Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2024. Komuniko 1162

Parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto troviĝas en ĉiuj partoj de la mondo, inter homoj apartenantaj al multaj popoloj, kulturoj kaj vivmanieroj. Ili estimas la komunajn trajtojn kiuj ebligas la komunan vivadon sur nia planedo kaj ili montras tiun ligitecon per la uzado de aldona, internacia lingvo por ĉiuj homoj. Ili uzas Esperanton ankaŭ por esplori la riĉecon de la diversaj kulturoj de la mondo.

Okaze de la Internacia Tago por Eliminado de Rasa Diskriminacio la 21-an de marto 2024, la parolantoj de Esperanto, solidare kun Unuiĝintaj Nacioj, atentigas, ke klopodoj disdividi la homojn laŭ ekskludaj, nesciencaj kaj falsaj kategorioj konsistigas la radikojn de militoj kaj aliaj formoj de maljusto: tiuj klopodoj semas miskomprenojn, suspektojn kaj perfortojn.

Ni asertu kaj reasertu, ke ĉiu doktrino de rasa supereco kaj malsupereco estas science falsa, morale kondamnenda, socie maljusta kaj danĝera, kaj devas esti malakceptata.

Antaŭ pli ol 75 jaroj, post la katastrofaj detruoj de monda milito, la internacia komunumo, aŭ, pli precize, “ni la popoloj”, decidis, pere de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, labori por krei mondon de plenaj rajtoj por ĉiuj homoj “sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.” La Deklaracio estas kaj restas la fundamenta gvida principaro de Universala Esperanto-Asocio, kiu, sekve, firme kontraŭas ĉiun formon de maljusta diskriminacio – inkluzive de diskriminacio surbaze de la lingvo kiun oni parolas kaj diskriminacio surbaze de raso kaj rasismo. Ni alvokas al Unuiĝintaj Nacioj daŭrigi sian laboron kontraŭ rasismo kaj ĉiuj formoj de nejusta diskriminacio kaj promesas nian subtenon de tiu laboro.

El la Gazetaraj Komunikoj