Dimanĉo, Decembro 25, 2022 - 22:45

D-ro BAK Giwan (prof. de Esperanto-Fako de Zaozhuang Univ. kaj membro de AdE)
( La artikolo estas skriba versio de la prelegoj ĉe la 10a AOK (3~6 Nov. 2022, Busano, Koreujo) kaj ĉe la Konferenco de AdE 2022 (14~15 Dec. 2022, per Zomo, mallongigite))


Mi ofte aŭdas de miaj esperantistoj-amikoj, ke Esperanto estas eŭropa lingvo. Jen mi do volas analizi du demandojn rilate al tio : “Kio estas eŭropa lingvo?” kaj “Kia estas Esperanto gramatike?”. Por la analizo mi konsultis la libron “Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto” de d-ro John C. Wells. Kaj mi persone kontaktiĝis kun li kaj ankaŭ kun d-ro Probal Dasgupta, nuna prezidanto de la Akademio de Esperanto, kaj mi ricevis kelkajn tre valorajn konsilojn kaj sugestojn de ili.

1. Unue mi volas analizi la onidiron “Esperanto estas eŭropa lingvo”. Kio do vere estas eŭropa lingvo? Ĉu tio signifas la lingvon por eŭropanoj kaj ankaŭ por nordamerikanoj? Kaj ĉu miaj esperantistoj-amikoj, ĉefe orientaziaj, diras tiel, ĉar ĝi ne estas azieca lingvo? Sen paroli pri la nocio de azieca lingvo, unue ni pensu pri la esprimo “eŭropa lingvo”. Ĉu vere ekzistas tiu lingvo? Oni klasifikas la lingvojn de la mondo laŭ la morfologia vidpunkto en jenajn 4 lingvotipojn: fleksia, aglutina, izola kaj polisinteza. Inter ili la polisinteza lingvo estas tre malmulta, kaj ofte oni ne kalkulas ĝin. Kaj en Eŭropo troviĝas diversaj lingvotipoj. Ne nur fleksia, kiel ni antaŭvidas, sed ankaŭ aglutina kaj izola. Oni diras, ke nuna angla lingvo estas izola lingvo, kiel la ĉina. Kaj tial la nocio “eŭropa lingvo” ne povas ekzisti.

Dimanĉo, Decembro 18, 2022 - 12:04

Ekde novembro disponeblas en la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) la libro “Belarta rikolto 2022”, kun premiitaj verkoj de la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, anoncitaj ĉi-jare en la 107-a Universala Kongreso (UK) en Montrealo. La libro estas parto de la eldona agado de UEA kunlabore kun la eldonejo Mondial el Novjorko. Kun 121 paĝoj ĝi enhavas poezion, prozon, mikronovelojn, teatraĵojn, monologojn/skeĉojn, eseojn kaj kantotekstojn. Eblas ĝin aĉeti rekte en la Libroservo: https://katalogo.uea.org?inf=8614.

Ĵaŭdo, Decembro 15, 2022 - 16:40

Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la januara numero:

3 | Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA
5 | Malferme: Malferme kun Amri Wandel – Vicprezidanto de UEA
6 | Kulturo: “Gloria Artis”: pola­ ministeria medalo por Roman Dobrzyński

Ĵaŭdo, Decembro 15, 2022 - 10:51

De la 26-a ĝis la 30-a de decembro 2022 okazos la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) en Tieso, Senegalo, sub la temo "Esperanto - ŝanco kaj ne minaco por Afriko": https://eventaservo.org/e/8-ake.

UEA finance subtenas la kongreson kaj aldone kunlaboras kun esperantistoj el la tuta mondo por okaze de la 8-a AKE venigi librojn al Senegalo - de kie la libroj atingos aliajn afrikajn landojn pere de la diversaj kongresanoj. Tre bonvena kaj dankata estas ĉiu mondonaco al la konto Afriko ĉe UEA kun mencio “AKE-8”: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko. Ni strebas atingi minimume 1000 EUR, do se 10 esperantistoj donacos po 100 EUR, ni atingos la minimuman celon. Antaŭdankon al ĉiuj donacantoj!
El la Gazetaraj Komunikoj

Mardo, Decembro 13, 2022 - 23:23

Escepte en 2022 UEA okazigis du kongresojn samjare. Sekve de la sukcesaj Virtualaj Kongresoj en 2020 kaj 2021, la Estraro iniciatis ĉi-jare samformatan kvar-tagan trian Virtualan Kongreson (VK3) en novembro, aldone al la UK en Montrealo. Pro la multaj aliaj okupoj de la estraranoj kaj de la teknika organizanto - E@I - la preparoj okazis relative lastmomente, sed la rezulto estis tre sukcesa. Nun tiu unika kongreso estas plu vizitebla ĝis la fino de januaro. Novaj VK-aliĝoj estas senpagaj kun membriĝo en UEA por 2023, kion eblas komforte fari en la VK-aliĝilo: vk.esperanto.net/2022.

Aliĝis pli ol 1450 personoj kaj efektive partoprenis preskaŭ mil. La programo estis ege abunda kun pli ol 300 programeroj. Paralele okazis Retoso-2 de TEJO, kun 50 programeroj. Daŭre la aliĝintoj povos spekti la kongreson, ĉar la cent plej gravaj programeroj restos videblaj ĝis la fino de la jaro kaj sekve estos videblaj en la jutuba kanalo UEAviva. Por re-spekti tiujn cent programerojn sufiĉas iri al https://vk.retevent.com/programo?t=talks. Plej popularaj estis la Inaŭguro kaj la fermo de VK3, kiujn spektis realtempe pli ol cent personoj. Pluraj aliaj programeroj okazis vive, dum multaj aliaj estis reprojekciigitaj el la Montreala UK. Okazis du sesioj pri strategia planado kun vigla partopreno. Pluraj programeroj okazis en du malsamaj horoj por kuraĝigi pli internacian partoprenon. Malfermis la kongresan temon prelego "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj".

Ĵaŭdo, Decembro 8, 2022 - 23:39

Danke al iniciato de Pola Esperanto-Asocio (PEA), en la 10-a de novembro 2022 la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo de Pollando, Prof. Hab. D-ro Piotr Gliński, decidis aljuĝi al la fama pola esperantisto Roman Dobrzyński gravan ministerian distingon: la bronzan medalon Merita por Kulturo “Gloria Artis”. En sia propono PEA emfazis la signifan kontribuon de Dobrzyński por popularigado de kulturo ĝenerale kaj liajn meritojn kiel prezidanto de PEA, kiam en 1987 li ĉeforganizis la plej grandan Universalan Kongreson, en Varsovio; kaj kiel televida raportisto, pro kio li atestis gravajn historiajn eventojn kaj realigis ĉ. 300 dokument-filmojn.

Roman Dobrzyński naskiĝis en 1937 kaj esperantistiĝis en 1955. Li magistriĝis pri juro kaj poste pri ĵurnalismo per tezo pri la Esperanta gazetaro. Kiel studento li aktivis en la Esperanto-movado per verkado, redaktado kaj instruado, kaj kiel estrarano de Pola Esperanto-Junularo. Li estis vicprezidanto de TEJO (1966-68) kaj redaktoro de Kontakto (1968-70). De 1973 ĝis 2003 li laboris kiel ĵurnalisto de Pola Televido kaj en tiu rolo multfoje traktis Esperanto-rilatajn temojn, farante ankaŭ filmojn pri Esperanto, ekz-e “Bona Espero” (1984). Jam en 1980 la Asocio de Polaj Ĵurnalistoj elektis lin la plej bona publicisto pri internaciaj aferoj. En 1995 li cetere iniciatis la esperantigon de “Mazi en Gondolando”, de BBC. Li estas membro de UEA ekde 1961 kaj estis komitatano kaj vicprezidanto de UEA (! 1989-92). Li kontribuis al la establo de Fondumo Zamenhof kaj estis ĝia unua prezidanto. En 2003 aperis lia libro La Zamenhof-strato, pri interparoloj kun D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof, sekve tradukita en multajn lingvojn. En 2005 li estis elektita Honora Membro de UEA kaj ricevis la unuan premion de la Fondaĵo Grabowski pro siaj esperantlingvaj filmoj kaj la verko La Zamenhof-strato.

Lundo, Decembro 5, 2022 - 15:00

La klopodoj de la eŭropaj esperantistoj, kiuj faris proponojn kaj subtenis tiujn proponojn pri Esperanto la pasintan jaron en la tiel nomata Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo, ne estis vanaj. La Komitato pri Kulturo kaj Edukado de la Eŭropa Parlamento (CULT) ĵus publikigis gravan studon kun la titolo "La aliro al multlingvismo en la komunika politiko de la Eŭropa Unio" (la aŭtoroj estas D-ro Michele Gazzola kaj 5 kolegoj).

La studo taksas la lingvan politikon de Eŭropa Unio surbaze de profunda jura analizo kaj la uzon de la oficialaj lingvoj en 1,5 milionoj da retpaĝoj de 13 EU-instituciaj retejoj, kaj la lingvokapablojn de eŭropaj plenkreskaj loĝantoj. La studo estas elŝutebla ĉe:

http://www.europarl.europa.eu/RegData/etudes/STUD/2022/699648/IPOL_STU(2022)699648_EN.pdf

Ĵaŭdo, Decembro 1, 2022 - 17:40

Baldaŭ okazos en la tuta mondo diversaj eventoj, renkontiĝoj kaj festoj lige kun la Zamenhof-tago, la 15-a de decembro. Por montri la viglecon de tiuj okazoj, la retejo Eventa Servo ekdisponigis specialan paĝon: https://zamenhof.eventaservo.org. Ĝi ligas al la serĉilo de Eventa Servo, ĉe kiu jam aperas pli ol 30 rilataj eventoj!

La paĝo estas rezulto de kunlaboro inter Yves Nevelsteen, komisiito de UEA pri reta agado kaj kunordiganto de la Fonduso Instigo, Fernando Ŝajani, kreinto de Eventa Servo, kaj Lode Van de Velde, eldonisto (Eldonejo Libera).

UEA invitas la Esperanto-komunumon kapti la okazon aldoni al la listo ankaŭ sian eventon aŭ feston ĉirkaŭ la Zamenhof-tago. Ĉu mankas via festo? Aldonu ĝin! Instrukcian filmeton pri kiel registriĝi oni vidu ĉe: https://mallonge.net/es1. Se restas dubo aŭ se vi spertas praktikan malfacilaĵon, ne hezitu sendi retmesaĝon al kontakto@eventaservo.org.

Dimanĉo, Novembro 27, 2022 - 23:21


La Redakcio
Aperis la kvina numero de Facila Vento. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Paĝoj