Detaligita programo de AMO 63


Tumultaj tagoj! Kiel solece ni povas sperti tiom da sprono kaj energio? La Landa Asocio de UEA en Irano (IREA) jam paŝis decide, por altigi la nombron da eblaj partoprenantoj de 100 ĝis 500, pere de la aplikaĵo Zoom (Zomo).
Jen la nuna koncepto por la programo de la 63a AMO-seminario, la unua per virtuala livero, okazonta lige kun la irana kongreso. Programŝanĝoj ĉiam povas okazi. Jam estas atendovico por prezentantoj. Ĉio laŭ la iranaj horoj. Por aliaj tempozonoj, vidu sube.

Sabate, la 18a de aprilo, (15.00 – 18.45):

• 15.00 – 15.10 Malfermo kaj enkonduko (SMG) nur voĉe kaj ekrane.
• 15.15 – 16.00 Ahmad Reza Mamduhi: ‘Kiel instrui Esperanton dum pandemio?’
• 16.15 – 17.00 Hamzeh Shafiee: ‘La aplikaĵoj por virtuala babilado’.
• 17.10 – 17.50 Hamid Babadi Akasheh, prezidanto de IREJO, la irana sekcio de TEJO, ‘Kiel maturigi aktivajn junulojn por la pandemio’
• 18.00 – 18.45 Humphrey Tonkin, dufoja prezidinto de UEA ‘La esprimkapablo de Esperanto’

Dimanĉe, la 19a de aprilo, (15.00 – 18.45):

• 15.00 – 16.00 Mirejo Grosjean (dimanĉe): ‘Limoj - en la ombro de migradoj kaj devigaj izoliĝoj.’
• 16.10 - 16.50 Jeremie Sabiyuma, estrarano de UEA pri AMO: ‘La alvenanta defio’.
• 17.00 – 17.45 Katalin Kovats: ‘La kontribuo de .
• 17.50 – 18.40 Keyhan Saradpour: ‘La rolo de UMEA en la nuntempo’.
• 18.40 – 18.45 Fermo kaj konkludoj (SMG)
Jen la plejlastaj informoj pri la seminario, en kiu ĉiu ajn povos partopreni. Por kunlabori, nur sendu mesaĝon al stefan.macgillgmail.com por ricevi la alirkodojn.

Tempozonoj:

Ĝis nun preskaŭ nur estraranoj de UEA, ILEI kaj aliaj internaciaj asocioj devis regi la tempozonojn – nun ĉiu devas tion fari. Jen gvidilo. Abundas retejoj, kiuj donos informojn, se ne aperas via
tempozono. Jen la ŝlosilo, bazita sur la komenchoro de la seminario.
Irana tempo: ekde 15.00h
Centra Eŭropa Somera tempo: ekde 12.30h.
UTC (GMT), la normo bazita sur Greenwich: ekde 10.30h
Amerko: Orienta Somera Tempo (EDT): 06.30h

Jen la programo por la ligita irana kongreso: https://www.espero.ir/eo/kongresa-programo