|
Lundo, Decembro 24, 2018 - 10:56

En la oficiala retejo de LKK de la 104-a Universala Kongreso de Esperanto (http://www.esperanto.fi/uk2019/), kiu okazos 20–27 julio en Lahtio, Finnlando, jam nun vi povas trovi multajn interesajn informojn pri la kongresa urbo, kongresa temo, kongresejo kaj multon alian. Sekvi novaĵojn eblas ankaŭ en la plej popularaj sociaj retoj; por ricevi la ligilojn, uzu QR-kodojn ĉi-sube sur la paĝo aŭ vizitu la ĉefpaĝon de la oficiala LKK-retejo.
|
|
Dimanĉo, Decembro 23, 2018 - 00:15
• Loka Kongresa Komitato
(Garry, Joel, Ĵenja, Marteno, Nicolas, Normando)
Jes, vi povas kredi viajn okulojn, kaj denove jes, tio estas oficiala: la UK-2020 ja okazos en Montrealo! Dum la ferma ceremonio de la UK en Seulo UEA anoncis ne unu, sed du sekvajn universalajn kongresojn: Lahti en 2019 kaj Montrealo en 2020. La montreala Loka Kongresa Komitato, kiu havis la kuraĝon inviti kaj laboregos dum la venontaj tri jaroj por sukcesigi tiun ĉi, certe, historian eventon, respondas la demandojn!
|
|
Ĵaŭdo, Decembro 20, 2018 - 10:40
• Fernando Pita
Moinhos, Suso. Laminarioj.
Partizánske: Espero, 2016.
Prezo ĉe UEA: € 7,50
La tuta verkaro de Suso Moinhos estas larĝe disvastigita per interretaj paĝoj, blogoj, filmitaj artaj prezentadoj ktp., sed tiu ĉi recenzo temos nur pri lia (ankoraŭa) poemaro, la nura libroforme aperinta: Laminarioj.
|
|
Mardo, Decembro 18, 2018 - 12:43
• I.Drul
Luck 2018

(Iom trista historieto)
Lingvo estas la kapablo de
Homo esprimi siajn pensojn.
(Ĝenerale akceptita vereco)
Nia vilaĝa bieno estis sufiĉe larĝa, ĉar ĝi konsistis el du bienoj, kiujn iam posedis du germanaj familioj, jam delonge, jam de la nememoreblaj tempoj loĝintaj en nia vilaĝo kaj kiuj antaŭ lasta mondmilito forveturis al sia "Vaterland".
|
|
Lundo, Decembro 17, 2018 - 12:41
• Nikola Rašić
 Velimir Piškorec kunlabore kun
Sanja Janković: Tomo Maretić en interkruciĝo de filologio kaj lingvopolitiko. Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj, Zagreb 2015, 118 p. ISBN 978-953-8110-00-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10
Mendi en la katalogo de UEA
Velimir Piškorec uz suradnju Sanje Janković: Tomo Maretić na raskrižju filologije i jezične politike. Udruga zagrebačkih esperantista, Zagreb 2015, 116 p. ISBN 978-953-55418-9-9.
Prezo ĉe UEA: € 11,10
Mendi en la katalogo de UEA
Tomislav (Tomo) Maretić estas elstara kroata lingvisto [1] kiu en decembro 1891 prezentis sian prelegon „Pensoj pri artefarita mondlingvo“ en la solena sesio de la Jugoslava [2] Akademio de Sciencoj kaj Artoj [3]. Jaron poste, en 1892, la prelego aperis kiel aparta kajero de la Akademio, la plej eminenta scienca eldonejo ĉe la sudaj slavoj. Gravas do kaj la elstara lekcianto kaj la prestiĝa forumo, sed ankaŭ la tempo kaj cirkonstancoj de la evento mem.
|
|
Dimanĉo, Decembro 16, 2018 - 14:17
• Anna Striganova
Recenzo por la spektaklo El la vivo de insektoj de la ensemblo DOMA (DOcela MAlé) de Svitavy, montrita la 25-an de julio dum la UK en Seulo. Aŭtoroj: Karel kaj Josef Čapek; sceneja adapto: Radmila Oblouková; tradukisto: Miroslav Malovec; reĝisoro: Radmila Oblouková
Kiam post la spektaklo mi forlasis la salonon, min kovris granda hela maltrankvilo, kiu vokis min iomete pa-
roli kun iu. Mi serĉis iun ridetantan inter la homoj, same ridetantan, kiel mi. Sed la plejparto de la kongresanoj ŝajnis tro pensemaj.
|
|
Sabato, Decembro 15, 2018 - 16:58
• Gerrit Berveling
Vizite en la CO en Roterdamo, mi renkontis amikon Rob Moerbeek. Tiu transdonis al mi fotokopion el iu nederlanda taggazeto, en kies rubriko «stad en land» (urbo kaj kamparo) de sabato la 11-a kaj dimanĉo la 12-a de marto 1911 enestas ankaŭ rubriko en Esperanto. S-ro J.L. Bruijn, kiu subskribis la artikoleton, plej verŝajne identas kun la konata pioniro de la laborista Esperanto-movado nialande – esperantisto de 1896 (vidu en Enciklopedio de Esperanto, vol. 1, p.71).
|
|
Sabato, Decembro 15, 2018 - 10:19
Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj La enhavlisto de la januara numero:
3 ... Novjara mesaĝo de la Prezidanto de UEA: La bezono senti nin kune
4 ... Esperanto en universitatoj: Pri la Nitobe-simpozio okazinta en Lisbono, aŭgusto 2018
6 ... Instrui interlingvistikon universitate
8 ... Intervjuo kun Ilona Koutny
|
|
Vendredo, Decembro 14, 2018 - 11:11
 Delegacio sur la plej alta skisaltejo de Lahtio
La 14–16 de septembro 2018 en Lahtio okazis la tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Kadre de la aranĝo okazis renkontiĝo de LKK kaj Trejnseminario, gvidata de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães (Centra Oficejo). Dum la renkontiĝo estis diskutitaj gravaj praktikaj organizaj aferoj, rilate la venontjaran 104-an Universalan Kongreson de Esperanto.
|