"Hector Hodler, pacisma sinteno". Jen la titolo de nova libro aperonta en julio 2020

Mireille Grosjean

Pro la malkovro de novaj dokumentoj kaj arkivoj aperas novaj facetoj de la personeco kaj agado de tiu granda majstro. Majstro, ĉar post la genia ideo de Zamenhof, la fondinto de Esperanto, Hodler vidis la bezonon de tutmonda strukturo por efikigi la agadon de la esperantistoj. Li evoluigis la ideon de «konsuloj» en diversaj landoj, kiuj nun nomiĝas delegitoj kaj agadas tra la mondo, konsistigante reton. En 1908 dank’ al liaj klopodoj estis fondita Universala Esperanto-Asocio, UEA. Tiu tute juna institucio povis tuj ek­agi dum kaj post la unua mondmilito kune kun la Ruĝa Kruco por helpi al retrovo de familiaj membroj disŝiritaj tra Eŭropo pro la bataloj, fuĝoj kaj migradoj. La fakto, ke la Centraj Oficejoj de UEA kaj de la Ruĝa Kruco situis ambaŭ en Ĝenevo, kontribuis al tiu efika kunlaboro. Ankaŭ la neŭtraleco de Svislando helpis.

Tre interesaj kaj foje amuzaj estas la rakontoj pri la kunlaboro inter Hodler kaj Edmond Privat, kiuj frekventis la saman lernejon kaj produktis dum la lecionoj sur siaj genuoj la gazeton Juna Esperantisto. La redaktejo estis en la subtegmento de la familio Privat, tie kie sekiĝis diversaj tukoj. Laŭ la instigo de Hector la du junuloj iris al la parlamento de la urbo Ĝenevo por obser­vi politikistojn; ĉar Hodler moke imitis ilin, la pordisto forpelis la du knabojn energie kaj minace. Diversaj tekstoj de Privat kaj de aliaj ebligas trafan komprenon de la personeco de Hector.

Hodler fuĝis el ĉiuj kunvenoj kaj festoj kaj dediĉis sian tempon al verkado, analizoj kaj sintezoj. Abundas ar­tikoloj el lia plumo. Li verkis en Esperanto kaj en la franca, por diversaj gazetoj kaj organoj. Li estis redaktoro de la Revuo Esperanto , kiu pro tio estas giganta fonto de tekstoj liaj. Li priskribas detale la manieron, laŭ kiu la esperantistoj prezentu tiun junan lingvon Esperanto. Liaj tekstoj montras lian suferon pro la milito 1914–1918 (li mortis en 1920). Ne ke li suferis fizike en batalanta lando. Li konstatis la strategiojn de la batalantaj ŝtatoj kaj pripensis kiel krei ian federacion de ŝtatoj, kiu sukcesus solvi la konfliktojn sen atingi la pinton de krueleco: milito. Lia artikolo Super koncentriĝas al la esperantistoj, kiuj devas esti pioniroj en la kreado de harmoniaj kontaktoj inter la diversaj nacioj, ĉu dum ĉu fine de la milito.

Ni uzu la jaron 2020 por reiri al la fundamentaj analizoj hodleraj, kiuj tiom trafe priskribas la politikan situ­acion de la mondo, kaj ni trovu inspi­ron en liaj linioj por rezisti al malamikaj deklaroj de kelkaj nuntempaj ŝtatestroj. Post la epoko de Hodler la mondo ne fariĝis pli saĝa kaj la pionira agado de esperantistoj nepras. Ni estu kuraĝaj, kiel Hector estis.

Hodler ne nur fondis UEA-n, sed li multon skribis pri la ebla organizado de nova paca mondo postmilita, li esploris pri pacismaj strategioj kaj skizis la strukturon de la Ligo de Nacioj. Li estis samtempe altnivela intelektulo kaj efika, racia kaj konkreta aganto. Pro tio liaj tekstoj aperontaj en nova libro prezentota en Kanado estas aparte interesaj kaj riĉigaj. La aŭtoroj de tiu nova libro estas Ulrich Lins, Christian Lavarenne kaj Marine Englert, kunlaborantino de la Arkivoj Jura Brüschweiler, kiuj portas la eldonprojekton. La libro provas prezenti ĉiujn facetojn de tiu riĉa personeco, do esperantistoj malkovros multon kaj ankaŭ ne­-esperantistoj (la libro aperos dulingve: en la franca kaj Esperanto). Tiuj personoj, kiuj deziras finance subteni la eldonadon, povas skribi al la aŭtorino de ĉi tiu artikolo:
Mireille Grosjean.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.