Forgesitaj kantoj

Mikaelo Bronŝtejn
Tiuj-ĉi kantetoj aĝas duonjarcenton, eĉ pli. Juna, naiva kaj ravita pro la neforgesebla etoso de la unuaj Esperanto-tendaroj, mi verkis tiujn simplajn tekstojn kun plej sinceraj sentoj en mia animo. Unu-dufoje kantitaj, neniam publikigitaj, ili havas almenaŭ etan historian signifon. Kun tia opinio mi transdonas ilin en la “Beletran Rubrikon”.

Al la tendaro
Se vi ne estis ĉe ni,
en la land’ Esperanta,
se ne trovis rigard’
la tendaron dum voj’,
se ne allogis al ni
vin ridet’ diamanta,-
do, ne vidis vi nun
junan regnon de ĝoj’!
Fluas la kant’, vokas la kant’,-
ĉiu vortpar’ - nur por vi, tendar’!
Vi venu kun karavan’
al amikoj ĉebaltaj
kaj enspiru kun ni
freŝon de frumaten’.
Almenaŭ dancu kun ni
vi la tviston senhaltan,
kiu bolas en sang’
dum amika kunven’,-
Fluas la kant’, vokas la kant’,
ludas gitar’ nur por vi, tendar’ !
Do, ĝoju kune kun ni,
kaptu tagon efike,-
estas ĝoja ripoz’ -
estos ĝua labor’!
Kaj ne forgesu de nun
Esperanton, amiko,
kaj la gaja kantad’
ĉiam sonu en kor’!-
Fluas la kant’, vokas la kant’,
kantas la Ter’
pri la lingvo de Esper’ !
1965

Tendara kanteto
Ĝojas turista tend’ -
pasis jar’ da atend’!
Venas aŭgusta temp’,
esperanta temp’.
Sonas kantet’ en kor’,
en amika anim’,-
pretas denove por
la vojaĝo ni.

Ĉar al tendar’
vokas ĉiam vin nova somer’.
Por amikar’
novajn kantojn alportos vesper’,
la vesper’...

Venos post la tendar’
nova sun’ , nova pluv’,
sed la pasinta jar’
ne revenos plu.
Tedos kutima viv’
kaj kutima angor’ -
kuros denove vi
el la hejmo for.
1967

Jes aŭ ne
En vespera tendar’
flamo dancis sub pin’.
Tenerplena rigard’
kaptis tie ĉi min.
Kaj pro tiu tener’
tuj ekbrulis kares’...
Eble diros ŝi “Ne”,
eble diros ŝi “Jes”.

Jen de tendo al tend’
nur lanterna ekbril’,
kaj senfina atend’,
kvazaŭ daŭra ekzil’.
Ja, nek suno nek neĝ’
la rigarda promes’!
Eble diros ŝi “Ne”,
eble diros ŝi “Jes”.

Kun ĉagrena ekplor’
ien fuĝis pasi’,
kaj alia amor’
knabon vokis al si.
La sopir’ - arane’
kovris ŝin per forges’...
Eble dirus ŝi “Ne”,
Eble dirus ŝi “Jes”.
1969