Hector Hodler kaj la revuo Esperanto: ciferece por la mondo

Fernando Maia

Sendube unu el la plej gravaj labo­roj por la teno de la memoro de Esperanto estas tiu farata en la Nacia Biblioteko de Aŭstrio (germane Österreichische Na­tio­nalbibliothek, el kio venas ĝia mal­lon­gigo ÖNB). ÖNB estas la plej gran­­da biblioteko en Aŭstrio, kun pli ol 12 milionoj da eroj en siaj diversaj ko­lektoj, situanta en la centro de Vieno, kies komplekso inkluzivas kvar muzeojn kaj ankaŭ diversajn specialajn kolek­tojn. Ekde 2005 kelkajn el la kolektoj oni translokas en la konstruaĵon Bar­roque Palais Mollard-Clary, inter ili la Esperanto-Muzeon kaj Kolekton por Planlingvoj, fonditan en 1927 de Hofrat Hugo Steiner kaj ekde 1928 li­gitan al ÖNB. Ĝi gastigas la plej gran­dan kolekton por planitaj lingvoj en la mondo kaj la bibliotekon por esp­loroj pri lingvoplanado. Entute te­mas pri ĉirkaŭ 35 000 bibliotekaj vo­lumoj, 3700 periodaĵaj titoloj, 3500 kul­turaj arte­faktoj, 10 000 aŭtografoj kaj manus­kriptoj, 22 000 fotoj kaj negativoj, 1500 afiŝoj kaj 40 000 broŝuroj. Proksimume 500 diversaj planitaj lingvoj estas do­kumentitaj, el kiuj kompreneble la plej grava estas Esperanto.

Tiun imponan historion kaj la­bo­ron komplementas ĝia interreta ka­ta­logo, el kiu eblas konsulti plurajn ver­kojn ciferece. Sur la listo de jam ci­ferecigitaj materialoj estas pluraj lib­roj de Hector Hodler kaj ankaŭ la jar­kolektoj de la revuo Esperanto ekde 1905 ĝis 1946 (kun ĉi-jara aldonado de la jaroj 1947 ĝis 1949). Temas pri unika okazo konatiĝi kun la artikoloj de Hodler dum lia redaktora periodo. Pro tio la Reta Revuo inaŭguros rubrikon por reaperigi tiujn historiajn tekstojn. La unua etapo de tiu laboro okazos inter aprilo 2020 kaj aprilo 2021 kun fokuso pri la artikoloj de Hodler.
Legantoj interesataj rekte konsulti tiun trezoron de nia memoro povas aliri: https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/libroj (por libroj, serĉu Hodler) kaj http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno-plus?apm=0&aid=e0f (revuo Esperanto). Aldone, en la virtuala ĉambro de ÖNB por le­gado de periodaĵoj, nomita ANNO, eblas legi i.a. pri Hodler ĉe diversaj eroj..
UEA volas gratuli al Bernhard Tui­­der, teamestro de la Esperanto-Mu­zeo kaj Kolekto de Planlingvoj, cetere distingita per la Diplomo por Elstara Agado pasintjare dum la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Tiu distingo sen­dube spegulas la laboron de lia tuta teamo kaj de la Esperanto-Muzeo dum sia historio. Ni fieras!

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.