Primeditindaj paĝoj (1916)
• Hector Hodler
(En Esperanto aperas la unuan fojon. Trad. el la franca Mireille Grosjean)
Necesas organizi sin por militi; sed milito inter civilizitaj ŝtatoj nenion organizas. Ĝi anstataŭigas ĥaoson per alia ĥaoso.
En la menso de la eŭropaj gvidantoj, sendepende de ilia grupa aparteno, la demando pri federacio eĉ ne aperas. Tamen en la anarkio, kiu nun regas inter la potencoj, nur ekvilibro povos ebligi, ke paco povu ekzisti iagrade. Evidente tiu sistemo ne estas perfekta kaj oni komencas konstati, ke, en tiom malstabila sistemo, la paco povas fiaski pro iu eta incidento. Nepras pensi pri nova ordo.
La organizaĵo, kiun la mondo bezonas, estos la rezulto de komuna orientiĝo de la voloj de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, kaj ne de perforto de unu nura ŝtato. La nura supera povo, kiun nacio povas konkeri, precize ĉar ĝi ne uzas la forton de la armiloj, estas intelekteca aŭ ekonomia, kiel Francio en la dekoka jarcento en la literatura kampo, kiel Germanio dum la lastaj jaroj en la teknika kampo. Popolo povas nuntempe marki la civilizon laŭ siaj ecoj, per la pensado kaj laboro de siaj elitoj kaj ne per siaj armeoj.
Ĉu ni aŭskultu la politikistojn de la Aliancitaj Landoj, ĉu ni turnu nin al tiuj de la Centraj Imperioj, ni ne konstatas en iliaj deklaroj seriozajn kialojn por esperi, ke, post la venko de unu aŭ de la alia grupo, okazos transformo de la sistemo, el kiu la militoj fontas. Ĉar la pozitivaj kondiĉoj de daŭripova paco ne estas konataj, tiu paco ne povas esti sekurigita por pli-malpli longa daŭro. Ĝi absolute dependos de la cirkonstancoj, ĉar kiel antaŭe la mondo restos organizita por la milito kaj ne por la paco. La proponoj aŭditaj tie kaj ĉi tie ne celas la enkondukon de nova reĝimo; ili nur celas iujn modifojn duarangajn en la nuna stato. La milito ne estas atakata ĉe sia fonto. La malbono restas kompleta, ĉar la vera kaŭzo ne estas nuligita. Vane iuj diras, ke homoj ne plu deziros la militon. Ili ne plu deziros ĝin, tutcerte, (ĉu fakte ili deziras ĝin?) sed dum ili ne estos skuintaj sian jarcentlongan inertecon por nuligi la malbonan sistemon, kiu premas ilin, la homaro plu suferos de novaj militoj. Homo povas modifi la sistemon, sed se li tion ne faras, li devas submeti sin al ĝia leĝo. Kaj la leĝo de internacia anarkio estas milito.
Tiuj meditoj aperis en la revuo «COENOBIUM»,
Lugano, Svislando, 1906-1919, vol I - XII
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2020. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.