|
Lundo, Aprilo 13, 2020 - 18:15
• Stefan MacGill Jen politika kaj socia romano pri enmigrantoj, terorismo kaj la konfliktoj inter kulturoj kaj la grandaj religioj, unuavice inter la islamo kaj kristanismo. Efektive, temo tre aktuala en la nuntempa vivo en la lando de la aŭtoro kaj tra la tuta Eŭropo. Sed la verko datiĝas el 2009 kaj estis certe verkita pli frue ol tio – la plej lastatempa realmonde aludita atenco estis tiu en Londono en 2005. Do, longe antaŭ la amasaj alvenoj de migrantoj en 2015. |
|
Dimanĉo, Aprilo 12, 2020 - 22:07
Kadra aranĝo: Irana reta kongreso (16a-17a de aprilo)Datoj: 18-19 aprilo (sabate-dimanĉe) Temo: Esperanto kaj izoliĝo Proponata programo: SMG aprilo 7, 08.44 CEST. Akceptita ene de unu tago de |
|
Dimanĉo, Aprilo 12, 2020 - 18:52
• Hector Hodler |
|
Dimanĉo, Aprilo 12, 2020 - 00:19
Pro tio la Estraro de UEA unuanime decidis prokrasti la Universalan Kongreson en Montrealo al la jaro 2022. Ni kore dankas al la Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu dum jaroj obstine laboris por organizi la Kongreson kaj pretas daŭrigi la laborojn por la UK en Montrealo en la jaro 2022. Ĉiu aliĝinto estis rekte informita de la Kongresa Fako de UEA rilate la prokraston al 2022, la aŭtomatan nuligon de mendoj kaj la repagojn. Por ke la esperantistoj tamen havu la okazon sperti grandan internacian aranĝon en tiu ĉi jaro, estas planata virtuala evento en la monatoj julio-aŭgusto, kiun povos partopreni ankaŭ tiuj, kiuj ne planis veni al Montrealo. |
|
Sabato, Aprilo 11, 2020 - 22:38
|
|
Sabato, Aprilo 11, 2020 - 17:29
• Fernando Maia Sendube unu el la plej gravaj laboroj por la teno de la memoro de Esperanto estas tiu farata en la Nacia Biblioteko de Aŭstrio (germane Österreichische Nationalbibliothek, el kio venas ĝia mallongigo ÖNB). ÖNB estas la plej granda biblioteko en Aŭstrio, kun pli ol 12 milionoj da eroj en siaj diversaj kolektoj, situanta en la centro de Vieno, kies komplekso inkluzivas kvar muzeojn kaj ankaŭ diversajn specialajn kolektojn. Ekde 2005 kelkajn el la kolektoj oni translokas en la konstruaĵon Barroque Palais Mollard-Clary, inter ili la Esperanto-Muzeon kaj Kolekton por Planlingvoj, fonditan en 1927 de Hofrat Hugo Steiner kaj ekde 1928 ligitan al ÖNB. |
|
Vendredo, Aprilo 10, 2020 - 18:58
• Mireille Grosjean Pro la malkovro de novaj dokumentoj kaj arkivoj aperas novaj facetoj de la personeco kaj agado de tiu granda majstro. Majstro, ĉar post la genia ideo de Zamenhof, la fondinto de Esperanto, Hodler vidis la bezonon de tutmonda strukturo por efikigi la agadon de la esperantistoj. Li evoluigis la ideon de «konsuloj» en diversaj landoj, kiuj nun nomiĝas delegitoj kaj agadas tra la mondo, konsistigante reton. En 1908 dank’ al liaj klopodoj estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA. Tiu tute juna institucio povis tuj ekagi dum kaj post la unua mondmilito kune kun la Ruĝa Kruco por helpi al retrovo de familiaj membroj disŝiritaj tra Eŭropo pro la bataloj, fuĝoj kaj migradoj. La fakto, ke la Centraj Oficejoj de UEA kaj de la Ruĝa Kruco situis ambaŭ en Ĝenevo, kontribuis al tiu efika kunlaboro. Ankaŭ la neŭtraleco de Svislando helpis. |
|
Ĵaŭdo, Aprilo 9, 2020 - 19:10
Hector Hodler, kiu antaŭ 112 jaroj fondis Universalan Esperanto-Asocion, estis la filo de svisa pentristo kun intertempe monda famo. La patro, Ferdinand Hodler (1853–1918), devenis el malriĉa familio, kiu loĝis en vilaĝeto proksime al Bern, do la germanlingva parto de Svislando. Kiam mi dekdujare eniris la gimnazion, mi tuj rimarkis tiun novan kamaradon, altan, malgrasan, malriĉan, kun mirindaj okuloj kaj senordaj brunaj haroj kronantaj lian belan grekan frunton. Lia neforgesebla figuro aperis sur pli ol unu pentraĵo de l’ patro. Kiam ni kune elkuris el klaso je la kvara posttagmeze, Hector Hodler malgaje rapidis al la patra pentrejo sub tegmento por sidadi aŭ staradi terure senmove dum horoj kiel modelo. |
|
Merkredo, Aprilo 8, 2020 - 20:20
• Fernando Pita |
Serpentoj en la puto. István Nemere. 184 p. Sezonoj, Kaliningrad, 2009. Prezo ĉe UEA: € 18,00





* Ĉi tio estas resumo de la artikolo de Ulrich Lins. La plenan tekston legu en la ĉi-jare aperonta libro Hector Hodler, pacisma sinteno. Pliajn informojn pri ĝi trovu en la sekva artikolo. (Red.)
Pluhař, Zdenĕk (red.). 2009. Esperanto –