komerca traktato inter 44 ŝtatoj de Afrika Unio, kies celoj estas krei unikan merkaton, areon por libera cirkulado de homoj kaj eĉ monan unuon. Tamen tiu projekto estas malnova.
La eklaboro de tiu traktato, starigita en angla, araba, franca, hispana kaj portugala lingvoj, komencis en la sino de Afrika Unio (AU) kaj la Prezidento de Ruando S-ro Paul Kagamé dum ties prezidanteco en 2018, decidis akceli la traktaton. Fakte dum la Pintkunsido de Afrika Unio en Kigalio (Ruando) la 21-an de marto 2018, S-ro Kagamé subskribis la interkonsenton por krei tiun zonon pri libera komerco. La traktaton ratifis 23 el la 52 landoj, kiuj deponis la traktaton la 10-an de majo 2019, post la aprobo de iliaj parlamentoj.
La historia deveno de la traktato rilatas al la malnova “Organizo por Afrika Unueco” de 1963 (ekde 2002 Afrika Unio), kiam en 1980 ĝi starigis agadplanon de Lagoso kaj poste, en 1991 kreis la “Afrika Ekonomia Komunumo”, per la traktato de Abuĝo (Niĝerio). Temas pri ĝenerala tutafrika konvencio por altigi la ekonomian, kulturan kaj socian evoluon de la tuta kontinento. Tiucele, oni planis diversajn etapojn ĝis fine atingi en 2028 starigon de afrika monero kaj afrika parlamento, kaj ĝuste en 2017-18, ĝi planis komunan afrikan merkaton, kiu rilatas la celon de nia artikolo. Afrika Ekonomia Komunumo laboras per regionaj blokoj, inter tiaj funkcias Ekonomia Komunumo de Ŝtatoj de Okcidenta Afriko (Lagoso 28-an de majo 1975), Ekonomia kaj Mona Komunumo de Centra Afriko (Ĵameno 16-an de marto 1994, Unio de Araba Magrebo (17-an de februaro 1989), Komunumo de Orienta Afriko (januaro 2001) kaj aliaj..
Kompreneble la ege ampleksa enhavo de la nuna traktato de 2019 (libera komerco, libera cirkulado kaj mona unio) surpapere estas avantaĝa, sed samtempe ege malfacile plenumota. Oni esperas pligrandigi la interkontinentan komercon kaj ke tio favorigu ŝanĝon de la afrikaj ekonomioj, per plia industriigo kaj pli bonaj servoj, kiuj kreos plian dungitecon kaj redukton de la malriĉeco. La subskribintoj akceptis favorigi tion.
Tamen, por ĝia sukceso oni devos stimuli novajn industriajn politikojn, pli efikajn ekonomiojn kaj ĉefe vigligi la infrastrukturojn. Ĝis nun Niĝerio timas ke ĉi projekto malfavoros sian industriigan programon, kaj aliaj timas ke en zono pri libera komerco estu malfacile kontroli la alfluon de pli malmultekostaj eksterlandaj varoj. La projekto, aliflanke, estas tre multekosta kaj kelkaj ekonomiistoj estas necertaj pri la sukceso de la traktato.
Sed ni ne devas esti dekomence pesimismaj. Afriko ekmarŝas per nova projekto. Tra la mondo jam estas multaj el tiaj konvencioj kiuj ekfunkciis dum la 20-a jarcento kaj daŭras ĝis nun, ĉar temas pri longperspektive komercaj strategioj. Pro tio, kiel eŭropanino, mi konsideras indajn, ankaŭ por Afriko, la vortojn de Robert Schuman, en 1951, kiam tiu ĉi “patro de Eŭropo” asertis ke la konstruado de Eŭropo fariĝos “iom post iom, per konkretaj agoj, kreantaj por tiu celo solidarecon inter la popoloj”.