La 109-a UK: Ethiopian Airlines oficiala flugkompanio, antaŭ- kaj post-kongresaj ekskursoj kaj aliaj gravaj informoj por veni al Aruŝo. Komuniko 1161

Ethiopian Airlines fariĝis sponsoro kaj la oficiala flugkompanio de la 109-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024. Kadre de tiu partnereco la flugkompanio proponas 15%-an rabaton ĉu por komerca ĉu por ekonomia klasa tarifo por ĉiuj kongresanoj flugontaj de iu ajn flughaveno (kie funkcias Ethiopian Airlines) al la flughaveno Kilimanĝaro (JRO) en Tanzanio (la rabato ne validas por tarifoj eventuale jam rabatitaj). Por ĝui tiun rabaton oni devas aĉeti siajn biletojn per la jena ligilo (eblas aĉeti kaj unudirektajn kaj irrevenajn flugojn): https://www.ethiopianairlines.com/aa/event?Key=Esperanto-Universal-Kongress

UEA kuraĝigas ĉiujn interesatojn pri la 109-a UK veni al Aruŝo pere de tiu partnereco. La rekomendata dato por alveno en Aruŝon dependas, ĉu oni intencas partopreni aŭ ne en unu el la antaŭkongresaj ekskursoj (AK). Por la 109-a UK estos tri eblecoj: AK1 (Naciaj Parkoj: Serengeti kaj Ngorongoro), AK2 (Tri naciaj parkoj – Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire – plus vizito al la triboj hadzoj kaj datogoj) kaj AK3 (Tri naciaj parkoj en tri tagoj: Lago Manyara, Ngorongoro kaj Tarangire). AK1 kaj AK2 komenciĝos la 30-an de julio; AK3, la 31-an de julio. Ĉiuj AK komenciĝos en Aruŝo, tial nepre necesas alveni en Aruŝon minimume la antaŭan tagon. Ĉiuj AK finiĝas ankaŭ en Aruŝo, la 2-an de aŭgusto, vendredon vespere, necesante almendi tranokton en la urbo en tiu tago (eblos mendi tiun kaj aliajn ekstrajn tranoktojn pere de la baldaŭ aperonta UK-mendilo).

Se oni intencas partopreni en unu el la postkongresaj ekskursoj (PK), la informoj por difini sian revenon hejmen estas la jenaj. La 109-a UK proponos du eblecojn por PK: PK1 (Tri naciaj parkoj, samkiel AK3), de la 11-a ĝis la 13-a aŭgusto; kaj PK2 (Zanzibaro), de la 10-a ĝis la 15-a aŭgusto. PK1 komenciĝos en Aruŝo la tagon post la fino de la UK (pro kio necesos atenti mem mendi tranokton en Aruŝo por sabato, la 10-a). PK1 finiĝos la 13-an de aŭgusto en Aruŝo, do alhejma vojaĝo de tie estu ekde la 14-a de aŭgusto (kun neceso mem mendi tranokton por la 13-a kaj plu, se oni intencas mem resti pli longe en Aruŝo). PK2 komenciĝos sabaton, la 10-an, per flugo de Aruŝo al Zanzibaro, post la fino de la UK, do posttagmeze, kaj finiĝos la 15-an de aŭgusto vespere. Ekskursanoj povos elekti fini: a) per flugo de Zanzibaro revene al Aruŝo; b) per flugo al Daresalamo anstataŭ Aruŝo; c) aŭ tute sen flugo de Zanzibaro, se oni deziros mem resti pli longe en Zanzibaro. La prezo de PK2 inkluzivos ĉiujn transportojn, inkluzive de flugo(j) al(de) Zanzibaro.

Se oni intencas partopreni nur dum la kongresa semajno, alvendato devus esti la 2-a (aŭ la 3-a de aŭgusto matene) kaj revendato ekde la 10-a posttagmeze. Estos diversaj opcioj por ekskursi dum la UK, inter ili tuttagaj ekskursoj: E1 (Termofontoj Kikuletwa, tribo ĉaĝoj kaj kafplantejo), E2 (Serpenta Parko Meserani, akvofaloj Osupuko kaj kafplantejo), E3 (Ngorongoro), E4 (Tarangire), E5 (Lago Manyara), E6 (Nacia Parko Aruŝa), E7 (Masaja Vilaĝo kaj Ĝirafa Centro), E8 (Rigardo al Kilimanĝaro kaj vizito al naturrezervejo Sanya Juu), E9 (Kilimanĝaro: itinero Marangu kaj tendaro Mandara); kaj duontagaj ekskursoj: D1 (Nacia Muzeo de Aruŝo kaj Artista Strateto), D2 (Centro de la Afrika Kultura Heredaĵo), D3 (Muzeo de Tanzanitoj), D4 (Masaja Merkato), D5 (Masaja Festivalo).

Plenaj kaj definitivaj detaloj pri la ekskursoj kaj hoteloj mendeblaj aperos en la Dua Bulteno, sed surbaze de la supraj informoj jam eblas plani kaj aĉeti venon al Aruŝo por tiuj, kiuj interesiĝas pri partopreno en ekskursoj. Kilimanĝaro (JRO) estas la ĉefa internacia flughaveno, kiu servas al Aruŝo. Aldone estas la loka flughaveno Arusha (ARK). Same aperos la kongresa mendilo. Ni afable memorigas, ke la 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2024. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2024. Aparte en 2024 donacoj estos gravaj por garantii la ĉeeston de granda nombro da aktivuloj el Afriko. Eblas donaci per la Fondaĵo Afriko: https://uea.org/alighoj/donacoj/afriko (aŭ rekte dum la aliĝo al la UK).

El la Gazetaraj Komunikoj