![]() Vendredo, Junio 21, 2024 - 22:25
|
![]() Merkredo, Majo 22, 2024 - 10:54
|
![]() Mardo, Majo 14, 2024 - 20:37
Ĉar familioj konsistigas la fundamenton de socio kaj provizas ekonomie kaj emocie la venontan generacion, famili-celaj politikoj necesas, precipe por la plej vundeblaj. Politikoj devas rekoni familian strukturon kaj aliajn trajtojn, kaj subteni kaj plibonigi la materialan, interrilatan kaj subjektivan bonfarton de familioj. |
![]() Lundo, Aprilo 22, 2024 - 21:49
|
![]() Dimanĉo, Marto 24, 2024 - 11:24
|
![]() Sabato, Marto 23, 2024 - 17:16
Oni povas diri, ke la UK okazos en Ĉeĥio efektive la unuan fojon! Antaŭe dufoje ĝi okazis en Prago (1921 kaj 1996), sed tiam estante la urbo ankoraŭ ĉefurbo de la tiama Ĉeĥoslovakio. La gastiga urbo de 2024 tamen estos Brno: kun ĉ. 400 000 loĝantoj, ĝi estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio, en la sudorienta parto de la lando. Brno fondiĝis en 1243 kaj do havas riĉan historion kaj interesajn vidindaĵojn. Ĝi estas la historia ĉefurbo kaj plej granda urbo de Moravio, hodiaŭ funkcianta kiel statuta urbo kaj administra centro de la Sudmoravia Regiono. La Esperanto-klubo de Brno estas la plej malnova en Ĉeĥio kaj eĉ en la tuta teritorio de la iama Aŭstrio-Hungario. Jam en 1901 ekestis en Brno organizita grupo de esperantistoj, kiu estis la unua en la tiama Aŭstrio-Hungario kaj tial nomis sin Unua societo de aŭstriaj esperantistoj. |
![]() Merkredo, Marto 20, 2024 - 22:41
Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto troviĝas en ĉiuj partoj de la mondo, inter homoj apartenantaj al multaj popoloj, kulturoj kaj vivmanieroj. Ili estimas la komunajn trajtojn kiuj ebligas la komunan vivadon sur nia planedo kaj ili montras tiun ligitecon per la uzado de aldona, internacia lingvo por ĉiuj homoj. Ili uzas Esperanton ankaŭ por esplori la riĉecon de la diversaj kulturoj de la mondo. Okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio la 21-an de marto 2024, la parolantoj de Esperanto, solidare kun Unuiĝintaj Nacioj, atentigas, ke klopodoj disdividi la homojn laŭ ekskludaj, nesciencaj kaj falsaj kategorioj konsistigas la radikojn de militoj kaj aliaj formoj de maljusto: tiuj klopodoj semas miskomprenojn, suspektojn kaj perfortojn. Ni asertu kaj reasertu, ke ĉiu doktrino de rasa supereco kaj malsupereco estas science falsa, morale kondamnenda, socie maljusta kaj danĝera, kaj devas esti malakceptata. |
![]() Mardo, Marto 19, 2024 - 12:11
Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton ĉu por komerca ĉu por ekonomia klasa tarifo por ĉiuj kongresanoj flugontaj de iu ajn flughaveno (kie funkcias Ethiopian Airlines) al la flughaveno Kilimanĝaro (JRO) en Tanzanio (la rabato ne validas por tarifoj eventuale jam rabatitaj). Por ĝui tiun rabaton oni devas aĉeti siajn biletojn per la jena ligilo (eblas aĉeti kaj unudirektajn kaj irrevenajn flugojn): https://www.ethiopianairlines.com/aa/event?Key=Esperanto-Universal-Kongress UEA kuraĝigas ĉiujn interesatojn pri la 109-a UK veni al Aruŝo pere de tiu partnereco. La rekomendata dato por alveno en Aruŝon dependas, ĉu oni intencas partopreni aŭ ne en unu el la antaŭkongresaj ekskursoj (AK). Por la 109-a UK estos tri eblecoj: AK1 (Naciaj Parkoj: Serengeti kaj Ngorongoro), AK2 (Tri naciaj parkoj – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire – plus vizito al la triboj hadzoj kaj datogoj) kaj AK3 (Tri naciaj parkoj en tri tagoj: Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire). AK1 kaj AK2 komenciĝos la 30-an de julio; AK3, la 31-an de julio. Ĉiuj AK komenciĝos en Aruŝo, tial nepre necesas alveni en Aruŝon minimume la antaŭan tagon. Ĉiuj AK finiĝas ankaŭ en Aruŝo, la 2-an de aŭgusto, vendredon vespere, necesante almendi tranokton en la urbo en tiu tago (eblos mendi tiun kaj aliajn ekstrajn tranoktojn pere de la baldaŭ aperonta UK-mendilo). |
![]() Dimanĉo, Februaro 18, 2024 - 21:12
|