AMO 63 virtuala pere de Irano

Kadra aranĝo: Irana reta kongreso (16a-17a de aprilo)

Datoj: 18-19 aprilo (sabate-dimanĉe)
Horoj:
UTC 10.30h – 13,30; CEST: 12.30h-15.30h, Irano: 15h – 18.00h.
Komunikilo: Zoom (alirkondiĉoj difinendaj)

Temo: Esperanto kaj izoliĝo

Proponata programo: SMG aprilo 7, 08.44 CEST. Akceptita ene de unu tago de
la iranaj esperantistoj kaj la estrarano de UEA pri AMO.
Aliro por neloĝantoj de Irano: petu de stefan.macgill(ĉe)gmail.com. Limigita
al 50 lokoj.

TEMARO

1. Perado de fideblaj internaciaj informoj pri la viruso
- retejo de UEA
- rolo de UMEA (niaj medicinistoj): http://umea.fontoj.net/

2. Starigo de retaj kunvenoj
- kolektejo de ebloj , i.a.ĉe de UEA
- manieroj diskonigi rezultojn de tiuj retaj kunvenoj.

3. Raportoj pri la situacio en Irano kaj la regiono
- Irano, - Turkio, pliaj landoj de la regiono
- Prelegantoj el irano:
• Ahmad Reza Mamdoohi: Kiel instrui Esperanton dum pandemio?
• Hamzeh Shafiee: La aplikaĵoj por virtuala babilado
• Ali Kousari: Kiel babili Esperante dum pandemio?

4. Alianco kun projektoj
- Liveri helpon al esperantistaj medicinistoj
- Formulado de modestaj sed atingeblaj celoj
- Ĉefaj partneroj: UMEA, IKEF, ILEI.

* * *
Pliaj kontribuantoj: Konfirmita: Mirejo Grosjean, “Limoj en tempo de izoliĝo”.
Deko da pliaj kontrbuantoj kontaktitaj, informoj sekvos.